×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Prononco je internacia nivelo

Prononco je internacia nivelo

Pro la kronvirusa pandemio la ĉi-jara kanzon-konkurso de Eŭrovizio kiu devis okazi en Nederlando estis ŝovita al la venonta jaro. Oni tamen prezentos la ĉi-jarajn kanzonojn sen konkurso montrante la preparitajn filmetojn en televida elsendo. Mi ne scias kiom da kanzonoj estas kantataj en la koncerna nacia lingvo kaj kiom en la angla lingvo kiu estas uzata por doni al la kanzonoj pli internacian karakteron. Se la teksto estas apenaŭ signifa, tiam tio ne ĝenas, ĉar la lingvo ja servas nur por ion elbuŝigi.

Sed se la kanzono esprimu ekzemple amajn sentojn, tiam la teksto devas elradii varmon kaj proksimecon kio estas plej facile farebla en la propra lingvo. Bona ekzemplo por tio estis la venko de la portugala kandidato en la jaro 2017 kun la kanzono "Amar pelos dois" (Ami por ambaŭ). Tiel unuafoje portugala kanzono venkis en la konkurso de Eŭrovizio.

Por esprimi varmon kaj belecon de la lingvo aliflanke la angla lingvo en la buŝoj de alilingvanoj ne taŭgas. Kaj tio ne nur validas por internacia kanzon-konkurso, sed tio validas ĝenerale. Ni subtenantoj de Esperanto ja devas agnoski ke la angla lingvo estas ekonomie tre forta kaj ke ĝi tial servas en internaciaj ekonomiaj kaj politikaj rilatoj. Tial nia origina deziro kaj propono enkonduki Esperanton kiel laborlingvon en internaciaj kongresoj kaj institucioj estas senespera.

Sed alie statas la afero en la socia kaj kultura sfero. Tie ja ne temas pri regado, pri forteco, sed pri samrajtaj rilatoj de socie kaj kulture interesitaj kaj aktivaj homoj. Tie ne regas la neceso, sed la deziro pri beleco, pri ĝuo. Kaj tion la angla lingvo je internacia nivelo apenaŭ povas oferti.

La angla lingvo en la buŝo de alilingvanoj plej ofte fariĝas malbela maĉaĵo: Nek la vokaloj, nek la konsonantoj klare fluas el la buŝo, kaj la koncernaj homoj ja ankaŭ mem rimarkas tion. Ili tial ne fartas bone parolante la anglan antaŭ pluraj aŭskultantoj. Ili kulpigas sin mem pro tiu malforteco, sed estas la angla lingvo mem kiu malfaciligas bonan prononcon.

La kaŭzo estas ke la angla lingvo estas parolata kiel denaska lingvo en ĉiuj kontinentoj kaj ke tial evoluis diversaj variantoj de la angla ankaŭ rilate al la prononco de la lingvo. Pro tio mankas klaraj gvidlinioj kiel ekzemple prononci la multajn diversajn vokalfonemojn. Kaj la prononco de la konsonantoj ankaŭ ofte fariĝas katastrofa.

Kontraste al tiu spongeca elparolo de la angla kiel fremdlingvo Esperanto disponas pri klara sistemo: La vokaloj kaj diftongoj estas rapide percepteblaj kaj la konsonantoj estas tre precizaj. Montriĝas ke denaskaj anglalingvanoj tre bone kapablas precize prononci la sonojn de Esperanto, ekzemple ili tre bone elparolas la langopintan r-on.

La klopodo pri pli bona prononco de Esperanto estas decida por plua pozitiva evoluo de nia lingvo. Ni senlace daŭrigu tiun laboron!


Prononco je internacia nivelo Pronunciation at an international level

Pro la kronvirusa pandemio la ĉi-jara kanzon-konkurso de Eŭrovizio kiu devis okazi en Nederlando estis ŝovita al la venonta jaro. Due to the coronary pandemic, this year's Eurovision Song Contest, which was to take place in the Netherlands, has been postponed to next year. Oni tamen prezentos la ĉi-jarajn kanzonojn sen konkurso montrante la preparitajn filmetojn en televida elsendo. However, this year's songs will be presented without a competition showing the prepared videos in a television broadcast. Mi ne scias kiom da kanzonoj estas kantataj en la koncerna nacia lingvo kaj kiom en la angla lingvo kiu estas uzata por doni al la kanzonoj pli internacian karakteron. I don’t know how many songs are sung in the national language in question and how many in the English language that is used to give the songs a more international character. Se la teksto estas apenaŭ signifa, tiam tio ne ĝenas, ĉar la lingvo ja servas nur por ion elbuŝigi. If the text is barely meaningful, then that doesn't bother you, because the language is only used to bring something out.

