×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Formulo por perfekta Espreso-kafo

Formulo por perfekta Espreso-kafo

Kiel gustas la perfekta Espreso? Veraj ŝatantoj povus diskuti tion certe dum horoj. Tamen esploristoj nun provis paki la sekreton en koncizan formulon kaj tiel optimumigi la guston.

En Italio la "Espresso" estas speco de nacia trinkaĵo kaj ĝi estas celebrata kiel unikaĵo kvankam ĝi estas trinkata amase. Ĉe tiom da pasio aperas preskaŭ strange ke esploristoj volas alproksimiĝi al la sekreto de la preparado de Espreso per matematikaj modeloj.

La teamo el Usono, Britio kaj Aŭstralio eklaboris en la jaro 2015. La celo estis trovi normon por Espreso-maŝinoj. La trinkaĵo ĉiam same bongustu. Oni volis atingi ŝparon de tempo kaj de krudaj materialoj kaj redukti la forĵetaĵojn.

"Ni volas trovi vojon kiel la industrio povas ŝpari monon kaj ke samtempe la Espreso fariĝos ankoraŭ pli ŝatata kaj ke pli da homoj trinkos ĝin", argumentas la estro de la esplorista teamo. Tiucele la teamo kalkulis per modeloj kiel la akvo moviĝas tra la kuŝo de kafo, se la faboj estas muelitaj fajne aŭ malfajne. Kaj kioman kvanton da aromaro povas absorbi la produkto kiel rapide. Tiam ili komparis ĉe testoj en la aŭstralia urbo Brisbane la modelon kun la realo.

La rezulto: Oni muelu fabojn iom pli malfajne ol tio estas vasta kutimo por mallongigi la tempon de la trafluo. "Ni prezentas metodon por redukti deviojn", diras la studestro. Kaj, kvazaŭ li jam aŭdus protestojn de Espreso-ŝatantoj, li aldonas: "Al ni estas klare ke ni ne provas plibonigi la guston de la Espreso." Ĉar por tio, nome por la sekreto de la aromo, ekzistas regularoj, ĉefe el Italio, ekzemple de la konsorcio pri la protekto de la tradicia itala "Espresso". La malhela rostado de la faboj kaj la unuaj komercaj akvovaporpremaj maŝinoj laŭdire havas sian originon en la mediteranea lando. Same kiel la nomo "Espresso" kiu ofte tradukiĝas per "elpremita". Giorgio Caballini di Sassoferrato, 73-jara kaj prezidanto de la itala konsorcio tre klare esprimas sin, se temas pri rapida trafluo: "La tempo estas la centra mezuro por la bona Espreso", li diras. Por bona kvalito la eltirado de la aromoj bezonas ĉirkaŭ 25 sekundojn, eble kelkajn sekundojn pli-malpli." Dek-sekunda-trinkaĵo? "Tio ne estas Espreso." Lia konsorcio fiksis pluajn normojn: Por unu taso estas rekomendataj sep ĝis naŭ gramoj da kafo - dum estas diferencoj inter norda kaj suda Italio pri la plej bona kvanto. Kiel temperaturo estas konsiderata 90 ĝis 96 gradoj kiel optimuma. Kaj: la kremo. Espreso estas konsiderata perfekta se la fajnporeca ŝaŭmo restas staranta dum du minutoj.