×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Rafaelo en Romo, post 500 jaroj

Rafaelo en Romo, post 500 jaroj

La jaro 2020 ne estos memorata nur kiel jaro de pandemio, sed ankaŭ kiel jaro de geniuloj. Jubileas en ĝi interalie Da Vinci, Beethoven, Fellini kaj ... la granda Rafaelo Sanzio, kiu mortis en 1520, nur 37-jaraĝa. Kaj malgraŭ la socia skuo kaŭzita de la viruso, granda ekspozicio programiĝis en Romo, kun 120 artaĵoj de tiu eminenta geniulo. La kolekto inkluzivas la tutan karieron de la artisto. Ankaŭ en Germanujo kaj Anglujo estis planitaj similaj ekspozicioj. Alia bela omaĝo okazis en Vatikano, kie dek tapetoj desegnitaj de Rafaelo (pro mendo de Papo Leono la X-a) revenis al la muroj de Siksta Kapelo. La tapetoj konsistas el lano, silko kaj oro, kaj rakontas la vivon de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.

Rafaelo Sanzio naskiĝis en la urbo Urbino, kiu estis grava kulturcentro. Oni konsideras lin kiel unu el la ĉefaj figuroj de Renesanco - apud Mikelanĝelo kaj Da Vinci. Li estis filo de alia gravulo en la mondo de pentrarto, nome Giovanni Santi. La patro frue stimulis la filon pri arto. Pro la brila talento de la junulo, jam en lia adoleska aĝo oni nomis lin Majstro. Li vivis poste en la urboj Sieno kaj Florenco, tio estas, en la lulilo de Renesanco.

Rafafelo estis socie influa kaj vigle kunvivis kun la aristokrataro kaj kun korteganoj. Poste li loĝis en Romo, kie li vivis ĝis sia morto. Unue li ricevis mendojn de Papo Julio la II-a, poste de Papo Leono la X-a. Li estis arkitekto de la nova Baziliko de Sankta Petro, kaj tie li faris arkeologian mapon de la urbo.

Kurioze, Rafaelo mortis en la sama tago, kiam li kompletigis 37 vivojarojn.

Liaj pentraĵoj, desegnaĵoj kaj arkitektaj verkoj troviĝas en multaj preĝejoj kaj muzeoj tra la mondo. Unu el liaj plej famaj verkoj estas “La Demeto de Kristo”, de 1505.

La arto de Rafaelo enhavas kelkajn trajtojn, pri kiuj oni devas atenti:

delikatecon kaj mildecon - perfektajn formojn, harmonion - regulajn formojn kaj kolorojn, impreson pri ordo kaj sekureco - ampleksajn, klarajn spacojn, ekvilibran simetrion -- klaran, simplan esprimon, sen ekscesoj.

La arto de Rafaelo konstruiĝis laŭ la klasikaj ideoj de beleco, en la “renesanca humanismo“. Oni nomis lin ”Princo de la Pentristoj“.


Rafaelo en Romo, post 500 jaroj Raphael in Rome, after 500 years

La jaro 2020 ne estos memorata nur kiel jaro de pandemio, sed ankaŭ kiel jaro de geniuloj. The year 2020 will be remembered not only as a year of pandemic, but also as a year of geniuses. Jubileas en ĝi interalie Da Vinci, Beethoven, Fellini kaj ... la granda Rafaelo Sanzio, kiu mortis en 1520, nur 37-jaraĝa. Jubilee in it include Da Vinci, Beethoven, Fellini and ... the great Raphael Sanzio, who died in 1520, only 37 years old. Kaj malgraŭ la socia skuo kaŭzita de la viruso, granda ekspozicio programiĝis en Romo, kun 120 artaĵoj de tiu eminenta geniulo. And despite the social shock caused by the virus, a large exhibition was scheduled in Rome, with 120 works of art by that eminent genius. La kolekto inkluzivas la tutan karieron de la artisto. The collection includes the entire career of the artist. Ankaŭ en Germanujo kaj Anglujo estis planitaj similaj ekspozicioj. Similar exhibitions were planned in Germany and England. Alia bela omaĝo okazis en Vatikano, kie dek tapetoj desegnitaj de Rafaelo (pro mendo de Papo Leono la X-a) revenis al la muroj de Siksta Kapelo. Another beautiful tribute took place in the Vatican, where ten wallpapers designed by Raphael (at the request of Pope Leo X) returned to the walls of Sistine Chapel. La tapetoj konsistas el lano, silko kaj oro, kaj rakontas la vivon de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. The wallpapers are made of wool, silk and gold, and tell the life of Saints Peter and Paul.

Rafaelo Sanzio naskiĝis en la urbo Urbino, kiu estis grava kulturcentro. Rafael Sanzio was born in the city of Urbino, which was an important cultural center. Oni konsideras lin kiel unu el la ĉefaj figuroj de Renesanco - apud Mikelanĝelo kaj Da Vinci. He is considered one of the leading figures of the Renaissance - along with Michelangelo and Da Vinci. Li estis filo de alia gravulo en la mondo de pentrarto, nome Giovanni Santi. He was the son of another character in the world of painting, Giovanni Santi. La patro frue stimulis la filon pri arto. The father early stimulated the son in art. Pro la brila talento de la junulo, jam en lia adoleska aĝo oni nomis lin Majstro. Due to the brilliant talent of the young person, already in his adolescent age he was called Teacher. Li vivis poste en la urboj Sieno kaj Florenco, tio estas, en la lulilo de Renesanco. He later lived in the cities of Siena and Florence, that is, in the cradle of the Renaissance.

Rafafelo estis socie influa kaj vigle kunvivis kun la aristokrataro kaj kun korteganoj. Rafafelo was socially influential and coexisted vigorously with the aristocracy and with courtiers. Poste li loĝis en Romo, kie li vivis ĝis sia morto. Unue li ricevis mendojn de Papo Julio la II-a, poste de Papo Leono la X-a. First he received orders from Pope Julius II, then from Pope Leo X. Li estis arkitekto de la nova Baziliko de Sankta Petro, kaj tie li faris arkeologian mapon de la urbo. He was the architect of the new St. Peter's Basilica, and there he made an archaeological map of the city.

Kurioze, Rafaelo mortis en la sama tago, kiam li kompletigis 37 vivojarojn. Interestingly, Raphael died on the same day he completed 37 years of life.

Liaj pentraĵoj, desegnaĵoj kaj arkitektaj verkoj troviĝas en multaj preĝejoj kaj muzeoj tra la mondo. His paintings, drawings and architectural works are found in many churches and museums around the world. Unu el liaj plej famaj verkoj estas “La Demeto de Kristo”, de 1505. One of its more famous works is “the Clearance of Christ”, of 1505.

La arto de Rafaelo enhavas kelkajn trajtojn, pri kiuj oni devas atenti: Raphael's art contains a number of features that should be noted:

delikatecon kaj mildecon - perfektajn formojn, harmonion - regulajn formojn kaj kolorojn,  impreson pri ordo kaj sekureco -  ampleksajn, klarajn spacojn, ekvilibran simetrion -- klaran, simplan esprimon, sen ekscesoj. delicacy and gentleness - perfect shapes, harmony - regular shapes and colors, an impression of order and security - ample, clear spaces, balanced symmetry - a clear, simple expression, without excesses.

La arto de Rafaelo konstruiĝis laŭ la klasikaj ideoj de beleco, en la “renesanca humanismo“. Raphael's art was built on the classical ideas of beauty, in "Renaissance humanism." Oni nomis lin ”Princo de la Pentristoj“. He was called "Prince of Painters".