La krizo plifortigis ligitajn rilatojn
Timoj pri infektiĝo kaj necerteco kondukis dum la kronvirusa krizo al monogamia sinteno en partnerecoj. Laŭ studaĵo la homoj koncentriĝis pri siaj ĉefaj rilatoj, la kontakto al senligaj sekspartneroj kaj personoj en malfermaj rilatoj reduktiĝis.
Ĝenerale la kvarantena stato tre diverse efikis al la homoj. "La pandemio estis por multaj homoj vere granda ŝanĝo kaj oni vidas du direktojn", klarigas sociologino en Vieno la el ŝia vido plej signifajn rezultojn de la studaĵo en kiu partoprenis dum la monato aprilo ĉirkaŭ 4700 personoj per interreto en Germanio kaj Aŭstrio. Unuflanke laŭ tio estas homoj kiuj dum la pandemio bonfartis, por tiuj homoj la streso de la ĉiutago kaj konfliktoj eĉ reduktiĝis. "Kontraŭe al tio ekzistas dua grupo, kie la preciza malo validas. Tiuj havis multe da streso, malmulte da plezuro, la konfliktoj plioftiĝis", ŝi diras. Naŭ procentoj de la enketitoj en ligitaj partneraj rilatoj travivis dum la du semajnoj antaŭ la enketo psikan perforton.
Se oni konsideras ĉiujn formojn de sociaj rilatoj, tiam oni vidas ke precipe partneraj kaj familiaj kontaktoj intensiĝis, dum amikaj kaj profesiaj rilatoj tre forte malkreskis. La granda plimulto de la enketitoj (79 procentoj) "forte aŭ parte internigis kaj kutimigis" la fizikan distanciĝon, diras la studaĵo. Tiuj homoj laŭ tio disvolvis novan senton por distanciĝo, ekzemple ĉe ekvido de personoj kiuj proksime grupiĝas aŭ kiuj en filmo ĉirkaŭbrakas unu la alian.
Ekde la pandemio 21 procentoj de la enketitoj priskribis sian socian subtenan reton kiel limigita aŭ tre limigita, ĉe kio la dimensio de la sentita distanciĝo forte variis laŭ la stato de la rilato. Inter personoj sen romantikaj aŭ seksaj rilatoj 24 procentoj travivis fortan distanciĝon de siaj intimaj rilatoj dum la tempo de la kvarantenaj limigoj, dum tio trafis nur je 7 procentoj ĉe ligitaj partnerecoj.
Relative milde transdaŭris la limigojn precipe personoj en firmaj partnerecoj. Ĉirkaŭ tri kvaronoj de la enketitoj signalis altan konsenton pri la demando: "Por izolita situacio mia partner/in/o estas plej bona persono kiun mi povas imagi". La plej granda diferenco inter homoj en partneraj rilatoj kaj soluloj montriĝis en tio ke ĉi-lastaj tre forte sentis la mankon de kontakto al aliaj homoj kaj precipe ankaŭ la korpan kontakton. Pli ol 90 procentoj de la soluloj estas malkontentaj pri la dimensio de proksimeco kaj de tuŝiĝoj ricevataj. La seksa deziro restis egala ĉe pli ol la duono de la enketitoj, 22 procentoj indikis plialtiĝon de la libido, 25 procentoj aliflanke indikis malaltiĝon. Rilate al tio streso ĉe 28 procentoj de la gepatroj kondukis al tio ke ili ne havis tempon por intimeco kaj seksumado.
La sociologino surpriziĝis pri la dimensio je kiu la pandemio ankaŭ donis pozitivajn travivaĵojn. Apud la menciita malkresko de la konfliktoj apartenas al tio ankaŭ sento de senpeziĝo por kelkaj el la enketitoj, "ke aktuale neniu elatendas de ili havi aktivan socian vivon aŭ - ankaŭ ĝuste ĉe soluloj - havi aktivan seksan vivon". Por la studaĵo partoprenis virinoj (68 procentoj de la enketitoj), homoj kun alta kleriĝo (63 procentoj kun universitato kleriĝo), 58 procentoj vivis en ligita rilato aŭ vivis en plurpersona mastrumejo (67 procentoj).