×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Lia foto ŝanĝis la mondon

Lia foto ŝanĝis la mondon

Mortis Russell Kirsch, la inventinto de la rastrumero kaj la kreinto de la unua cifereca foto. Li ankaŭ staris ĉe la komencoj de artefarita inteligenteco.

Russell Kirsch, kiu estis malantaŭ la invento de la rastrumero (aŭ: pikselo) same kiel la unua bilda skanilo en la 1950-aj jaroj, mortis ĉi-semajne en Portlando, Usono. La filo de rusaj kaj hungaraj enmigrintoj vivis 91 jarojn, raportis la ĵurnalo The Oregonian, kio estis konfirmita de la filo de Kirsch, Walden.

Estis la portreto de Walden, kiu eniris en la historion de moderna teknologio kiam lia vizaĝo troviĝis sur unu el la unuaj ciferecaj fotoj en la historio. Komence de la jarmilo, la revuo Life enmetis ĝin en la liston de "100 fotoj, kiuj ŝanĝis la mondon". Walden mem sekvis la paŝojn de sia patro - li estis teknologia ĵurnalisto kaj nuntempe laboras por Intel.

La originalo de la menciita foto havis dimensiojn de 5 × 5 centimetroj, rezolucio de 176 × 176 px kaj kolora profundo de nur unu biteto. La originala foto troviĝas en la Arta Muzeo de Portlando.

Walden Kirsch memorigis, ke lia patro ankaŭ estis pioniro en la kampo de artefarita inteligenteco en la 1960-aj jaroj. Tamen li bedaŭris, ke Russell neniam povis konstati la plifamiĝon de tiu teknologio kaj la gravecon, kiun ĝi nun akiris. Li suferis pri demenco delonge.

Russell Kirsch mortis la 11-an de aŭgusto pro Alchejmero.


Lia foto ŝanĝis la mondon

Mortis Russell Kirsch, la inventinto de la rastrumero kaj la kreinto de la unua cifereca foto. Russell Kirsch, the inventor of the pixel and the creator of the first digital photo, has died. Li ankaŭ staris ĉe la komencoj de artefarita inteligenteco. He also stood at the beginnings of artificial intelligence.

Russell Kirsch, kiu estis malantaŭ la invento de la rastrumero (aŭ: pikselo) same kiel la unua bilda skanilo en la 1950-aj jaroj, mortis ĉi-semajne en Portlando, Usono. Russell Kirsch, who was behind the invention of the pixel (or: pixel) as well as the first image scanner in the 1950s, died this week in Portland, USA. La filo de rusaj kaj hungaraj enmigrintoj vivis 91 jarojn, raportis la ĵurnalo The Oregonian, kio estis konfirmita de la filo de Kirsch, Walden. The son of Russian and Hungarian immigrants lived 91 years, The Oregonian newspaper reported, which was confirmed by Kirsch's son, Walden.

Estis la portreto de Walden, kiu eniris en la historion de moderna teknologio kiam lia vizaĝo troviĝis sur unu el la unuaj ciferecaj fotoj en la historio. It was the portrait of Walden that went down in the history of modern technology when his face was found on one of the first digital photographs in history. Komence de la jarmilo, la revuo Life enmetis ĝin en la liston de "100 fotoj, kiuj ŝanĝis la mondon". At the turn of the millennium, Life magazine put it on the list of "100 Photos That Changed the World." Walden mem sekvis la paŝojn de sia patro - li estis teknologia ĵurnalisto kaj nuntempe laboras por Intel. Walden himself followed in his father's footsteps - he was a technology journalist and currently works for Intel.

La originalo de la menciita foto havis dimensiojn de 5 × 5 centimetroj, rezolucio de 176 × 176 px kaj kolora profundo de nur unu biteto. The original of the said photo had dimensions of 5 × 5 centimeters, a resolution of 176 × 176 px and a color depth of only one bit. La originala foto troviĝas en la Arta Muzeo de Portlando.

Walden Kirsch memorigis, ke lia patro ankaŭ estis pioniro en la kampo de artefarita inteligenteco en la 1960-aj jaroj. Walden Kirsch recalled that his father was also a pioneer in the field of artificial intelligence in the 1960s. Tamen li bedaŭris, ke Russell neniam povis konstati la plifamiĝon de tiu teknologio kaj la gravecon, kiun ĝi nun akiris. However, he regretted that Russell had never been able to ascertain the popularity of that technology and the importance it had now acquired. Li suferis pri demenco delonge. He has been suffering from dementia for a long time.

Russell Kirsch mortis la 11-an de aŭgusto pro Alchejmero. Russell Kirsch died on August 11 of Alchemery.