×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Eviti akĉenton

Eviti akĉenton

Lastatempe pli kaj pli da E-parolantoj ŝatas aŭdigi sian voĉon en la interreto, ĉu en Jutubo, ĉu per podkasto. Ĉar la interreto portas mesaĝon al la tuta mondo, la tiucele uzata lingvaĵo devas ankaŭ esti komprenebla por E-aŭskultantoj en la tuta mondo. La parolanto do devas prononci vortojn kaj frazojn laŭ la prononcreguloj de Esperanto.

Tiuj reguloj lasas al la parolanto ja certan liberecon, sed tro vasta uzo de tiuj liberecoj limigas la kompreneblecon aŭ kaŭzas necertecon. Kaj la prononcreguloj ankaŭ estas facile lerneblaj, sed por lerni ilin kompreneble ne sufiĉas legi la regulojn, sed necesas aŭdi ekzemplojn de ĝusta kaj bona prononco.

En Esperanto ĉiu sono de la lingvo estas reprezentata de certa litero. Do ekzemple la kvin vokaloj de Esperanto (...) estas skribataj per la kvin literoj a, e, i, o, u. Do tiuj literoj ricevas por la uzo en Esperanto certan valoron. Literoj tamen en aliaj lingvoj povas havi aliajn valorojn kaj tio en parolado en Esperanto povas konduki al prononco de specifa litero laŭ valoro de la propra lingvo.

Ekzemple la esperanta vokalo "e" en la buŝo de germanlingvano povas en akcentata silabo fariĝi malvasta "..." aŭ en neakcentata silabo ŝvasona "...". Do se germanlingvanoj parolas E-on povas okazi ke la aŭskultanto aŭdas tri variantojn de la prononco de la vokalo "e". Simile povas okazi ĉe aliaj vokaloj. En E-o ekzemple ekzistas nur unu formo de la prononco de la vokalo "i". Sed germanparolanto prononcas ĝin ankaŭ "y". Kaj se du vokaloj kuntuŝiĝas en unu vorto, ekzemple en "fuelo", germanparolanto eble diras "fu'elo", do faras glotan paŭzon inter la vokaloj. Mi povus ankoraŭ citi pluajn ekzemplojn de misprononcoj pro la sinapogo al la prononco de la propra lingvo. Ne nur temas pri vokaloj, sed ankaŭ pri konsonantoj. Bona ekzemplo estas la konsonanto "r". Plej bone estas prononci ĝin per la langopinto por ĉiam klare aŭdigi ĝin.

Alia prononcregulo koncernas la akcenton en Esperanto: Ĝi kuŝas ĉiam sur la antaŭlasta silabo de vorto. Se la vorto plilongiĝas, la akcento migras malantaŭen: malsana, malsanulo, malsanulejo. Ĉe kunmetitaj vortoj kun du substantivoj, ekz. "dompordo", ĉe germanparolanto la akcento povas migri al la unua vorto, ĉar tio ja korespondus al la logiko de la germana lingvo, sed tio ne korespondas al la logiko de Esperanto. Ĉiuj tiuj prononcproblemoj apartenas al la nocio "akĉento". Do oni povas paroli Esperanton kun aŭ germana, aŭ franca, aŭ ekzemple rusa akĉento. Tiuj akĉentoj estas evitendaj. Ĉiu esperantisto kiu volas aŭdigi sian voĉon en la interreto por esti aŭdata en la tuta mondo, devas atenti tion. Aliflanke la lingva fono de parolanto ja povas aŭdiĝi en la parolmelodio, la kadenco. Kadencoj povas senfine varii. Per la kadenco oni povas bone montri sian lingvan devenon. Kaj tio igas lingvaĵon belsona kaj plaĉa.

Do aŭskultu laŭeble multajn ekzemplojn de prononco kaj komparu tiujn prononcojn kun via prononco de Esperanto. Rilate al la Esperanta Retradio aŭskultu la koncernan sondosieron post legado de la teksto por kompreni ĝin sen samtempa legado kaj por povi koncentriĝi pri la sonbildo kiun la sondosiero liveras. Prenu frazojn kiujn vi aŭdas kaj ripetu ilin atentante pri via prononco. Tiam vi paŝon post paŝo povos perdi evitendan akĉenton.


Eviti akĉenton Avoid accent

Lastatempe pli kaj pli da E-parolantoj ŝatas aŭdigi sian voĉon en la interreto, ĉu en Jutubo, ĉu per podkasto. Lately, more and more E-speakers like to make their voices heard on the internet, either on YouTube or via a podcast. Ĉar la interreto portas mesaĝon al la tuta mondo, la tiucele uzata lingvaĵo devas ankaŭ esti komprenebla por E-aŭskultantoj en la tuta mondo. La parolanto do devas prononci vortojn kaj frazojn laŭ la prononcreguloj de Esperanto. The speaker must therefore pronounce words and sentences according to the pronunciation rules of Esperanto.

