×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Nanopartikloj preventas infekton

Nanopartikloj preventas infekton

Usonaj sciencistoj disvolvas sintetikajn antikorpetojn kiuj povas elimini la kronviruson. Tiuj nanopartikloj povas esti enspirataj helpe de inhalatoro aŭ per enŝprucado en la nazon. Ili tiam povas preventi dum unu tago infektiĝon, je malaltaj kostoj.

Se la finaj testoj estos sukcesaj, tiuj "AeroNab"-oj povus ludi gravan rolon en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. Temas pri artefaritaj antikorpetoj kiuj estas disvolvitaj de sciencistoj de la universitato de Kalifornio.

En unua studaĵo la esploristoj konstatis ĉe testoj kun vivantaj virusoj, ke iliaj sintetikaj molekuloj efike povas preventi ke la kronviruso alkupliĝas al homaj ĉeloj. Por protekti sin kontraŭ infektiĝo laŭ ili sufiĉas enkorpigi la efiksubstancon unufoje tage tra naza ŝprucaĵo aŭ per inhalatoro. Ankaŭ la kostoj laŭ la sciencistoj estos tiel malaltaj ke estos neniu argumento kontraŭ amasa apliko.

Por siaj "AeroNab"-oj la sciencistoj prenis inspiron de specialaj antikorpetoj kiujn lamoj, kameloj kaj similspeciaj bestoj portas en sia sango. Tiaj antikorpetoj jam estis malkovritaj en la 1980-aj jaroj, ili estas pli malgrandaj kaj pli simple strukturitaj ol homaj antikorpetoj kaj pro tio ili estas pli flekseblaj. Laŭ raporto en faka gazeto belgaj kaj teksasaj sciencistoj en la jaroj 2002/03 injektis al lamoj pikilproteinojn de la Sars-viruso kiu tiam vaste aperis, kaj ankaŭ proteinojn de la Mers-viruso. La bestoj disvolvis malgrandajn antikorpetojn kontraŭ ambaŭ infektantoj. Dum majo de ĉi tiu jaro la sciencistoj testis la efikecon de tiuj antikorpetoj kontraŭ la aktuala kronviruso kaj malkovris ke tiuj antikorpetoj ankaŭ neŭtralizis la novan kronviruson.

La nanopartikloj de la kaliforniaj sciencistoj montris en la laboratorio ke iliaj sintetikaj antikorpetoj kiel tiuj de la lamoj povas preventi ke la kronvirusaj pikilproteinoj povas alkupliĝi al homaj ĉeloj. Sed ili funkcias ankoraŭ pli bone: Ili blokas ne nur aktivajn proteinojn, sed jam efikas antaŭ la alkupliĝo al ĉeloj.

Laŭ la sciencistoj la novaj nanopartikloj estas 200.000-oble pli efikaj ol unuopa antikorpeto kontraŭ la kronviruso. La partikloj rezistis ankaŭ kontraŭ diversaj stres-testoj kaj nun ili estos disponeblaj kiel pulvoro kaj kiel aerosolo.

La esploristoj nun esperas povi komenci laŭeble baldaŭ kun studoj ĉe homoj. Oni tiucele jam intertraktas kun interesitaj komercaj partneroj. Unu el la kaliforniaj sciencistoj diris ke se la "AeroNab"-oj pruviĝos kiel tiugrade efikaj kiel ili atendas tion, tiam tiuj artefaritaj antikorpetoj povus kontribui al ŝanĝo de la evoluo de la pandemio en la tuta mondo.

Nanopartikloj preventas infekton Наночастицы предотвращают инфекцию