×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kristnasko dum pandemio

Kristnasko dum pandemio

En la norda hemisfero la Kristnaska festo kaj la jarfino okazas dum la plej malhela tempo de la jaro. Dum tiu tempo la homoj tial sentas pli grandan bezonon pri varmo kaj lumo. Koncerne la lumon oni pendigas en la urboj lumĉenojn kaj tiel ornamas konstruaĵojn tiel ke ili estas dumnokte bone rekoneblaj pro iliaj lumigitaj konturoj. Ankaŭ ĉe privataj domoj en vilaĝoj, setlejoj aŭ eĉ solaj kamparaj domoj aperas tiuj lumĉenoj. Kaj en lanternoj kandeloj elradias varmigan lumon.

Kutime antaŭ Kristnasko en la urboj okazas adventaj aŭ kristinfanaj merkatoj kun budoj kaj kabanoj en kiuj oni povas konsumi varmajn trinkaĵojn kun aŭ sen alkoholo, sed ĉi-jare pro la pandemio tio ne eblas. La domoj kaj stratoj ja estas ornamitaj per lumĉenoj.

La sopiro pri varmo kulminas en la deziro kunveni kun karaj homoj en agrabla etoso. Ankaŭ por tio ĉi-jare validas limigoj, do familiaj kunvenoj restos malgrandaj, kun malpli da personoj ol kutime. Multaj homoj kunvenos virtuale. Muzikistoj kaj kantistoj prezentas la porokazajn kantojn en la interreto aŭ en televido.

La festo de Kristnasko alparolas ne nur religiemajn homojn, sed ankaŭ ĉiujn aliajn ĉar ĝi memorigas pri la naskiĝo de homo sub tre modestaj cirkonstancoj, nome en stalo, kaj la unua lito por la bebo estis kripo. Tial Kristnasko estas familia festo, precipe dum ĉi-tiu Kristnasko. Firmaoj kaj asocioj ja devis rezigni pri antaŭkristnaskaj kunvenoj.

Sed ni ja povas esperi ke venontjare revenos normaleco. Nun jam disponeblas aprobitaj vakcinaĵoj kontraŭ Kovim-19 kaj tiel espereble ni povos venki la pandemion. Tiam la socia vivo revenos kaj ankaŭ Esperanto povos esti parolata ne nur virtuale sed en realaj renkontiĝoj. Tio estos granda ĝojo!

Mi deziras al ĉiuj geaŭskultantoj de la Esperanta Retradio feliĉajn festotagojn.

Kristnasko dum pandemio Christmas during a pandemic Рождество во время пандемии