×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Sonato sub la luna lumo

Sonato sub la luna lumo

Ni daŭrigu nian omaĝon al Ludoviko van Beethoven, en ĉi tiu jaro 2020, kiam oni celebras la jubileon de lia baptotago, antaŭ 250 jaroj. Ni proponas de tempo al tempo rememorigi unu flankon de lia multflanka grandega genieco. Hodiaŭ ni parolas pri liaj mirindaj sonatoj, aparte pri la fama “Sonato sub la luna lumo”.

Sonato estas komponaĵo por unu sola muzikinstrumento, aŭ por eta ensemblo. Ĝia nomo devenis el la latina vorto “sonare”. Ĝi estas muziko farita por “sonado”, tio estas, por instrumenta sonado, opone al “kantato”, farita por kanto. Komence, sonatoj ne havis fiksan formon, sed Carl Philipp Emanuel Bach (filo de Johan Sebastian Bach) difinis la klasikan formon. Tion alprenis Mozart, Haydn kaj Beethoven: ĝenerale tri malsamritmaj movimentoj, kiuj intencas esprimi malsamajn sentojn. Ordinare, du movimentoj estas rapidaj, unu malrapida. Kompreneble, ĉiu talenta komponisto metas en sian sonaton sian apartan spiriton. Piano estas unu el la preferataj instrumentoj por sonatoj.

Beethoven verkis sonatojn por violono kaj piano kaj sonatojn por violonĉelo kaj piano. Sed liaj 32 pianosonatoj enskribiĝis en la historion de Muziko kiel kulmina kolekto: la “Nova Testamento” de la verkoj por piano. La kvin lastaj (numeroj 28 ĝis 32), verkitaj kiam la aŭtoro estis jam preskaŭ surda, alprenis aŭdacajn elementojn, kiuj faris ilin tute aparta kolekto, inkluzive pro la granda teknika defio por la pianistoj. Ĉiu grava pianludisto klopodas registri per albumoj siajn interpretojn de tiuj ĉefverkoj.

La sonato numero 14 (verkita en la jaro 1801), alnomata “Sub la luna lumo” estas certe la plej konata el la betovenaj pianosonatoj. Tamen, fakuloj opinias, ke ĝi ne estas lia plej valora sonato. Laŭŝajne eĉ la aŭtoro mem tiel opiniis. Ankaŭ aliaj vaste famiĝis, kiel la “Patosa” (numero 8) kaj “Appassionata” (numero 23).

La sonato numero 14 ricevis ankaŭ la subtitolon “Preskaŭ-fantazio”. Estas neeble ne senti la magian delikatecon de ĝia unua movimento. La alnomon “Sub la luna lumo” donis al ĝi la germana poeto kaj muzikokritikisto Ludoviko Relistab, post la morto de la aŭtoro. Li diris, ke la unua movimento memorigas lin pri lunaj reflektoj sur la Lucerna lago, en Svisujo.

Ne estas tute certe, al kiu Beethoven dediĉis la belan komponaĵon. Por iuj interpretistoj, ĝi rezultis de lia “interna voĉo“, kiu klopodas akcepti la destinon, kaj insiste demandadas per ripetaj sonoj; por aliaj, ĝi estas funebra lamento pro la morto de estimata nobelo; ankoraŭ aliaj, ĝi estas malĝoja omaĝo al amatino, al kiu li ne sukcesis ligiĝi. La dua movimento estas menueto malpeza kaj gaja. La tria movimento, pli longa kaj drameca, alternigas angoron kaj lirikon.

”Sub la luna lumo“ estas stranga fenomeno: oni aŭskultas ĝin milfoje, kaj milfoje emociiĝas.


Sonato sub la luna lumo Sonata under the moonlight Sonata bajo la luz de la luna 月明かりの下のソナタ Sonata sob o luar

Ni daŭrigu nian omaĝon al Ludoviko van Beethoven, en ĉi tiu jaro 2020, kiam oni celebras la jubileon de lia baptotago, antaŭ 250 jaroj. Let us continue our tribute to Ludwik van Beethoven, in this year 2020, when the jubilee of his baptism is celebrated, 250 years ago. Vamos continuar nossa homenagem a Louis van Beethoven, neste ano de 2020, quando comemoramos o aniversário de seu batismo, há 250 anos. Ni proponas de tempo al tempo rememorigi unu flankon de lia multflanka grandega genieco. We offer to occasionally recall one side of his multifaceted immense genius. Propomos de vez em quando relembrar um lado de seu enorme e versátil gênio. Hodiaŭ ni parolas pri liaj mirindaj sonatoj, aparte pri la fama “Sonato sub la luna lumo”. Today we talk about his wonderful sonatas, especially the famous "Sonata under the moonlight". Hoje falamos sobre suas maravilhosas sonatas, especialmente a famosa "Sonata sob o luar".

