×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Telegramo antaŭenigas politikan ŝanĝon

Telegramo antaŭenigas politikan ŝanĝon

La aktualaj politikaj eventoj en Bjelorusio kie post 26-jara regado de la prezidento Lukaŝenko la popolo nun deziras renovigon de la politika sistemo, havas bazon de komunikada tekniko, sen kiu ne eblus organizi sukcese demonstraciojn aŭ strikojn. Tiu komunika reto funkcias en la tuta lando kaj tial ankaŭ la politika agado de la vastaj popolamasoj okazas en la tuta lando. Tio decide plifortigas tiun politikan agadon en kiu virinoj ludas gvidan rolon.

Jen kion diras Vikipedio pri la servo Telegram kiu unuigas tutan landon en sia batalo kontraŭ la "lasta diktatoro en Eŭropo": Telegram, en Esperanto ankaŭ Telegramo, estas senpaga nuba tujmesaĝilo fondita de la rusa entreprenisto Pavel Durov. Ĝi estas disponebla por kompufonoj kaj komputiloj. Uzantoj povas sendi voĉmesaĝojn kaj interŝanĝi bildojn, filmetojn, glumarkojn, voĉmesaĝojn kaj ĉiajn dosierojn.

En marto 2018, Telegram diris, ke ĝia servo havas 200 milionojn da monate aktivaj uzantoj.

Telegram provizas tutvojan ĉifradon por vokoj, kaj "sekretajn babilejojn" inter du enretaj uzantoj. Tio ankoraŭ ne estas disponebla por grupoj kaj kanaloj.

Telegram alfrontis cenzuradon kaj eĉ blokojn en kelkaj landoj pro akuzoj, ke ĝia servo estas uzata por faciligi kontraŭleĝajn agojn, kiel ekzemple protestoj kaj terorismo, kaj ankaŭ pro rifuzado de registaraj postuloj aliri datumojn de uzantoj.

La fratoj Nikolai kaj Pavel Durov lanĉis Telegram en 2013. Antaŭe la paro ankaŭ fondis la rusan interkonan retejon VK, kiun ili poste forlasis. Nikolai Durov kreis la protokolon MTProto. Ĝi formas la bazon por la tujmesaĝilo, kaj Pavel provizis finanan subtenon kaj infrastrukturon per la fonduso Digital Fortress kune kun sia partnero Axel Neff. Telegram deklaris, ke ĝia fina celo ne estas akiri profiton.

Telegram-kontoj estas ligitaj al la telefonnumero de la uzanto. La posedo de la telefonnumero estas kontrolata per kodo sendita per SMS aŭ voko. Postaj ensalutoj estos sciigitaj al la komenca aparato kun la IP-adreso kaj la tempo de ensaluto.

La aplikaĵo estis oficiale blokita en Rusio ekde la 13-a de aprilo 2018 pro rifuzo de ĝiaj posedantoj transdoni al la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio elĉifrigilojn. La kreinto kaj posedanto de la aplikaĵo Pavel Durov klarigis ke fari tion ne eblas eĉ de la pure teknika vidpunkto. La 18-an de junio 2020 Roskomnadzor kiel ŝtata institucio prizorganta la amaskomunikilojn en Rusio, anoncis forigon de ĉiuj limigoj de funkciado de Telegramo. Roskomnadzor substrekis ke la malbloko okazas post konsultado kun la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio kaj ke la institucio alte taksas pretecon de ĝia kreinto asisti en lukto kontraŭ terorismo kaj ekstremismo.


Telegramo antaŭenigas politikan ŝanĝon Telegram promotes political change

La aktualaj politikaj eventoj en Bjelorusio kie post 26-jara regado de la prezidento Lukaŝenko la popolo nun deziras renovigon de la politika sistemo, havas bazon de komunikada tekniko, sen kiu ne eblus organizi sukcese demonstraciojn aŭ strikojn. The current political events in Belarus, where after 26 years of rule by President Lukashenko, the people now want a renewal of the political system, have a basis of communication technique, without which it would not be possible to successfully organize demonstrations or strikes. Tiu komunika reto funkcias en la tuta lando kaj tial ankaŭ la politika agado de la vastaj popolamasoj okazas en la tuta lando. This communication network works throughout the country and therefore also the political activity of the vast masses of people takes place throughout the country. Tio decide plifortigas tiun politikan agadon en kiu virinoj ludas gvidan rolon. This decisively strengthens that political activity in which women play a leading role.

