×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?

Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?

Antaŭ multaj jaroj publikiĝis en Eŭropo revuo Bazaro, sub la ĉefredaktorado de internacie konata rumana Esperantistino Júlia Sigmond. En tiun revuon ŝi enkondukis sufiĉe kuriozan rubrikon, en formo de demando al ĝiaj legantoj: “Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?” La rubriko furoris, kaj pli ol cent legantoj sendis siajn vivrakontojn al la revuo. Fine, la tuta kolekto estis publikigita kiel libreto. Tiu simpla iniciato rezultigis ondon de optimismo kaj homamo.

Júlia Sigmond forpasis je la 23-a de marto 2020, kiel viktimo de Kovim-19, en sia 90-a aĝojaro. Ŝi estis eminenta homo. Verkistino, pupaktoro, redaktoro, aktivulo en nia movado. Ŝi estis premiita plurfoje en belartaj konkursoj. Ankaŭ ŝia frato (István Sigmond) kaj edzo (Sen Rodin) estas verkistoj.

En junio 2020 aperis nova numero (297) de la revuo Kontakto, de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kun tre riĉa enhavo. Inter serio da tre interesaj artikoloj, aperis la kurioza invito de la redaktoro (la brazilano Rogener Pavinski), ke oni faru omaĝon al Júlia Sigmond. Nome, li proponas relanĉon de la rubriko pri feliĉo: oni skribu al la revuo kaj raportu pri sia momento de feliĉo en la vivo. En tempo de pandemio, jen bela omaĝo kaj instigo al optimismo!

La revuo Kontakto meritas ĉies atenton. Ĝi estas grava kaj valora en la Esperanta kulturo. Ĝi aperas regule ekde 1963 (!) kaj estas legata en 90 landoj. Ĝi estas precipe kultura, ne movada. Fakte primovadaj artikoloj aperas en relative eta proporcio. Ĝi estas publikigata sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio.

Ĉi tiu lasta numero estas tre riĉa. La ĉefartikolo havas aŭdacan politikan koloron, kaj aliaj allogaj temoj plenigas ĝiajn 24 paĝojn bele ilustritajn kaj moderne fasonitajn. Inter aliaj artikoloj, oni trovas: “La Filinoj de Ciro”, pensiga teksto pri la rajtoj de virinoj en Mezoriento; “Kiuj estas la parazitoj”, inteligenta recenzo pri la filmo, kiu gajnis la plej altan premion en la lasta Oskar-filmfestivalo; kaj en “Rafael Milhomem - En du muzikaj universoj” oni povas legi intervjuon kun brazila Esperantisto-muzikisto.

Krome, ĉiam amuza kaj humura estas la rubriko “La blaga blogo” de la kataluno Viktoro Solé.

Kontakto aperas 6-foje en ĉiu jaro, ĉiam kun bonega enhavo. Gratulon al la tuta skipo, kiu ĝin produktas. Longan vivon al ĝi!

Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo? Когда вы были наиболее счастливы в жизни?

Antaŭ multaj jaroj publikiĝis en Eŭropo revuo Bazaro, sub la ĉefredaktorado de internacie konata rumana Esperantistino Júlia Sigmond. En tiun revuon ŝi enkondukis sufiĉe kuriozan rubrikon, en formo de demando al ĝiaj legantoj: “Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?” La rubriko furoris, kaj pli ol cent legantoj sendis siajn vivrakontojn al la revuo. In that magazine she introduced a rather curious column, in the form of a question to its readers: "When were you happiest in life?" The column became a hit, and more than a hundred readers sent their life stories to the magazine. Fine, la tuta kolekto estis publikigita kiel libreto. Tiu simpla iniciato rezultigis ondon de optimismo kaj homamo. That simple initiative resulted in a wave of optimism and philanthropy.

Júlia Sigmond forpasis je la 23-a de marto 2020, kiel viktimo de Kovim-19, en sia 90-a aĝojaro. Ŝi estis eminenta homo. Verkistino, pupaktoro, redaktoro, aktivulo en nia movado. Ŝi estis premiita plurfoje en belartaj konkursoj. Ankaŭ ŝia frato (István Sigmond) kaj edzo (Sen Rodin) estas verkistoj.

En junio 2020 aperis nova numero (297) de la revuo Kontakto, de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kun tre riĉa enhavo. In June 2020, a new issue (297) of the magazine Kontakto, from the Global Esperanto Youth Organization, appeared, with very rich content. Inter serio da tre interesaj artikoloj, aperis la kurioza invito de la redaktoro (la brazilano Rogener Pavinski), ke oni faru omaĝon al Júlia Sigmond. Nome, li proponas relanĉon de la rubriko pri feliĉo: oni skribu al la revuo kaj raportu pri sia momento de feliĉo en la vivo. En tempo de pandemio, jen bela omaĝo kaj instigo al optimismo!