×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Efika sed tro malmultekosta medikamento

Efika sed tro malmultekosta medikamento

Ĉeĥa imunologo kuracas kovim-19-pacientojn per medikamento kiu kostas nur kelkajn ĉeĥajn kronojn. Sed mankas ekonomia intereso por tiu medikamento, ĉar ĝi ne promesas grandan profiton.

La medikamento kun la nomo Isoprinosino estis kreita antaŭ kvindek jaroj kaj unu pakumo kostas nur kelkdekon da kronoj, ĉar ĝi estas fabrikata de ĉirkaŭ kvardek kompanioj tra la mondo. Laŭ la ĉeĥa imunologo Jiří Beran, ĝi povas tre efike helpi en kuracado de la pandemio Kovim-19. La problemo estas nur: ne ekzistas studaĵo por montri la pozitivajn efikojn de la medikamento kontraŭ tiu malsano. Kaj tia studaĵo verŝajne nur aperos, se ĝin pagos la ŝtatoj mem. La malbeno pri la medikamento kuŝas precize en tio, ke ĝi estas tro malmultekosta, neniu el la kompanioj havas ekskluzivan licencon por ĝi, kaj tial ili ne investos en esplorado, kiu pruvos ĝian efikecon.

Tamen la imunologo estas firme konvinkita pri la efikeco de Isoprinosino, kies aktiva efik-substanco estas inosina prinobekso. Finfine li preskribis, post kiam li mem malsaniĝis je Kovim-19, la medikamenton al si kaj al sia filo. "Mi infektiĝis per la kronviruso kaj uzis ĝin dum tri tagoj," diras Jiří Beran. "Mi loĝas eksterlande kaj mi prenas la kuracilon kun mi jam dum pluraj jaroj ĉar mi uzas ĝin por ebla dengo-febro", li diris en intervjuo. Li ne estas la sola, kiu provis Isoprinosinon kontraŭ kovim-19 kun klaraj rezultoj. Kuracisto el Olomouc ankaŭ preskribis ĝin por dudek homoj el infektita hejmo por maljunuloj en Litovel. La maljunuloj ricevis kuracadon post la unuaj signoj de la malsano, kaj malgraŭ ilia progresinta aĝo neniu mortis.

"Tiuj homoj aĝis inter 87 kaj 94 jaroj. Do ili estis polimorbaj homoj. Ili povus esti mortontaj. Ili komencis preni la kuracilon kaj el la dudek infektitoj, sep devis esti enhospitaligitaj pro pneŭmonito, sed ĉiuj revenis al la maljunula hejmo vivaj kaj sanaj", diris Jiří Beran pri la interesa kazo. Li atentigas, ke ĉe pacientoj pli ol 85-jaraĝaj, la mortonteco pro kronviruso sumiĝas al triono de la trafitoj.

Laŭ Jiří Beran, la nuna situacio povas komplikiĝi pro la klopodado de farmaciaj kompanioj, kiuj provas surmerkatigi siajn proprajn ekskluzivajn medikamentojn je alta prezo.

Isoprinosino estas ofte uzata de kuracistoj por kuraci pacientojn kun imundeficito, kio estas reduktita kapablo de la imunsistemo respondi al afekcioj. La medikamento subtenas la agadon de nature mortigantaj ĉeloj. "Kiam viruso eniras ĉelon, ĝi sendas pecon da proteino al ĝia surfaco kaj montras, ke la ĉelo estas infektita. Nature mortigantaj ĉeloj migras tra la korpo, serĉante ĉie por vidi, ĉu la ĉelo havas signon de infekto. Kiam tio evidentiĝas, ili detruas la tutan ĉelon kun la viruso." Tiam komenciĝas imuna respondo kaj blankaj sangokorpetoj komencas mortigi la ĉelojn infektitajn per tiu aparta viruso.

La avantaĝo de la medikamento estas, ke ĝi funkcias tre rapide kaj efike. Laŭ studaĵo farita de britaj esploristoj en la jaro 2017, la nombro de nature mortigantaj ĉeloj en la korpo komencis kreski ene de naŭdek minutoj ek de aplikiĝo. Je la kvina tago, ĝi duobliĝis.

Efika sed tro malmultekosta medikamento Remédio eficaz, mas muito barato Эффективное, но слишком дешевое лекарство

Ĉeĥa imunologo kuracas kovim-19-pacientojn per medikamento kiu kostas nur kelkajn ĉeĥajn kronojn. A Czech immunologist treats kovim-19 patients with a drug that costs only a few Czech crowns. Sed mankas ekonomia intereso por tiu medikamento, ĉar ĝi ne promesas grandan profiton. But there is a lack of economic interest in this drug because it does not promise a great benefit.

La medikamento kun la nomo Isoprinosino estis kreita antaŭ kvindek jaroj kaj unu pakumo kostas nur kelkdekon da kronoj, ĉar ĝi estas fabrikata de ĉirkaŭ kvardek kompanioj tra la mondo. The drug called Isoprinosine was created fifty years ago and one package costs only a few dozen crowns, as it is manufactured by about forty companies around the world. Laŭ la ĉeĥa imunologo Jiří Beran, ĝi povas tre efike helpi en kuracado de la pandemio Kovim-19. According to the Czech immunologist Jiří Beran, it can very effectively help in curing the Kovim-19 pandemic. La problemo estas nur: ne ekzistas studaĵo por montri la pozitivajn efikojn de la medikamento kontraŭ tiu malsano. Kaj tia studaĵo verŝajne nur aperos, se ĝin pagos la ŝtatoj mem. La malbeno pri la medikamento kuŝas precize en tio, ke ĝi estas tro malmultekosta, neniu el la kompanioj havas ekskluzivan licencon por ĝi, kaj tial ili ne investos en esplorado, kiu pruvos ĝian efikecon.