×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Soleco dum pandemio

Soleco dum pandemio

Pli kaj pli da homoj dum la pandemio sentas solecon. Kreskas la psika streso, ĝi povas manifestiĝi en korpaj afekcioj kaj povas konduki al pli frua morto, admonas ekspertoj. Soleciĝo povus fariĝi pli vivominaca ol la fumado, ol alta sangopremo aŭ ol tropezo.

Apenaŭ ĉiu dua enketita aŭstro, nome 47 procentoj, indikis en EU-vasta enketo ke homoj dum la unua periodo de fermiteco dum printempo de ĉi tiu jaro "almenaŭ jen kaj jen sentis solecon". Tion raportis ekspertoj ĉe virtuala gazetara konferenco en Aŭstrio. La averaĝo en EU situis ĉe 52 procentoj. Precipe la juna generacio estis aparte trafita. 70 procentoj de la intervjuitoj indikis, ke la ciferecigo helpis al ili resti en kontakto kun aliaj homoj almenaŭ virtuale. Nur 42 procentoj (en EU: 52 procentoj) kredas ke tiu formo de komunikado helpas por kontraŭbatali solecon. La konscio por la problemaro estas je eŭropa nivelo malsame forte sentebla: En Britio estis kreita jam en la jaro 2018 propra "ministerio pri soleco". Laŭ studaĵoj el la unua periodo de fermiteco la psika streso signife kreskis, pruviĝis ke la pandemio akcelis la fortecon de la problemaro. Pli kaj pli vastaj partoj de la loĝantaro estas trafitaj: Ĉiu dua homo sentas solecon, ĉiu dek-kvara laŭ tio neniam renkontas amikojn. Subteno por la psiko kaj "varmo por la animo" estas "pli gravaj ol iam ajn". Precipe personoj kun kronikaj malsanoj, homoj kun psikaj afekcioj, sufiĉe aĝaj kaj kontraŭvole solevivantaj homoj suferas aparte forte. Kaj montriĝas ke nun pli vastaj partoj de la loĝantaro estas trafitaj. Tio inkluzivas homojn kiuj ŝajne staras "meze en la vivo", precipe tio koncernas soledukantinojn (t. e. senpartneraj patrinoj). Ankaŭ laboro dum pluraj monatoj en hejma oficejo aŭ pensiuliĝo povas draste akrigi la problemon.

Triono de la gejunuloj kaj ties gepatroj havis dum la periodo de fermiteco signifan plialtiĝon de streso. Ĉe la junaj homoj tio montriĝis per rekta kunteksto kun la tempodaŭro kiun ili pasigis hejme, aŭ ĉu ili havis financajn problemojn kaj ĉu ili kapablis por si mem reguligi negativajn sentojn.

Soleco povas kaŭzi ne nur psikajn malsanojn sed ankaŭ korpajn. Socia izoliteco prezentas por la mallongiĝo de la vivodaŭro pli altan riskon ol tropezo, alta sangopremo aŭ fumado, avertis eksperto. Trafitaj homoj bezonas "financan, humanan kaj socian" sekurecon. Nelaste pro la fakto ke hodiaŭ la duono de la loĝantaro en urboj vivas en unupersonaj mastrumejoj aŭ kiel soledukantoj, multaj homoj nelibervole izoliĝas. Ofte helpas strukturita taga programo kaj socia engaĝiĝo, plej ofte ankaŭ socia kunretigo kaj nelaste moviĝado.

Soleco dum pandemio Loneliness during a pandemic Одиночество во время пандемии

Pli kaj pli da homoj dum la pandemio sentas solecon. Kreskas la psika streso, ĝi povas manifestiĝi en korpaj afekcioj kaj povas konduki al pli frua morto, admonas ekspertoj. O estresse psicológico aumenta, pode se manifestar em efeitos físicos e pode levar a uma morte precoce, alertam os especialistas. Soleciĝo povus fariĝi pli vivominaca ol la fumado, ol alta sangopremo aŭ ol tropezo.