Jen kion diras Vikipedio pri la servo Telegram kiu unuigas tutan landon en sia batalo kontraŭ la "lasta diktatoro en Eŭropo": This is what Wikipedia says about the Telegram service that unites an entire country in its fight against the "last dictator in Europe": Telegram, en Esperanto ankaŭ Telegramo, estas senpaga nuba tujmesaĝilo fondita de la rusa entreprenisto Pavel Durov. Ĝi estas disponebla por kompufonoj kaj komputiloj. Uzantoj povas sendi voĉmesaĝojn kaj interŝanĝi bildojn, filmetojn, glumarkojn, voĉmesaĝojn kaj ĉiajn dosierojn.

En marto 2018, Telegram diris, ke ĝia servo havas 200 milionojn da monate aktivaj uzantoj.

Telegram provizas tutvojan ĉifradon por vokoj, kaj "sekretajn babilejojn" inter du enretaj uzantoj. Telegram provides end-to-end encryption for calls, and "secret chats" between two online users. Tio ankoraŭ ne estas disponebla por grupoj kaj kanaloj. This is not yet available for groups and channels.

Telegram alfrontis cenzuradon kaj eĉ blokojn en kelkaj landoj pro akuzoj, ke ĝia servo estas uzata por faciligi kontraŭleĝajn agojn, kiel ekzemple protestoj kaj terorismo, kaj ankaŭ pro rifuzado de registaraj postuloj aliri datumojn de uzantoj. Telegram has faced censorship and even blocks in some countries over allegations that its service is being used to facilitate illegal acts, such as protests and terrorism, as well as for refusing government demands to access user data.

La fratoj Nikolai kaj Pavel Durov lanĉis Telegram en 2013. Antaŭe la paro ankaŭ fondis la rusan interkonan retejon VK, kiun ili poste forlasis. Nikolai Durov kreis la protokolon MTProto. Ĝi formas la bazon por la tujmesaĝilo, kaj Pavel provizis finanan subtenon kaj infrastrukturon per la fonduso Digital Fortress kune kun sia partnero Axel Neff. It forms the basis for the instant messenger, and Pavel provided final support and infrastructure through the Digital Fortress fund together with his partner Axel Neff. Telegram deklaris, ke ĝia fina celo ne estas akiri profiton.

Telegram-kontoj estas ligitaj al la telefonnumero de la uzanto. La posedo de la telefonnumero estas kontrolata per kodo sendita per SMS aŭ voko. Postaj ensalutoj estos sciigitaj al la komenca aparato kun la IP-adreso kaj la tempo de ensaluto. Subsequent logins will be notified to the originating device with the IP address and time of login.

La aplikaĵo estis oficiale blokita en Rusio ekde la 13-a de aprilo 2018 pro rifuzo de ĝiaj posedantoj transdoni al la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio elĉifrigilojn. The application has been officially blocked in Russia since April 13, 2018 due to the refusal of its owners to hand over decryptors to the Federal Security Service of the Russian Federation. La kreinto kaj posedanto de la aplikaĵo Pavel Durov klarigis ke fari tion ne eblas eĉ de la pure teknika vidpunkto. The creator and owner of the application Pavel Durov explained that doing this is not possible even from a purely technical point of view. La 18-an de junio 2020 Roskomnadzor kiel ŝtata institucio prizorganta la amaskomunikilojn en Rusio, anoncis forigon de ĉiuj limigoj de funkciado de Telegramo. On June 18, 2020, Roskomnadzor, as a state institution in charge of the mass media in Russia, announced the removal of all restrictions on the operation of Telegram. Roskomnadzor substrekis ke la malbloko okazas post konsultado kun la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio kaj ke la institucio alte taksas pretecon de ĝia kreinto asisti en lukto kontraŭ terorismo kaj ekstremismo. Roskomnadzor emphasized that the unblocking takes place after consultation with the General Prosecutor's Office of Russia and that the institution highly values the readiness of its creator to assist in the fight against terrorism and extremism.