×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Du proksimaj datoj

Du proksimaj datoj

Je la 17-a de decembro 1770 naskiĝis Ludoviko van Beethoven. En decembro 2020, la tuta mondo varme celebras.

Je la 15-a de decembro, post preskaŭ unu jarcento, naskiĝis Ludoviko Zamenhof. En decembro 2020, la tuta Esperantista mondo celebras.

Krom la antaŭnomo, kio ekzistas komuna en la vivhistorio de tiuj du grandaj homoj? Kio simila rajtigas nin loki ilin, unu apud la alia, sur panteonon de plej grandaj figuroj de la homaro? Unu lasis sian mesaĝon per muziko; la alia per lingvo.

Tamen Beethoven ne estis nur simpla genia komponisto. Li estis multe pli ol tio. Li altigis la muzikon, sian arton, al grado de tia grandiozeco, ke ĝi alprenis la signifon de mesaĝo al liaj kunhomoj: la muziko de Beethoven kondukas al la ideo, ke la vivo nur valoras, se ĝi kreskas sur grundo de ĝojo kaj libereco. Tion diras al ni lia fama “Odo al Ĝojo”. Li postvivis sian suferegon - la surdecon - pere de la arto produkti unikan muzikon.

Zamenhof ne estis nur simpla genia lingvisto, sed multe pli. Li altigis la ideon pri lingvo internacia, sian Esperanton, al grado de tia grandiozeco, ke ĝi alprenis la signifon de mesaĝo al liaj kunhomoj: lia lingvo kondukas al la ideo, ke la vivo nur valoras, se ĝi fluas de homo al homo, kun egaleco, respekto kaj frateco. Li postvivis la traŭmaton de infana vivo en babeleca urbo, kie malamo kreskis interalie pro manko de komunikado. Per sia “Preĝo sub la Verda Standardo” li instruis, ke transpasi ian ajn homan suferon estas eble.

Beethoven estis mirinfano, kiu koncertis unuafoje je sia 7-a aĝojaro; Zamenhof produktis sian unuan projekton de Lingvo Internacia kiam li estis apenaŭ gimnaziano.

Beethoven elĉerpis la eblecojn de klasikismo en muziko, kaj inaŭguris specon de aŭdaca romantikismo, kiun neniu alia sukcesis atingi, iam ajn. Zamenhof transformis la miljaran utopion pri Lingvo Internacia, kiun oni opiniis absolute nerealigebla, en konkretan, vivantan lingvon kaj idealon de fervora, aktiva komunumo tutmonda.

La tuta mondo omaĝas Beethoven-on en decembro 2020. En Brazilo, Radio Cultura, en ŝtato San-Paŭlo, programis 24-horan prezentadon de liaj komponaĵoj, dum la 17-a de decembro.

Kion la Esperantista mondo intencas fari, por omaĝi nian karan Majstron, je la 15-a de decembro 2020?

Du proksimaj datoj Two close dates Две близкие даты