×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Dentisto ne nur kuracisto

Dentisto ne nur kuracisto

Dentodoloro. Ŝajne ne ekzistas homoj, kiuj almenaŭ unufoje en la vivo ne sentis tian suferon. Bedaŭrinde ni estas devigitaj viziti dentistejon pli ofte, ĉar la malsanoj de dentoj estas diversaj. Ekzemple la kario postulas apliki borilon, kaj feliĉe nuntempe ekzistas tre rapidturnaj aparatoj, kiuj ebligas fari necesan truon fulmrapide kaj poste plenigi la malsanan parton de dento per plombo. Plomboj ne nur rapide duriĝas, sed estas sufiĉe firmaj, do tute alie ol kiam mi frekventis mian bazlernejon, kiam ne tro pacienca dentistino kuracis niajn dentojn sen sendolorigilo.

Tiamaj plomboj estis el amalgamo, kaj la kuracitaj per ĝi dentoj ne aspektis interese kaj estis iom danĝeraj por la sano pro la enhavo de arĝentkolora hidrargo. Kelkaj pacientoj havas problemojn kun gingivoj suferante diversajn inflamojn. Alies dentoj kovriĝas per ŝtono, kiun oni devas de tempo al tempo forigi. Mi ne intencas listigi ĉiujn dentoproblemojn ĉi tie.

En Pollando pri la sano zorgas la Nacia Sanfonduso, kiu instuticio ne antaŭvidas tro multajn intervenojn koncerne dentojn pageblajn de la ŝtato. Pro tio, kiam doloras vin la dento, eltiru vian monujon kaj vizitu unu el pluraj privataj dentistejoj. Se tio interesas vin kutime unu plombo kostas tie ĉi ĉirkaŭ 100 zlotojn, t.e. pli malpli 20 eŭrojn. Sed...

...ĉio estas en ordo, se en tia privata kabineto laboras bona fakulo, kiu tuj rekonos ĝuste vian problemon kaj entreprenos adekvatan agon. Estas krome bone, se la fakulo agas rapide kaj lerte regas siajn ilojn. Alikaze anstataŭ 10-15 minutoj da sidado sur la sendube oportuna dentista fotelo, vi pasigos tie du-, tri- aŭ eĉ kvaroble pli da tempo kun larĝe malfermita buŝo. Ĉiu scias, ke oni ne vizitas tiun ĉi lokon por agrablo, do temas pri tio, ke ĉio okazu kiel eble plej rapide.

Mi estas bonŝanca, ĉar antaŭ jaroj en mia ĉirkaŭaĵo ekfunkciigis sian kabineton unu juna dentisto, kiu laŭ mi plenigas ĉiajn postulojn supre de mi menciitajn kaj certe eĉ multe pli. La fakulo laboras tute memstare sen iu helpanto. Li tuj bone orientiĝas kiel helpi kaj laboras tre lerte, rapide, senhezite. Li volonte respondas miajn demandojn (ĉar mi estas tre demandema) kaj forigas miajn dubojn. Trankviligas min okaze de timo. Ĉio, kion li diras, vere efektiviĝas. Elirinte el lia kabineto, mi estas sekura, ĉar li estas preta helpi al mi preskaŭ ĉiumomente, se trafus min io neantaŭvidebla.

Se estas necesa iu urĝa interveno, li ĉiam helpas min, inter la ceteraj pacientoj, kiujn li akceptas normale tiutage. Tia rilato postulas bonan organizon. Ofte, li malfermas sian dentistejon en kroma tempo speciale por fronti la neceson. Mi vere lin admiras. Li havas multajn kontentajn pacientojn. Li ne prenas monon ĉiukaze, kiam mi eksidas sur la fotelo, antaŭ ol la kuracprocezo ne finiĝos per plombado aŭ alia finago. Do ofte nur post sinsekvaj necesaj vizitoj, kiam li ekzemple devas apliki antibiotikon, mi pagas nur por plombo. Imagu: unu persono kuracas, preparas plombojn, ilojn kaj medikamentojn, eltiras dentojn, enmetas protezojn, deprenas telefonajn interparolojn, konsilas al siaj pacientoj, fiksas vizitojn, malfermas enirpordon kaj multajn aliajn agojn faras sen helpanto. Li ne estas nur kuracisto, li estas bonega organizanto kaj entreprenisto. Mi rekomendas lin al vi.

Dentisto ne nur kuracisto A dentist is not just a doctor Um dentista não é apenas um médico