Tiuj reguloj lasas al la parolanto ja certan liberecon, sed tro vasta uzo de tiuj liberecoj limigas la kompreneblecon aŭ kaŭzas necertecon. These rules do give the speaker a certain amount of freedom, but too extensive use of those freedoms limits comprehensibility or causes uncertainty. Kaj la prononcreguloj ankaŭ estas facile lerneblaj, sed por lerni ilin kompreneble ne sufiĉas legi la regulojn, sed necesas aŭdi ekzemplojn de ĝusta kaj bona prononco. And the pronunciation rules are also easy to learn, but to learn them of course it is not enough to read the rules, but it is necessary to hear examples of correct and good pronunciation.

En Esperanto ĉiu sono de la lingvo estas reprezentata de certa litero. In Esperanto every sound of the language is represented by a certain letter. Do ekzemple la kvin vokaloj de Esperanto (...) estas skribataj per la kvin literoj a, e, i, o, u. Do tiuj literoj ricevas por la uzo en Esperanto certan valoron. So for example the five vowels of Esperanto (...) are written with the five letters a, e, i, o, u. So these letters are given a certain value for use in Esperanto. Literoj tamen en aliaj lingvoj povas havi aliajn valorojn kaj tio en parolado en Esperanto povas konduki al prononco de specifa litero laŭ valoro de la propra lingvo.

Ekzemple la esperanta vokalo "e" en la buŝo de germanlingvano povas en akcentata silabo fariĝi malvasta "..." aŭ en neakcentata silabo ŝvasona "...". For example, the Esperanto vowel "e" in the mouth of a German speaker can become a narrow "..." in an accented syllable or a "..." in an unaccented syllable. Do se germanlingvanoj parolas E-on povas okazi ke la aŭskultanto aŭdas tri variantojn de la prononco de la vokalo "e". So if German speakers speak E it can happen that the listener hears three variants of the pronunciation of the vowel "e". Simile povas okazi ĉe aliaj vokaloj. En E-o ekzemple ekzistas nur unu formo de la prononco de la vokalo "i". Sed germanparolanto prononcas ĝin ankaŭ "y". But a German speaker pronounces it also "y". Kaj se du vokaloj kuntuŝiĝas en unu vorto, ekzemple en "fuelo", germanparolanto eble diras "fu'elo", do faras glotan paŭzon inter la vokaloj. And if two vowels touch in one word, for example in "fuel", a German speaker may say "fuel", so make a glottal pause between the vowels. Mi povus ankoraŭ citi pluajn ekzemplojn de misprononcoj pro la sinapogo al la prononco de la propra lingvo. I could still cite further examples of mispronunciations due to the synapogue to the pronunciation of one’s own language. Ne nur temas pri vokaloj, sed ankaŭ pri konsonantoj. Bona ekzemplo estas la konsonanto "r". A good example is the consonant "r". Plej bone estas prononci ĝin per la langopinto por ĉiam klare aŭdigi ĝin. It is best to pronounce it with the tip of your tongue to always make it clear.

Alia prononcregulo koncernas la akcenton en Esperanto: Ĝi kuŝas ĉiam sur la antaŭlasta silabo de vorto. Another pronunciation rule concerns the accent in Esperanto: It always lies on the penultimate syllable of a word. Se la vorto plilongiĝas, la akcento migras malantaŭen: malsana, malsanulo, malsanulejo. If the word is extended, the accent migrates backwards: sick, sick, hospital. Se a palavra ficar mais longa, o acento retrocede: doente, doente, hospital. Ĉe kunmetitaj vortoj kun du substantivoj, ekz. "dompordo", ĉe germanparolanto la akcento povas migri al la unua vorto, ĉar tio ja korespondus al la logiko de la germana lingvo, sed tio ne korespondas al la logiko de Esperanto. "dompordo", in a German speaker the accent may migrate to the first word, because that would correspond to the logic of the German language, but that does not correspond to the logic of Esperanto. Ĉiuj tiuj prononcproblemoj apartenas al la nocio "akĉento". All of these pronunciation problems belong to the notion of “accent”. Do oni povas paroli Esperanton kun aŭ germana, aŭ franca, aŭ ekzemple rusa akĉento. Tiuj akĉentoj estas evitendaj. Those accents are to be avoided. Ĉiu esperantisto kiu volas aŭdigi sian voĉon en la interreto por esti aŭdata en la tuta mondo, devas atenti tion. Aliflanke la lingva fono de parolanto ja povas aŭdiĝi en la parolmelodio, la kadenco. Kadencoj povas senfine varii. Per la kadenco oni povas bone montri sian lingvan devenon. Kaj tio igas lingvaĵon belsona kaj plaĉa.

Do aŭskultu laŭeble multajn ekzemplojn de prononco kaj komparu tiujn prononcojn kun via prononco de Esperanto. Rilate al la Esperanta Retradio aŭskultu la koncernan sondosieron post legado de la teksto por kompreni ĝin sen samtempa legado kaj por povi koncentriĝi pri la sonbildo kiun la sondosiero liveras. Prenu frazojn kiujn vi aŭdas kaj ripetu ilin atentante pri via prononco. Tiam vi paŝon post paŝo povos perdi evitendan akĉenton.