×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Kelkaj Avantaĝoj de Mamnutrado

Kelkaj Avantaĝoj de Mamnutrado

Mamnutrado portas diversajn avantaĝojn al la sano de patrinoj kaj beboj, kaj inter ili, ni povas citi la plifortigon de la infana imunsistemo kaj prevento de la akuŝintina depresio, kiu eventuale okazas post la akuŝo. Ekde 1992 oni celebras, Inter la 1a kaj la 2a de aŭgusto, la Tutmondan Semajnon Pri Mamnutrado, kampanjon de la Monda Alianco Por Mamnutrado (WABA, akronimo en la angla), kiu agadas en 120 landoj por konsciigi pri la avantaĝoj de la patrina lakto. La ĉefa temo en 2020 estas: "Apogu la mamnutradon por estigi pli sanan planedon", temo, kiu atentigas pri mamnutrado, naturmedio kaj klimataj ŝanĝoj.

La Monda Alianco por Mamnutrado aperis laŭ dokumento ellaborita en 1990 de la Monda Organizo Pri Sano kaj la Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj por Helpo al Infanoj (UNICEF). La dokumento celas stimuli publikajn agadojn favore al mamnutrado, kiu alportas avantaĝojn ne nur por la beboj sed ankaŭ por la patrinoj.

Jen kelkaj gravaj avantaĝoj, rilataj al la mamnutrado:

La patrina lakto estas kompleta nutraĵo. Ĝi enhavas ĉiujn nutraĵojn, necesajn al la plena disvolviĝo de la beboj. La Monda Organizo pri Sano rekomendas, ke la mamnutrado estu ekskluziva dum la unuaj ses vivmonatoj kaj, post tiu periodo, oni devas aldoni, intermetitajn, aliajn nutraĵojn ĝis la dua vivjaro.

La patrina lakto estas riĉa je imunoglobulinoj, kiuj protektas la bebon kontraŭ virusoj kaj bakterioj. La kolostro, unua lakto de la akuŝintino, ludas specialan rolon rilate tian protekton. Ĝi havas grandajn kvantojn de IgA, imunoglobulino, kiu kovras parton el la spira sistemo kaj la digestan kanalon, tiel ke ĝi estas tre efektiva kontraŭ diversaj malsanoj, inkluzive, gripo.

Mamnutrado preventas la Sindromon de Subita Morto, kiu estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de morto por infanoj ĝis la unua vivjaro. Aliaj studoj montras, ke ekskluziva mamnutrado ĝis la sesa vivmonato malgrandigas la riskon akiri leŭkemion.

Proksimume 15% el la akuŝintinoj disvolvas depresion. La ago mamnutri kaŭzas hormonajn ŝanĝojn, tiel ke ĝi pliigas la produktadon de oksitocino, hormono, sekreciata de la hipotalamo, akumuliĝanta en la posthipofizo kaj stimulanta la uteran kontrahiĝon dum la akuŝo. Tiu hormono stimulas ankaŭ la ligilojn inter la patrino kaj la bebo, kio pliigas la patrinajn zorgojn kaj estigas psikan malstreĉiĝon.