×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Flugroboto en la arbaro

Flugroboto en la arbaro

La tuta mondo maltrankviliĝas nuntempe pro la detruado de praarbaroj. Neleĝaj senarbarigoj kaj bruligoj, ekzemple en Amazonio, ŝokas la tutan homaron. Siavice, registaroj ofte pretekstas, ke pro la grandega vasteco de la arbaro, estas malfacile kontroli kaj ŝirmi la naturon kontraŭ invadoj. Por fari tion, necesas inventari la tutan arbaregon por kalkuli la tie disponeblan kvanton da ligno, la ekzistantajn plantojn, la karakterizaĵojn de la loka biologia diverseco kaj la topografion. Fari tion per ordinaraj homaj fortoj estas preskaŭ neeble, ĉar riske kaj malfacile.

Nun, teknologiistoj kreis flugroboton, kiu certe forigos la pretekstojn. Brazilaj kaj usonaj fakuloj elvolvis komputsistemon, kiu povas kontroli tian maŝinon aŭtonome, tio estas, sen homa interveno. Ili povas eviti kraŝojn kontraŭ arboj kaj plenumi mapon de grandaj teritorioj dum malmultaj minutoj. La rezulto publikiĝis en prestiĝa scienca revuo, kaj estis prezentita en grava Internacia Konferenco.

Per la nova roboto, estos eble mapumi arbaron de 400 mil kvadrataj metroj dum 30 minutoj. Se tion klopodus fari grupo da inĝenieroj, ili bezonus 12 tagojn da diurna laborado, tamen ne same precize.

La nova maŝino havas la pezon de 3 kilogramoj, kvar helicojn, kameraon, komputilon, flugkontrolilon kaj laseron. Per ĝi oni monitoros kaj mapumos arbarojn por planado de protektaj agoj, helpo al arbaraj entreprenoj, konservado de naturaj rimedoj kaj batalado kontraŭ arbofaligo. Ili helpos taksi la staton de konserviĝo de tiuj arbaroj kaj montri lokojn, kie necesas rearbarigo.

Por eviti, ke la roboto kunpuŝiĝu kontraŭ arboj kaj branĉoj la lasera radiado elsendas milojn da lumfaskoj. La komputilo enhavas algoritmon, kiu kaptas la figurojn de arboj kaj “gvidas” la maŝinon ĝustadirekte. Rezultas mapo tridimensia, en kiu kalkuliĝas la kvanto da arboj, la dikeco de la trunkoj, la surfacaj vegetaĵoj, eĉ folioj sur la grundo. Per tio oni povas atentigi ankaŭ pri la risko de bruloj surloke.

La kosto de la nova flugroboto estos proksimume 60000 realoj (10000 eŭroj). Malmultekosta, se oni konsideras ĝian utilecon.


Flugroboto en la arbaro

La tuta mondo maltrankviliĝas nuntempe pro la detruado de praarbaroj. The whole world is worried today about the destruction of rainforests. Neleĝaj senarbarigoj kaj bruligoj, ekzemple en Amazonio, ŝokas la tutan homaron. Illegal deforestation and burning, for example in the Amazon, shocks all of humanity. Siavice, registaroj ofte pretekstas, ke pro la grandega vasteco de la arbaro, estas malfacile kontroli kaj ŝirmi la naturon kontraŭ invadoj. Por fari tion, necesas inventari la tutan arbaregon por kalkuli la tie disponeblan kvanton da ligno, la ekzistantajn plantojn, la karakterizaĵojn de la loka biologia diverseco kaj la topografion. Fari tion per ordinaraj homaj fortoj estas preskaŭ neeble, ĉar riske kaj malfacile. Doing this with ordinary human forces is almost impossible, because it is risky and difficult.

Nun, teknologiistoj kreis flugroboton, kiu certe forigos la pretekstojn. Now, technologists have created a flying robot that will surely remove the pretexts. Brazilaj kaj usonaj fakuloj elvolvis komputsistemon, kiu povas kontroli tian maŝinon aŭtonome, tio estas, sen homa interveno. Brazilian and American experts have developed a computer system that can control such a machine autonomously, that is, without human intervention. Ili povas eviti kraŝojn kontraŭ arboj kaj plenumi mapon de grandaj teritorioj dum malmultaj minutoj. They can avoid crashes into trees and perform a map of large territories in a matter of minutes. La rezulto publikiĝis en prestiĝa scienca revuo, kaj estis prezentita en grava Internacia Konferenco. The result was published in a prestigious scientific journal, and was presented at a major International Conference.

Per la nova roboto, estos eble mapumi arbaron de 400 mil kvadrataj metroj dum 30 minutoj. With the new robot, it will be possible to map a forest of 400 thousand square meters in 30 minutes. Se tion klopodus fari grupo da inĝenieroj, ili bezonus 12 tagojn da diurna laborado, tamen ne same precize. If this were to be done by a group of engineers, they would need 12 days of daytime work, however not as accurately.

La nova maŝino havas la pezon de 3 kilogramoj, kvar helicojn, kameraon, komputilon, flugkontrolilon kaj laseron. The new machine weighs 3 kilograms, four propellers, a camera, a computer, a flight controller and a laser. Per ĝi oni monitoros kaj mapumos arbarojn por planado de protektaj agoj, helpo al arbaraj entreprenoj, konservado de naturaj rimedoj kaj batalado kontraŭ arbofaligo. It will monitor and map forests for the planning of protection actions, assistance to forest enterprises, conservation of natural resources and the fight against deforestation. Ili helpos taksi la staton de konserviĝo de tiuj arbaroj kaj montri lokojn, kie necesas rearbarigo.

Por eviti, ke la roboto kunpuŝiĝu kontraŭ arboj kaj branĉoj la lasera radiado elsendas milojn da lumfaskoj. To prevent the robot from colliding with trees and branches, the laser radiation emits thousands of beams of light. La komputilo enhavas algoritmon, kiu kaptas la figurojn de arboj kaj “gvidas” la maŝinon ĝustadirekte. Rezultas mapo tridimensia, en kiu kalkuliĝas la kvanto da arboj, la dikeco de la trunkoj, la surfacaj vegetaĵoj, eĉ folioj sur la grundo. The result is a three-dimensional map that calculates the number of trees, the thickness of the trunks, the surface vegetation, even leaves on the ground. Per tio oni povas atentigi ankaŭ pri la risko de bruloj surloke.

La kosto de la nova flugroboto estos proksimume 60000 realoj (10000 eŭroj). Malmultekosta, se oni konsideras ĝian utilecon.