×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.


image

Esperanta Retradio 2020, Pri la emo lerni duan lingvon

Pri la emo lerni duan lingvon

Antaŭhieraŭ nia amiko Paŭlo Viana raportis pri IKU-prelego de profesoro Grant Goodall kiu tie prezentis rezultojn de esploro pri la aĝo en kiu homo pli aŭ malpli bone lernas duan lingvon: Li nomis la aĝon de 17,4 jaroj kiu estas laŭ li la turnopunkto por la kapablo lerni duan lingvon. Restas tamen malklare kial tio okazas kaj tial li volas per pluaj studoj eltrovi pli pri tiu mistero.

Mi ja ne estas lingvisto, sed ekonomiisto, kaj pro tio mi havas jam de mia studenta aĝo alian vidpunkton. Nome temas malpli pri kapablo aŭ nekapablo lerni kroman lingvon, sed pri la emo fari tion.

Koncize dirite, la afero estas jena: Infanoj lernas ĉefe per imitado de tio kion ili aŭdas: Ili imitas la kadencon, la unuopajn fonemojn kaj memortenas vortojn kaj frazojn, sendepende ĉu temas pri unua, dua aŭ tria lingvo. Laŭ kreskanta aĝo tiu imitemo malkreskas, ĉar ĉiu nova fonemo, vorto aŭ frazo kaŭzas certan penon kaj ili preferas uzi tion kion ili bezonas por komuniki kun familianoj kaj amikoj. Ili koncentriĝas pri la propra unua lingvo kiu plej ofte ne estas iu norma lingvo, sed regiona aŭ loka lingvaĵo.

Se infano en Aŭstrio parolas denaske lokan dialekton, tiam eĉ la lernado de la normgermana kaŭzas penon. En tiu kazo la vortoj ja estas tre similaj, sed estas alia parolmelodio, aliaj gramatikaj formoj, aliaj sonoj. Sed ĉar la infanoj hodiaŭ jam kiel beboj aŭdas normgermanan paroladon, ili paralele lernas tion, sed plej ofte kun malpli da entuziasmo.

Kaj hodiaŭ la infanoj aŭdas ankaŭ la anglan, ekzemple kiam ili spektas porinfanajn programojn en televido. Miaj nepinoj antaŭ jaro surprizis min kiam ili diris al mi ke ili spektas "Paw Patrol". Tiu animacia serialo ege plaĉas al ili. Sed la infanoj nekonscie pensas ekonomie. Ili elfiltras tion kion ili ne bezonas. Kaj ju pli aĝaj ili fariĝas, des pli ili lernas tion kion ili devas lerni en lernejo.

Tio signifas ke en lingvolernado ili limigas siajn klopodojn al la skriba lingvo. La parolado de fremda lingvo kaŭzas penon kaj tial ili ne klopodas bone lerni la prononcon. Ili ĉesas imiti, eble ili jen kaj jen konscie imitaĉas. Tio koncernas ĉe ni en Aŭstrio ĉefe la anglan lingvon. Gejunuloj ja koncias ke la angla estas utila en la profesia vivo kaj ke tiu lingvo ankaŭ bone taŭgas por fanfaroni, sed la rilato al tiu lingvo restas plej ofte malvarma.

Kaj tiu sinteno bremsas la emon lerni pluan lingvon. Restas nur malmultaj talentuloj kiuj trovas ĝojon en lingvolernado. Tio validas ankaŭ por la lernado de Esperanto: Plej multaj lernantoj ĉe Duolingo kontentigas per tio scivolemon, el centmiloj da lernintoj restas manpleno da homoj kiuj starigas rilaton al la esperanta mondo.

La Esperanta Retradio celas iom pligrandigi la nombron de homoj kiuj post lernado en kurso volas daŭrigi la rilaton al Esperanto kaj al ĝia medio. Ili povas lerni per aŭskultado kaj legado. Tio estas nemalhavebla tasko.

Pri la emo lerni duan lingvon Sobre a tendência de aprender um segundo idioma О склонности к изучению второго языка

Antaŭhieraŭ nia amiko Paŭlo Viana raportis pri IKU-prelego de profesoro Grant Goodall kiu tie prezentis rezultojn de esploro pri la aĝo en kiu homo pli aŭ malpli bone lernas duan lingvon: Li nomis la aĝon de 17,4 jaroj kiu estas laŭ li la turnopunkto por la kapablo lerni duan lingvon. Restas tamen malklare kial tio okazas kaj tial li volas per pluaj studoj eltrovi pli pri tiu mistero. It remains unclear, however, why this is happening and why he wants to find out more about the mystery through further studies.

