×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Sunradioj por klimatizado

Sunradioj por klimatizado

"Verdaj" teknologioj por klimatizi konstruaĵojn celas anstataŭigi tradiciajn medidamaĝajn klimatizajn instalaĵojn. La bezono estas grandega kaj ĝi plue kreskos: Jam hodiaŭ klimatiziloj konsumas pli ol duoble da elektro ol la tuta afrika kontinento.

Eĉ se tio povas soni paradokse: Utiligi la varmegon de la suno por la klimatizado de konstruaĵoj estas por multaj ekspertoj bona ideo por la estonteco. Ankaŭ aŭstraj sciencistoj laboras por pludisvolvi tiun aliron. Ili tiucele donas al la domo propran malvarman haŭton. Je longa vido oni celas igi tradiciajn klimatizajn instalaĵojn superfluaj, ĉar ili blovas varmdomajn gasojn en la atmosferon kaj per tio eĉ ankoraŭ akcelas la klimatan ŝanĝon.

La bezono pri malvarmetigo en konstruaĵoj post kelkaj jaroj superos en la tuta mondo la bezonon pri hejtado. Tion prognozas ekspertoj. Jam nun la ĉirkaŭ 1,6 miliardoj da klimatizaj instalaĵoj, kiuj estas aplikataj precipe en Usono kaj en malproksima oriento, konsumas duoble tiom da elektro ol la tuta afrika kontinento. La tuttera konsumo de energio dum la pasintaj 30 jaroj triobliĝis.

Ankaŭ en Vieno dum la pasintjara somero registriĝis 38 tropikaj tagoj kun temperaturoj super 30 gradoj C, la tuttera varmiĝo verŝajne plialtigos tiun nombron estonte.

"Verdaj" solvoj kiel la "malvarmeta haŭto" utiligas la principon de la persuna klimatizado. La "haŭto" konsistas el fasadaj elementoj kiuj kombinas fotovoltajn modulojn kaj varmopumpilojn unuj kun la aliaj, per kio la sunenergio rekte disponigas la malvarmetigon de la malantaŭe situantaj internaj spacoj. La sistemo estas energiteknike aŭtarka kaj ĝi ne bezonas aldonan energion el eksteraj fontoj.

La "malvarmeta haŭto" jam estis testata helpe de laboratoriaj konstruaĵoj en Graz. La granda avantaĝo kuŝas en tio ke precize tiam kiam la bezono pri klimatizado estas plej granda, ankaŭ estas disponebla plej multe da malvarmetiga energio. Kaj: La energio estas konsumata tie kie ĝi estas produktata. La sekva celo de la esplorado estas la optimumigo de la moduloj. Oni volas atingi ke la tuta sistemo por certa konstruaĵo estos konfigurebla kaj industrie antaŭkonstruebla. Tiel tiu ĉi teknologio distingiĝas esence de konvenciaj klimatizaj sistemoj ĉe kiuj nur la unuopaj konsisteroj estas antaŭfabrikataj.

Kiel eblas per pluraj konsisteroj kun helpo de la suno klimatizi konstruaĵojn, tion montras sunteknika entrepreno en Graz. Per sunkolektiloj energio estas produktata por funkciigi maŝinon por la produktado de malvarmo kiu malvarmetigas la cirkulantan akvon en hejtilo por areoj. Nun gravas optimumigi la bezonon pri spaco por la sistemo por ke estonte rentumu la utiligado ankaŭ por privataj domposedantoj.

Sunradioj por klimatizado Sun rays for air conditioning Солнечные лучи для кондиционирования воздуха