×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Drinkaĵoj en gravedeco

Drinkaĵoj en gravedeco

Trinki drinkaĵon en la komenco de la gravedeco pligrandigas la riskon aborti.

Esploristoj de la Medicina Centro ĉe la Universitato Vanderbilt en Nashville, Tenesio, konkludis, ke la risko spontane aborti pligrandiĝas je 8%, en ĉiu semajno, se la gravedaj virinoj trinkas alkoholaĵon inter la kvina kaj la deka semajno de gravedeco. La esploro estis publikigita en la scienca revuo American Journal of Obstetrics and Gynecology, en la monato julio.

Laŭ la esploro, multaj virinoj forlasas la kutimon trinki alkoholaĵon, kiam ili malkovras la gravedecon, tamen, la plej granda danĝero troviĝas ĝuste en la ĵus trairitaj semajnoj. La esploro analizis informojn pri 5.352 usonaj virinoj, kiuj intencis gravediĝi aŭ jam estis en la unuaj semajnoj de gravedeco.

Dum kvar monatoj, ili estis demanditaj rilate la trinkadon de alkoholaĵo. Duono el la volontuloj informis, ke ili trinkis alkoholaĵon en la unuaj semajnoj de gravedeco, kaj, dum la esploro, 12% el ili spertis spontanan aborton.

Averaĝe, la partoprenintoj bezonis 29 tagojn por forlasi la kutimon trinki drinkaĵon, kaj en 41% el ili, la ŝanĝo en la kutimo okazis ĝis tri tagoj post la konfirmo pri la gravedeco. Tamen, la plej granda risko troviĝas ĝuste en la unua monato. La probableco antaŭtempe akuŝi, inter tiuj, kiuj trinkis drinkaĵon en la unuaj 29 tagoj de gravedeco, estis 37% pli granda.

"Estas multaj kialoj por sin deteni trinki drinkaĵon dum la gravedeco, tamen, oni, ordinare, konsideras sendanĝera la moderan uzon de tiaj trinkaĵoj", diris Katherine Hartmann, la ĉefa aŭtoro de la esploro. La mekanismoj, malantaŭ la risko aborti, ankoraŭ estas malmulte sciataj. Oni scias, ke la alkoholo modifas la efikon de la hormonoj, kio, inter diversaj problemoj, malhelpas la zigoton eniri en la uteran membranon.