Sed se la kanzono esprimu ekzemple amajn sentojn, tiam la teksto devas elradii varmon kaj proksimecon kio estas plej facile farebla en la propra lingvo. But if the song expresses, for example, feelings of love, then the text should radiate warmth and closeness which is most easily done in one's own language. Bona ekzemplo por tio estis la venko de la portugala kandidato en la jaro 2017 kun la kanzono "Amar pelos dois" (Ami por ambaŭ). A good example of this was the victory of the Portuguese candidate in 2017 with the song "Amar pelos dois" (Love for both). Tiel unuafoje portugala kanzono venkis en la konkurso de Eŭrovizio.

Por esprimi varmon kaj belecon de la lingvo aliflanke la angla lingvo en la buŝoj de alilingvanoj ne taŭgas. To express the warmth and beauty of the language on the other hand the English language in the mouths of non-native speakers is not appropriate. Kaj tio ne nur validas por internacia kanzon-konkurso, sed tio validas ĝenerale. Ni subtenantoj de Esperanto ja devas agnoski ke la angla lingvo estas ekonomie tre forta kaj ke ĝi tial servas en internaciaj ekonomiaj kaj politikaj rilatoj. We supporters of Esperanto must acknowledge that the English language is economically very strong and that it therefore serves in international economic and political relations. Tial nia origina deziro kaj propono enkonduki Esperanton kiel laborlingvon en internaciaj kongresoj kaj institucioj estas senespera. That is why our original desire and proposal to introduce Esperanto as a working language in international congresses and institutions is hopeless.

Sed alie statas la afero en la socia kaj kultura sfero. Tie ja ne temas pri regado, pri forteco, sed pri samrajtaj rilatoj de socie kaj kulture interesitaj kaj aktivaj homoj. It is not a question of domination, of strength, but of equal relations of socially and culturally interested and active people. Tie ne regas la neceso, sed la deziro pri beleco, pri ĝuo. There is not the need, but the desire for beauty, for enjoyment. Kaj tion la angla lingvo je internacia nivelo apenaŭ povas oferti.

La angla lingvo en la buŝo de alilingvanoj plej ofte fariĝas malbela maĉaĵo: Nek la vokaloj, nek la konsonantoj klare fluas el la buŝo, kaj la koncernaj homoj ja ankaŭ mem rimarkas tion. The English language in the mouths of non-native speakers most often becomes an ugly mess: Neither the vowels nor the consonants flow clearly from the mouth, and the people concerned do notice it themselves. Ili tial ne fartas bone parolante la anglan antaŭ pluraj aŭskultantoj. They therefore do not feel well speaking English in front of several listeners. Ili kulpigas sin mem pro tiu malforteco, sed estas la angla lingvo mem kiu malfaciligas bonan prononcon. They blame themselves for this weakness, but it is the English language itself that makes it difficult to pronounce well.

La kaŭzo estas ke la angla lingvo estas parolata kiel denaska lingvo en ĉiuj kontinentoj kaj ke tial evoluis diversaj variantoj de la angla ankaŭ rilate al la prononco de la lingvo. The reason is that English is spoken as a native language on all continents and that therefore various variants of English have also evolved in relation to the pronunciation of the language. Pro tio mankas klaraj gvidlinioj kiel ekzemple prononci la multajn diversajn vokalfonemojn. This lacks clear guidelines such as pronouncing the many different vowel phonemes. Kaj la prononco de la konsonantoj ankaŭ ofte fariĝas katastrofa. And the pronunciation of the consonants also often becomes catastrophic.

Kontraste al tiu spongeca elparolo de la angla kiel fremdlingvo Esperanto disponas pri klara sistemo: La vokaloj kaj diftongoj estas rapide percepteblaj kaj la konsonantoj estas tre precizaj. In contrast to this spongy pronunciation of English as a foreign language, Esperanto has a clear system: The vowels and diphthongs are quickly perceptible and the consonants are very precise. Montriĝas ke denaskaj anglalingvanoj tre bone kapablas precize prononci la sonojn de Esperanto, ekzemple ili tre bone elparolas la langopintan r-on. It turns out that native English speakers are very good at pronouncing the sounds of Esperanto very well, for example they pronounce the tip of the tongue very well.

La klopodo pri pli bona prononco de Esperanto estas decida por plua pozitiva evoluo de nia lingvo. The effort to improve the pronunciation of Esperanto is crucial for the further positive development of our language. Ni senlace daŭrigu tiun laboron! Let us tirelessly continue that work!