×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Revludo

Revludo

Revludon mi eklernis en la unua klaso de lernejo, de nia karega instruistino. Ŝi proponis al ni imagi pli bonan mondon, kun la celo plibonigi la realan. Ŝi diris al ni, ke la celo de la tuta lerneja instruado estas trejnigi nin por plibonigi nian realan vivon kaj samtempe nian ĉirkaŭaĵon. Ĉar la unua paŝo estas revado pri pli bona vivo, ŝi kuraĝigis nin imagi kiel eble pli konkretajn kaj realigeblajn celojn. Ekde tiam, mi ofte demandas min: kia mi ŝatus nun, ke aspektu la vivo sur nia planedo post kelkcent jaroj?

Hodiaŭ, mi proponas al mi denove ludi la revludon. Kaj jen kian mondon mi imagas:

- La mondo estu unu sola federacio, gvidata de internacia estraro demokratie elektita.

- Ĉiuj civitanoj de la mondo ĝuu senpagan instruadon en sia propra lingvo minimume 10 jarojn. Esperanton oni instruu devige en bazlernejoj, dum minimume 3 jaroj.

- La tuta mondo uzu unu solan valuton kaj la borso ne plu ekzistu.

- La ontaj politikistoj prepariĝu por tiu ĉi profesio en internaciaj universitatoj, kie ili kune lernu pri la sociaj sukcesoj kaj malsukcesoj en la tuta mondo, por povi plani realismajn plibonigojn koncerne la homajn vivojn kaj la homajn rilatojn. Ilia komuna instruado celu kiel eble pli justan kaj ekvilibran vivon por la tuta planedo. La prelegoj en tiuj universitatoj estu en Esperanto. La instruistoj estu la plej sukcesaj eksaj estraranoj. Tiuj internaciaj universitatoj troviĝu sur grandaj ŝipoj moviĝantaj tra la mondo. La abiturientoj unue agu en la estraroj de siaj propraj urboj aŭ vilaĝoj, nur poste kandidatiĝu por agi en landaj estraroj kaj fin-fine en la tutmonda federacia estraro. Neniu rajtu agi en la tutmonda federacia estraro pli ol 5 jarojn.

- Ĵurnaloj kaj televidkanaloj devu honeste prezenti signifajn informojn pri la ĝistiamaj konkretaj realigoj de ĉiu politikisto, koncerne ties sociajn agadojn. Sensignifaj klaĉadoj pri la privataj vivoj de politikistoj ne estu permesataj.

- Homoj kiuj deziras fariĝi politikistoj devu trapasi ekde komence psikologiajn testojn, kiuj certigu i.a. ke ili ne estas malhonestaj, frenezaj aŭ idiotaj. Ĉiujare ili devu renovigi tiajn testojn.

- Ĉiuj viandvendejoj proponu nur ĉel-viandon, obtenitan pere de ĉel-kulturo.

- Neniu besto estu kreskigita kun la celo de buĉado.

- Ĉasado kaj fiŝkaptado estu malpermesataj.

- La tuta mondo uzu nur la internacian mezursistemon.

- La nombro de kuracistoj kaj flegistoj en iu regiono estu proporcia al la nombro de civitanoj en la koncerna regiono.

- Ĉiu homo sur la tero povu ĝui sufiĉe da pura saniga akvo, danke al evoluitaj sistemoj de akvopurigado.

- La landaj estraroj subvenciu malavare infanĝardenojn, lernejojn kaj universitatojn, tiel ke la salajroj de instruistoj estu same decaj kiel tiuj de inĝenieroj.

- Dietiko kaj diversaj formoj de fizioterapio disvastiĝu evoluante tre pozitive kaj efike.

- Medio-protektado fariĝu grava deviga fako en lernejoj.

- Neniu infano suferu pri malsato, malvarmo, neglekto.

- Ĉiu infano ricevu almenaŭ unu senpagan muzikilon kaj havu la eblecon eklerni ludi ĝin ekde la infanĝardeno.

- Dompurigado estu farita de robotoj.

Vi povas modifi la liston laŭ via plaĉo kaj plilongigi ĝin senfine. Precipe indas pripensi efikajn manierojn por proksimigi la socion al la realigo de niaj plej belaj revoj.