Sonato estas komponaĵo por unu sola muzikinstrumento, aŭ por eta ensemblo. A sonata is a composition for a single musical instrument, or for a small ensemble. Ĝia nomo devenis el la latina vorto “sonare”. Its name comes from the Latin word "sonare". Ĝi estas muziko farita por “sonado”, tio estas, por instrumenta sonado, opone al “kantato”, farita por kanto. It is music made for "sound", that is, for instrumental sound, as opposed to "cantata", made for song. Komence, sonatoj ne havis fiksan formon, sed Carl Philipp Emanuel Bach (filo de Johan Sebastian Bach) difinis la klasikan formon. Initially, sonatas did not have a fixed form, but Carl Philipp Emanuel Bach (son of Johan Sebastian Bach) defined the classical form. Tion alprenis Mozart, Haydn kaj Beethoven: ĝenerale tri malsamritmaj movimentoj, kiuj intencas esprimi malsamajn sentojn. This was taken up by Mozart, Haydn and Beethoven: generally three different rhythmic movements that intend to express different feelings. Ordinare, du movimentoj estas rapidaj, unu malrapida. Ordinarily, two movements are fast, one slow. Kompreneble, ĉiu talenta komponisto metas en sian sonaton sian apartan spiriton. Of course, each talented composer puts into his sonata his particular spirit. Piano estas unu el la preferataj instrumentoj por sonatoj. Piano is one of the favorite instruments for sonatas.

Beethoven verkis sonatojn por violono kaj piano kaj sonatojn por violonĉelo kaj piano. Beethoven wrote sonatas for violin and piano and sonatas for cello and piano. Sed liaj 32 pianosonatoj enskribiĝis en la historion de Muziko kiel kulmina kolekto: la “Nova Testamento” de la verkoj por piano. But his 32 piano sonatas are inscribed in the history of music as a culminating collection: the "New Testament" of piano works. La kvin lastaj (numeroj 28 ĝis 32), verkitaj kiam la aŭtoro estis jam preskaŭ surda, alprenis aŭdacajn elementojn, kiuj faris ilin tute aparta kolekto, inkluzive pro la granda teknika defio por la pianistoj. The last five (numbers 28 to 32), written when the author was already almost deaf, took on bold elements that made them a completely separate collection, including due to the great technical challenge for the pianists. Ĉiu grava pianludisto klopodas registri per albumoj siajn interpretojn de tiuj ĉefverkoj. Every important pianist tries to record with albums his interpretations of these masterpieces.

La sonato numero 14 (verkita en la jaro 1801), alnomata “Sub la luna lumo” estas certe la plej konata el la betovenaj pianosonatoj. Sonata number 14 (written in 1801), nicknamed "Under the Moonlight" is certainly the best known of Beethoven's piano sonatas. Tamen, fakuloj opinias, ke ĝi ne estas lia plej valora sonato. However, experts believe it is not his most valuable sonata. Laŭŝajne eĉ la aŭtoro mem tiel opiniis. Apparently even the author himself thought so. Ankaŭ aliaj vaste famiĝis, kiel la “Patosa” (numero 8) kaj “Appassionata” (numero 23). Others were also widely known, such as the "Patosa" (number 8) and "Appassionata" (number 23).

La sonato numero 14 ricevis ankaŭ la subtitolon “Preskaŭ-fantazio”. Sonata number 14 was also subtitled "Almost Fantasy". Estas neeble ne senti la magian delikatecon de ĝia unua movimento. It is impossible not to feel the magical delicacy of its first movement. La alnomon “Sub la luna lumo” donis al ĝi la germana poeto kaj muzikokritikisto Ludoviko Relistab, post la morto de la aŭtoro. The German poet and music critic Ludwik Relistab gave it the nickname "Under the Moonlight" after the author's death. Li diris, ke la unua movimento memorigas lin pri lunaj reflektoj sur la Lucerna lago, en Svisujo. He said the first movement reminds him of lunar reflections on Lake Lucerne in Switzerland.

Ne estas tute certe, al kiu Beethoven dediĉis la belan komponaĵon. It is not entirely clear to whom Beethoven dedicated the beautiful composition. Por iuj interpretistoj, ĝi rezultis de lia “interna voĉo“, kiu klopodas akcepti la destinon, kaj insiste demandadas per ripetaj sonoj; por aliaj, ĝi estas funebra lamento pro la morto de estimata nobelo; ankoraŭ aliaj, ĝi estas malĝoja omaĝo al amatino, al kiu li ne sukcesis ligiĝi. For some interpreters, it was from their “internal voice”, that tries to accept the destiny, and insistently demanded by means of repeated sounds; for others, it is a mournful mourning for the death of a esteemed nobleman; still others, it is a sad homage to a beloved to whom he has failed to attach himself. La dua movimento estas menueto malpeza kaj gaja. The second movement is a light and cheerful minuet. La tria movimento, pli longa kaj drameca, alternigas angoron kaj lirikon. The third movement, longer and more dramatic, alternates anxiety and lyricism.

”Sub la luna lumo“ estas stranga fenomeno: oni aŭskultas ĝin milfoje, kaj milfoje emociiĝas. "Under the moonlight" is a strange phenomenon: you listen to it a thousand times, and you get excited a thousand times.