×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Revolucio de manĝokulturo en Ĉinio

Revolucio de manĝokulturo en Ĉinio

Manĝi helpe de kelkaj bastonetoj el komuna poto disvastigas virusojn - nun kampanjo celas malkutimigi al ĉinoj malnovajn manĝotradiciojn.

Vojaĝantoj al Ĉinio konas tion: En restoracio sidas ĉinoj ĉirkaŭ grandaj rondaj tabloj kaj prenas el multaj teleregoj kaj pelvoj per siaj bastonetoj la manĝaĵon sur siajn telerojn - aŭ rekte en la buŝon. En Bajbuting en Vuhano meze de januaro 40.000 familioj partoprenis en grandega potfeliĉa manĝado antaŭ la ĉina novjaro. Kaj ili senbride kaj gaje pikumis en centoj da manĝaĵoj sur longaj bankedo-tabloj.

Tio ne estas higiena kaj tio trafis ankaŭ en tiu kazo. Kvin tagojn poste Vuhano pro la disvastiĝo de la kronviruso estis fermita je kvaranteno kaj en Bajbuting la nombro de infektiĝoj rapidege kreskis. Ĉar ankaŭ la ĉinaj ĉetablaj kutimoj kontribuas al la rapida disvastiĝo de la viruso, kiel tion raportas sciencistoj.

Nun ĉinaj aŭtoritatoj urĝas pri "manĝotabla revolucio". La tradicio de komunaj grandaj manĝadoj kaj de la prenado de la manĝaĵo per propraj manĝbastonetoj malaperu laŭ la deziro de la ŝtataj aŭtoritatoj. En vastaj kampanjoj la ĉinoj estas alvokataj uzi du parojn da bastonetoj: Bastonetoj por alservi per kiuj la manĝaĵo estas prenata de la teleregoj en la propran pelvon, kaj bastonetoj per kiuj la manĝaĵo estas konsumata. Krome manĝaĵoj pli kaj pli estu alservataj je unuopaj porcioj kaj ne plu sur "familiaj teleregoj". Kaj tio vere egalas al revolucio. Kaj tio farigos tre malfacila entrepreno. Jam komence de la jarmilo post la Sars-epidemio oni lanĉis similan inciaton kiu tamen restis senrezulta. Sed ĉi-foje la aŭtoritatoj estas evidente decidemaj. Same kiel en multaj partoj de la lando jam regas malpermesoj pri merkatoj de sovaĝaj bestoj sur kiuj hundoj kaj katoj estas ofertataj por konsumo, nun ankaŭ la malhigiena manĝokonduto de la ĉinoj estu ŝanĝata.

En la ŝtataj informkanaloj nun spektiĝas filmetoj de la kampanjo al "nova emo al civilizita manĝado": "Kundividi manĝaĵon kaj bastonetojn ne signifas kundividi amon", estas tie ekzemple slogano. Elstaraj personecoj subtenas la kampanjon, en Pekino pendas afiŝoj kun "Amo estas dua paro da manĝobastonetoj." En multaj restoracioj oni jam donas du parojn da bastonetoj kaj du kulerojn sur ĉiun sidlokon. Sed en la privata sfero kaj precipe ĉe pli aĝaj homoj la ŝanĝo de ĉetablaj kaj manĝokutimoj ne fariĝos tiel simpla afero. "La malhelpo estas simple la forta tradicio de la komuna manĝado kaj trinkado sen ĉia distanco", diras aŭtoro de libro pri la kulturhistorio de la bastonetoj. Multaj ĉinoj ne konsideras la uzon de diversaj manĝobastonetoj kiel necesa precipe hejme: En enketo pli ol la duono de la 650 enketitoj indikis ke ili hejme certe ne volas uzi la pli belajn, ofte ornamitajn, bastonetojn por alservado de manĝaĵoj. La plej ofta respondo estis: "Ne, ni ja estas familio."


Revolucio de manĝokulturo en Ĉinio Food culture revolution in China Revolución de la cultura alimentaria en China

Manĝi helpe de kelkaj bastonetoj el komuna poto disvastigas virusojn - nun kampanjo celas malkutimigi al ĉinoj malnovajn manĝotradiciojn. Eating with the help of a few sticks from a common pot spreads viruses - now a campaign aims to get the Chinese out of the habit of eating old traditions.

Vojaĝantoj al Ĉinio konas tion: En restoracio sidas ĉinoj ĉirkaŭ grandaj rondaj tabloj kaj prenas el multaj teleregoj kaj pelvoj per siaj bastonetoj la manĝaĵon sur siajn telerojn - aŭ rekte en la buŝon. Travelers to China know this: In a restaurant, Chinese people sit around large round tables and take food from many plates and bowls with their sticks on their plates - or directly into their mouths. En Bajbuting en Vuhano meze de januaro 40.000 familioj partoprenis en grandega potfeliĉa manĝado antaŭ la ĉina novjaro. In Baying in Wuhan in mid-January, 40,000 families took part in a huge potluck dinner before the Chinese New Year. Kaj ili senbride kaj gaje pikumis en centoj da manĝaĵoj sur longaj bankedo-tabloj. And they pecked wildly and merrily at hundreds of meals on long banquet tables.

