×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Mielo ofte efikas pli bone ol antibiotikaĵoj

Mielo ofte efikas pli bone ol antibiotikaĵoj

Ke mielo helpas kontraŭ tuso kaj gorĝdoloroj, tio jam estas delonge konata. Nova studaĵo de la universitato de Oksfordo en Britio nun montras: Ĝi efikas pli bone ol ĉiuj aliaj kuracmetodoj - inkluzive de antibiotikaĵoj.

La ĉi-lastaj ne malofte estas preskribataj ĉe infektoj de la supra spirkanalo, kaj tio okazas kvankam multaj infektoj estas kaŭzitaj de virusoj. La studaĵo, kiun publikigis teamo de la universitato de Oksfordo en faka periodaĵo, povus tiel ankaŭ kontribui redukti sensencajn preskribojn de antibiotikaĵoj.

En sia artikolo la esploristoj resumis la rezultojn de 14 studaĵoj kun apenaŭ 1000 partoprenintoj. Tie oni estis analizinta la efikon de mielo, de placeboj kaj de normaj medikamentoj - kiuj ofte estis antibiotikaĵoj - ĉe tuso kaj malvarmumo-kataroj. Montriĝis ke mielo efikas pli bone ol la norma kuracado, aparte bone ĉe la forteco kaj la ofteco de tuso. Du el la studaĵoj atingis la konkludon ke mielo ankaŭ mallongigas la daŭron je unu ĝis du tagoj.

La esplorista teamo en Oksfordo pro tio rekomendas veti en la kuracado de spirvojaj infektoj pri mielo: "Ĝi estas malmultekosta, facile havebla kaj apenaŭ havas damaĝajn kromefikojn", skribas la esploristoj. La sola escepto estas infanoj malpli ol unu jaron aĝaj. Ĉar ili povus vivominace malsaniĝi pro bakterioj kiuj jen kaj jen troviĝas en mielo.

Mielo aliflanke ankaŭ akcelas la resaniĝon de vundoj. Pro ĝia alta enhavo da sukero kaj pro aliaj enhavaj substancoj mielo efikas antibakterie kaj superas en sia efikeco eĉ kelkajn antibiotikaĵojn - tamen plene anstataŭi ilin mielo ne kapablas.

En la flegado de vundoj ekzistas la tiel nomata "medicina mielo". Oni povis montri ĉe kronikaj vundoj kaj bruliĝoj de la supra parto de la haŭto ke ĝi havas ne nur antibakterian efikon, sed ke ĝi ankaŭ akcelas pli bonan resaniĝon de vundoj kaj ŝrumpon de grandeco de la vundo. Do en leĝeraj kazoj mielo povas helpi kaj tiel oni povus ŝpari la aplikon de antibiotikaĵoj.


Mielo ofte efikas pli bone ol antibiotikaĵoj

Ke mielo helpas kontraŭ tuso kaj gorĝdoloroj, tio jam estas delonge konata. That honey helps with coughs and sore throats has long been known. Nova studaĵo de la universitato de Oksfordo en Britio nun montras: Ĝi efikas pli bone ol ĉiuj aliaj kuracmetodoj - inkluzive de antibiotikaĵoj. A new study from the University of Oxford in the UK now shows: It works better than all other treatment methods - including antibiotics.

La ĉi-lastaj ne malofte estas preskribataj ĉe infektoj de la supra spirkanalo, kaj tio okazas kvankam multaj infektoj estas kaŭzitaj de virusoj. The latter are not infrequently prescribed for upper respiratory tract infections, and this occurs although many infections are caused by viruses. La studaĵo, kiun publikigis teamo de la universitato de Oksfordo en faka periodaĵo, povus tiel ankaŭ kontribui redukti sensencajn preskribojn de antibiotikaĵoj. The study, published by an Oxford University team in a specialist periodical, could thus also help reduce nonsensical prescriptions of antibiotics.

En sia artikolo la esploristoj resumis la rezultojn de 14 studaĵoj kun apenaŭ 1000 partoprenintoj. In their article, the researchers summarized the results of 14 studies with just 1,000 participants. Tie oni estis analizinta la efikon de mielo, de placeboj kaj de normaj medikamentoj - kiuj ofte estis antibiotikaĵoj - ĉe tuso kaj malvarmumo-kataroj. There, the effect of honey, placebos, and standard medications — often antibiotics — on coughs and colds was analyzed. Montriĝis ke mielo efikas pli bone ol la norma kuracado, aparte bone ĉe la forteco kaj la ofteco de tuso. Du el la studaĵoj atingis la konkludon ke mielo ankaŭ mallongigas la daŭron je unu ĝis du tagoj. Two of the studies concluded that honey also shortens the duration by one to two days.

La esplorista teamo en Oksfordo pro tio rekomendas veti en la kuracado de spirvojaj infektoj pri mielo: "Ĝi estas malmultekosta, facile havebla kaj apenaŭ havas damaĝajn kromefikojn", skribas la esploristoj. The research team in Oxford therefore recommends betting on honey in the treatment of respiratory tract infections: "It is cheap, easily available and has hardly any harmful side effects", write the researchers. La sola escepto estas infanoj malpli ol unu jaron aĝaj. Ĉar ili povus vivominace malsaniĝi pro bakterioj kiuj jen kaj jen troviĝas en mielo. Because they could become life-threateningly ill due to bacteria that are occasionally found in honey.

Mielo aliflanke ankaŭ akcelas la resaniĝon de vundoj. Pro ĝia alta enhavo da sukero kaj pro aliaj enhavaj substancoj mielo efikas antibakterie kaj superas en sia efikeco eĉ kelkajn antibiotikaĵojn - tamen plene anstataŭi ilin mielo ne kapablas. Due to its high sugar content and due to other contained substances, honey has an antibacterial effect and surpasses in its effectiveness even some antibiotics - however, honey is not able to completely replace them.

En la flegado de vundoj ekzistas la tiel nomata "medicina mielo". In the care of wounds there is the so-called "medicinal honey". Oni povis montri ĉe kronikaj vundoj kaj bruliĝoj de la supra parto de la haŭto ke ĝi havas ne nur antibakterian efikon, sed ke ĝi ankaŭ akcelas pli bonan resaniĝon de vundoj kaj ŝrumpon de grandeco de la vundo. It has been shown in chronic wounds and burns of the upper part of the skin that it has not only an antibacterial effect, but that it also accelerates better healing of wounds and shrinks the size of the wound. Do en leĝeraj kazoj mielo povas helpi kaj tiel oni povus ŝpari la aplikon de antibiotikaĵoj.