Mi ja ne estas lingvisto, sed ekonomiisto, kaj pro tio mi havas jam de mia studenta aĝo alian vidpunkton. I'm not really a linguist, but an economist, and that's why I've had a different point of view since I was a student. Nome temas malpli pri kapablo aŭ nekapablo lerni kroman lingvon, sed pri la emo fari tion. Namely, it is less about the ability or inability to learn an additional language, but about the tendency to do so.

Koncize dirite, la afero estas jena: Infanoj lernas ĉefe per imitado de tio kion ili aŭdas: Ili imitas la kadencon, la unuopajn fonemojn kaj memortenas vortojn kaj frazojn, sendepende ĉu temas pri unua, dua aŭ tria lingvo. In short, the thing is this: Children learn mainly by imitating what they hear: They imitate the cadence, the individual phonemes and memorize words and sentences, regardless of whether it is a first, second or third language. Laŭ kreskanta aĝo tiu imitemo malkreskas, ĉar ĉiu nova fonemo, vorto aŭ frazo kaŭzas certan penon kaj ili preferas uzi tion kion ili bezonas por komuniki kun familianoj kaj amikoj. With increasing age this imitation decreases as each new phoneme, word or phrase causes a certain amount of effort and they prefer to use what they need to communicate with family and friends. Ili koncentriĝas pri la propra unua lingvo kiu plej ofte ne estas iu norma lingvo, sed regiona aŭ loka lingvaĵo. They focus on their own first language which is usually not a standard language, but a regional or local language.

Se infano en Aŭstrio parolas denaske lokan dialekton, tiam eĉ la lernado de la normgermana kaŭzas penon. If a child in Austria speaks a native local dialect, then even learning Standard German causes effort. En tiu kazo la vortoj ja estas tre similaj, sed estas alia parolmelodio, aliaj gramatikaj formoj, aliaj sonoj. In that case the words are indeed very similar, but there is another speech melody, other grammatical forms, other sounds. Sed ĉar la infanoj hodiaŭ jam kiel beboj aŭdas normgermanan paroladon, ili paralele lernas tion, sed plej ofte kun malpli da entuziasmo. But because children today hear standard German speech as babies, they learn it in parallel, but most often with less enthusiasm.

Kaj hodiaŭ la infanoj aŭdas ankaŭ la anglan, ekzemple kiam ili spektas porinfanajn programojn en televido. And today children also hear English, for example when they watch children's programs on television. Miaj nepinoj antaŭ jaro surprizis min kiam ili diris al mi ke ili spektas "Paw Patrol". My granddaughters surprised me a year ago when they told me they were watching “Paw Patrol”. Tiu animacia serialo ege plaĉas al ili. They really like this animated series. Sed la infanoj nekonscie pensas ekonomie. Mas as crianças inconscientemente pensam economicamente. Ili elfiltras tion kion ili ne bezonas. They filter out what they don’t need. Kaj ju pli aĝaj ili fariĝas, des pli ili lernas tion kion ili devas lerni en lernejo. And the older they get, the more they learn what they need to learn in school.

Tio signifas ke en lingvolernado ili limigas siajn klopodojn al la skriba lingvo. This means that in language learning they limit their efforts to the written language. La parolado de fremda lingvo kaŭzas penon kaj tial ili ne klopodas bone lerni la prononcon. Ili ĉesas imiti, eble ili jen kaj jen konscie imitaĉas. They stop imitating, maybe they consciously imitate here and there. Tio koncernas ĉe ni en Aŭstrio ĉefe la anglan lingvon. Gejunuloj ja koncias ke la angla estas utila en la profesia vivo kaj ke tiu lingvo ankaŭ bone taŭgas por fanfaroni, sed la rilato al tiu lingvo restas plej ofte malvarma. Young people are aware that English is useful in professional life and that this language is also good for bragging, but the relationship with that language remains often cold.

Kaj tiu sinteno bremsas la emon lerni pluan lingvon. And that attitude curbs the urge to learn another language. Restas nur malmultaj talentuloj kiuj trovas ĝojon en lingvolernado. There are only a few talent left who find joy in language learning. Tio validas ankaŭ por la lernado de Esperanto: Plej multaj lernantoj ĉe Duolingo kontentigas per tio scivolemon, el centmiloj da lernintoj restas manpleno da homoj kiuj starigas rilaton al la esperanta mondo. This also applies to learning Esperanto: Most students at Duolingo satisfy their curiosity with this, out of a hundred thousand students there are a handful of people who establish a relationship with the Esperanto world.

La Esperanta Retradio celas iom pligrandigi la nombron de homoj kiuj post lernado en kurso volas daŭrigi la rilaton al Esperanto kaj al ĝia medio. La Esperanta Retradio aims to slightly increase the number of people who, after learning a course, want to continue their relationship with Esperanto and its environment. Ili povas lerni per aŭskultado kaj legado. Tio estas nemalhavebla tasko. That is an indispensable task. Esta é uma tarefa indispensável.