Tio ne estas higiena kaj tio trafis ankaŭ en tiu kazo. That is not hygienic and that was right in that case as well. Kvin tagojn poste Vuhano pro la disvastiĝo de la kronviruso estis fermita je kvaranteno kaj en Bajbuting la nombro de infektiĝoj rapidege kreskis. Five days later Wuhan was closed to quarantine due to the spread of the crown virus and in Baybuting the number of infections grew rapidly. Ĉar ankaŭ la ĉinaj ĉetablaj kutimoj kontribuas al la rapida disvastiĝo de la viruso, kiel tion raportas sciencistoj. Because Chinese eating habits also contribute to the rapid spread of the virus, as scientists report.

Nun ĉinaj aŭtoritatoj urĝas pri "manĝotabla revolucio". Now Chinese authorities are urging a "food revolution". La tradicio de komunaj grandaj manĝadoj kaj de la prenado de la manĝaĵo per propraj manĝbastonetoj malaperu laŭ la deziro de la ŝtataj aŭtoritatoj. The tradition of common large meals and of taking the food with one's own chopsticks should disappear according to the desire of the state authorities. En vastaj kampanjoj la ĉinoj estas alvokataj uzi du parojn da bastonetoj: Bastonetoj por alservi per kiuj la manĝaĵo estas prenata de la teleregoj en la propran pelvon, kaj bastonetoj per kiuj la manĝaĵo estas konsumata. In extensive campaigns, the Chinese are called upon to use two pairs of chopsticks: chopsticks to serve with which the food is taken from the plates into their own bowl, and chopsticks with which the food is consumed. Krome manĝaĵoj pli kaj pli estu alservataj je unuopaj porcioj kaj ne plu sur "familiaj teleregoj". In addition, more and more food should be served in single portions and no longer on "family plates". Kaj tio vere egalas al revolucio. And that really equates to a revolution. Kaj tio farigos tre malfacila entrepreno. And that will make it a very difficult undertaking. Jam komence de la jarmilo post la Sars-epidemio oni lanĉis similan inciaton kiu tamen restis senrezulta. At the beginning of the millennium after the Sars epidemic, a similar initiative was launched, which was unsuccessful. Sed ĉi-foje la aŭtoritatoj estas evidente decidemaj. But this time the authorities are obviously decisive. Same kiel en multaj partoj de la lando jam regas malpermesoj pri merkatoj de sovaĝaj bestoj sur kiuj hundoj kaj katoj estas ofertataj por konsumo, nun ankaŭ la malhigiena manĝokonduto de la ĉinoj estu ŝanĝata. Just as in many parts of the country there are already bans on wildlife markets on which dogs and cats are offered for consumption, now the unhygienic eating behavior of the Chinese should also be changed.

En la ŝtataj informkanaloj nun spektiĝas filmetoj de la kampanjo al "nova emo al civilizita manĝado": "Kundividi manĝaĵon kaj bastonetojn ne signifas kundividi amon", estas tie ekzemple slogano. Videos of the campaign to "a new tendency towards civilized eating" are now being watched on state news channels: "Sharing food and chopsticks does not mean sharing love", for example. Elstaraj personecoj subtenas la kampanjon, en Pekino pendas afiŝoj kun "Amo estas dua paro da manĝobastonetoj." Prominent personalities support the campaign, in Beijing hanging posters with "Love is a second pair of chopsticks." En multaj restoracioj oni jam donas du parojn da bastonetoj kaj du kulerojn sur ĉiun sidlokon. Sed en la privata sfero kaj precipe ĉe pli aĝaj homoj la ŝanĝo de ĉetablaj kaj manĝokutimoj ne fariĝos tiel simpla afero. But in the private sphere and especially in older people the change of eating and eating habits will not become such a simple matter. "La malhelpo estas simple la forta tradicio de la komuna manĝado kaj trinkado sen ĉia distanco", diras aŭtoro de libro pri la kulturhistorio de la bastonetoj. “The obstacle is simply the strong tradition of common eating and drinking without any distance,” says an author of a book on the cultural history of chopsticks. Multaj ĉinoj ne konsideras la uzon de diversaj manĝobastonetoj kiel necesa precipe hejme: En enketo pli ol la duono de la 650 enketitoj indikis ke ili hejme certe ne volas uzi la pli belajn, ofte ornamitajn, bastonetojn por alservado de manĝaĵoj. Many Chinese do not consider the use of various chopsticks as necessary especially at home: In a survey more than half of the 650 respondents indicated that they certainly do not want to use the more beautiful, often decorated, chopsticks for serving food at home. La plej ofta respondo estis: "Ne, ni ja estas familio." The most common response was, "No, we're a family."