Promeni feliĉigas
Dum semajnoj regis pro la kronvirusa krizo rigoraj reguloj kaj malpermesoj pri kontaktoj. Multaj homoj nun por si malkovris promenojn. Promeni estas bone kaj plifortigas la psikan sanon. Kaj ĝi donas senton de libereco. La homoj ja havis malpli da eblecoj pasigi libertempon ekstere kaj ili sentis sin enfermitaj en la propra loĝejo kaj tial sentas la bezonon iri eksteren. Oni multe rigardis al ekranoj, sed kiam oni eliras, tiam oni ricevas impresojn per ĉiuj sensoj, oni vidas la naturan medion kaj aliajn homojn.
Promenoj ŝanĝas niajn pensojn kaj la okupiĝon pri timoj kaj zorgoj.
La Monda Sanorganizo kaj la sanasekuroj jam de jaroj predikas ke oni plenumu 8.000 ĝis 10.000 paŝojn tage. Tio helpas ne nur kontraŭ multaj civilizaj malsanoj, sed tio efikas ankaŭ al nia psiko aparte senŝarĝige. Se oni promenas dum unu horo, tiam oni havas iom pli leĝeran impreson pri la malfacila tempo de la krizo. Tion konfirmas ankaŭ psikologoj. Promenoj ne nur fortigas la pulmon, sed ankaŭ nian psikon. Ĝi donas al ni sensajn impresojn kaj ni ricevas aliajn pensojn. Tio serenigas nian humoron - kaj tio gravas ĝuste nun.
La medio, la verda koloro kaj la vegetaĵoj efikas kune kun irado aparte trankvilige. Se ni sidas dum la tuta tago en la domo sur seĝo, tio principe estas imago pri tigro kiu estas enfermita en malgranda kaĝo. Ĉar ni homoj estas principe ankaŭ tiel konstruitaj ke ni iradu ĉiutage kelkajn kilometrojn. Ni simple sentas ekstere liberigon. Mallonge dirite: Oni povas diri ke promenoj donas pli da feliĉo.
Tiu ĉi krizo estas nun ŝanco, ĉar oni povas profiti por si el tiu tempo. Oni povas ekzemple plani plenumi ĉiutagajn promenojn dum unu monato. Tiam oni rimarkas ke 8.000 paŝoj ne estas tiel malmulte. Oni devas vere aranĝi por si tion dum la labora ĉiutago. Oni ja povas utiligi sian kompufonon por nombri la paŝojn. Post monato oni estos malkovrinta la plezuron kiun promenoj donas kaj tiam oni povos neglekti la kompufonon.
Ĉio havas sian bonon. Se oni survojas sola, tiam oni povas iri laŭ sia propra rapideco kaj povas sekvi la impulsojn kiuj ĵus aperas. Tiam oni povas libere vagi kaj estas pli atenta. Se oni survojas kun iu kune, tiam ankaŭ tre rapide la konversacio regas la situacion, tiam la percepto estas alia.
Ju pli longe oni promenas, des pli malpleniĝas kaj liberiĝas la kapo. Tiam oni permesas ankaŭ al si pli da hazardo. Kaj oni promenu ankaŭ foje aliloke kie oni ankoraŭ neniam estis. Kaj tiel oni povas malkovri sian propran urbon kvazaŭ oni estus fremdulo.