×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Distanco influas nian elekton de pladoj

Distanco influas nian elekton de pladoj

Manĝi pli da legomoj kaj malpli da viando, tio ja estus dezirinda. Sed kiel eblas atingi tion se homoj povas elekti inter diversaj pladoj? Multaj homoj ja akceptus manĝi malpli da viando - sed kiam ili staras ĉe bufedo, tiam ili ne plu havas sufiĉe da energio por kontraŭstari la allogon de vianda plado. Ĉu eblas influi tiun elekton? Esploristoj trovis respondon je tio.

Jam la sinsekvo de la elmontrataj pladoj ĉe bufedo povas direkti la decidon de homoj manĝi malpli da viando kaj pli da legomo. Se en la prezentejo de kafejo troviĝas vegetara plado antaŭ vianda plado, tiam la gastoj tendencas elekti la pli sanan alternativon. Tio tamen validas nur se la distanco inter ambaŭ ofertoj estas sufiĉe granda. Tion raportas britaj sciencistoj en faka magazino.

"Ĉiuj kafejoj kaj restoracioj havas elmontrokoncepton kiu logu homojn al certa elekto. Pro tio estas sencohave uzi tiajn elmontrokonceptojn per kiuj la plej sanaj kaj plej daŭripovaj opcioj pri nutraĵoj estas plej simple elekteblaj, sen multe da pripensado", klarigas la studestrino de la universitato de Kambriĝo en Britio. La transiro al prefere plantobazita nutraĵo laŭ la sciencistoj estas konsiderata kiel esenca paŝo por bremsi la klimatan ŝanĝon kaj por protekti la medion, precipe en landoj kun alta vivenspezo kaj alta konsumo de bestaj produktoj. Informoj pri la kuntekstoj kaj la impostado de certaj nutraĵoj estas du metodoj por direkti la decidojn de la konsumantoj. Sed oni ankaŭ diskutas ĉu eblas stiri la konduton de la konsumantoj per la subkonscio, ekzemple per apartaj stimuloj por aĉeto aŭ ja per la sinsekva ordo de nutraĵoj en vendozonoj.

Tiu aliro ĝis nun ankoraŭ ne estas bone esplorita, klarigas la sciencistoj. Ili analizis nun entute pli ol 105.000 decidojn pri elekto de pladoj en du kafejoj en la universitata areo de Kambriĝo. Dum du jaroj la esploristoj influis la sinsekvan ordon de menu-opcioj en la elmontrejo: Ili elstarigis aŭ unue viandan pladon kaj sekve vegetaran pladon aŭ inverse. La sinsekvon ili ŝanĝis unue ĉiusemajne, tiam ĉiumonate. Helpe de la analizo de la pagokartoj de la gastoj, ili povis registri kiujn pladojn la gastoj plej ofte elektis.

Jen unue la rezulto: En unu el la du kafejoj la sinsekva ordo de la pladoj ne influis la elekton de la gastoj. En la alia kafejo plialtiĝis tamen draste la vendo de vegetaraj pladoj, se ili estis ofertataj kiel unua oferto: La plialtiĝo sumiĝis al 25 procentoj ĉe la semajna analizo, aŭ al 40 procentoj ĉe la monata analizo. La sola konstatebla diferenco inter la kafejoj estis la distanco laŭ kiu la alternativoj estis prezentataj. En la unua kafejo tiu distanco estis nur ĉirkaŭ 85 centimetroj, en la dua kafejo ĝi estis 1,8 metroj.

Ke unu kroma metro havas tian influon al la elekto de plado, tion la sciencistoj klarigas tiel, ke la viandaĵo tiam estis malaperinta el la vido de la gastoj kaj simple ŝajnas esti plej facile elekti la vegetaran opcion. "Se la unua mordo okazas per la okulo, tiam multaj homoj ŝajne estas plene kontentaj kun apetitiga vegetara elektebleco, tiel longe ke viando estas pli malfacile malkovrebla", diris la studestrino. Por pli precize ekzameni la kuntekstojn, ili reduktis en la dua kafejo la distancon de la pladoj al apenaŭ 70 centimetroj. Sekve la vizitantoj pli ofte elektis la viandan pladon.

Laŭ la sciencistoj britaj universitataj kafejoj ne estas vere reprezentaj. Necesus do ekzameni ĉu simila konduto estos ankaŭ pruvebla en aliaj grupoj de homoj.