×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Ĉu kantado estas pli danĝera ol parolado?

Ĉu kantado estas pli danĝera ol parolado?

Kun la kronviruso disvastiĝis la supozo ke kantado estas pli danĝera ol parolado. Fakte tamen necesas grava faktoro, kiel tion montras eksperimento de britaj esploristoj.

Kantado estas danĝera, tiu supozo manifestiĝis komence de la kronvirusa pandemio. Ekmontriĝis tio ĉe pluraj alarmigaj okazaĵoj: En Usono ekzemple unu homo dum du- kaj duonhora ĥora kantado kun 61 personoj infektis 32 kunkantantojn. Tiuj siavice verŝajne infektis ankoraŭ 20 pluajn personojn. Tri homoj bezonis kuracadon en hospitalo, du mortis.

El tiuj kaj similaj okazaĵoj kiuj aperis en la tuta mondo, la esploristoj lernis precipe du aferojn: Homoj povas transdoni la kronviruson en fermitaj spacoj ankaŭ tra distanco de multe pli ol du metroj. Kaj superdisvastigantoj akcelas la pandemion. Ĉe tio temas pri unuopaj personoj, kiuj kutime senkonscie infektas multajn aliajn homojn.

Aldone plifortiĝis la kredo ke kantado estas aparte danĝera, ĉar homoj eligas ĉe kantado aparte multajn gutetojn kaj aerosolojn. Tamen tiu supozo ĝis nun ne estis esplorita. Nova, ankoraŭ ne publikigita studaĵo nun ekkonigas: Laŭ la rezultoj ne faras grandan diferencon ĉu iu parolas aŭ kantas. Pli decida laŭ tio estas la laŭteco.

Por la prilumigo britaj medicinistoj kaj inĝenieroj invitis 25 kantistojn al eksperimento, inter ili estis kantistoj de diversaj ĝenroj kies voĉalteco situis de soprano ĝis baso. Ĉiuj partoprenantoj devis kanti aŭ paroli la kanton "Ĉion bonan al vi" en diversaj laŭtecoj. Dume la esploristoj registris kiom da gutetoj kaj aerosoloj la partoprenantoj eligis tra buŝo kaj nazo. Por certigi ke la rezultoj ne falsiĝis, la eksperimento okazis en operacia salono kun speciala aeruma tekniko kiu malebligas ke partikloj estas movataj tra la aero.

Laŭ la mezurado ne faras diferencon ĉu iu nur spiras aŭ mallaŭte kantas aŭ parolas kun 50 ĝis 60 decibeloj. La eligitaj kvantoj da gutetoj kaj aerosoloj ĉiam estis similaj. Ĉe tio eĉ ne necesis ke la partoprenantoj flustris. 50 ĝis 60 decibeloj korespondas al la laŭteco de normala konversacio.

Ĉe aerosoloj temas pri etaj gutetokernoj kies diametro estas pli malgranda ol kvin mikrometroj. Tial ili estas tiel malpezaj ke post elspirado ili ne rekte falas al la grundo, sed ke ili disvastiĝas tra pli grandaj distancoj kun la aero. Malgraŭ ilia eteco aerosoloj povas transporti kronvirusojn kaj tiel kaŭzi infektojn.

Nur ĉe la plej laŭtaj mezuradoj kun 90 ĝis 100 decibeloj entute montriĝis diferenco inter kantado kaj parolado. La laŭteco tamen havis signife pli fortan influon.

Dum laŭta kantado aŭ parolado la partoprenantoj produktis - mezurite laŭ la volumeno - almenaŭ 20-oble pli da aerosoloj ol dum mallaŭta kantado aŭ parolado. Por kompari: Ĉu iu laŭte parolis aŭ laŭte kantis, tio kaŭzis diferencojn de aerosoloj nur je la 1,5- ĝis 3,4-oblo.

Neniu menciinda influo pri la mezurrezultoj aliflanke montriĝis ĉu kantis viroj aŭ virinoj aŭ laŭ kiu ĝenro la kantistoj kantis. Kaj oni povis konstati ke la kvanto da gutetoj kiujn iu elspiras, varias de homo al homo. Ĉiukaze validas: Ju pli laŭte oni parolas aŭ kantas, des pli da gutetoj estas eligataj, sendepende ĉu temas pri kantado aŭ parolado.


Ĉu kantado estas pli danĝera ol parolado? Is singing more dangerous than speaking?

Kun la kronviruso disvastiĝis la supozo ke kantado estas pli danĝera ol parolado. With the corona virus, the assumption that singing is more dangerous than speaking has spread. Fakte tamen necesas grava faktoro, kiel tion montras eksperimento de britaj esploristoj. In fact, however, an important factor is needed, as shown by an experiment by British researchers.

Kantado estas danĝera, tiu supozo manifestiĝis komence de la kronvirusa pandemio. Singing is dangerous, that assumption manifested itself at the beginning of the corona virus pandemic. Ekmontriĝis tio ĉe pluraj alarmigaj okazaĵoj: En Usono ekzemple unu homo dum du- kaj duonhora ĥora kantado kun 61 personoj infektis 32 kunkantantojn. This became apparent in several alarming incidents: In the United States, for example, one person during a two-and-a-half-hour choir singing with 61 people infected 32 fellow singers. Tiuj siavice verŝajne infektis ankoraŭ 20 pluajn personojn. Those in turn probably infected 20 more people. Tri homoj bezonis kuracadon en hospitalo, du mortis. Three people needed treatment in hospital, two died.

El tiuj kaj similaj okazaĵoj kiuj aperis en la tuta mondo, la esploristoj lernis precipe du aferojn: Homoj povas transdoni la kronviruson en fermitaj spacoj ankaŭ tra distanco de multe pli ol du metroj. From these and similar incidents that appeared all over the world, the researchers learned two things in particular: People can transmit the corona virus in closed spaces also over a distance of much more than two meters. Kaj superdisvastigantoj akcelas la pandemion. Ĉe tio temas pri unuopaj personoj, kiuj kutime senkonscie infektas multajn aliajn homojn. Here it is about single people who usually unknowingly infect many other people.

Aldone plifortiĝis la kredo ke kantado estas aparte danĝera, ĉar homoj eligas ĉe kantado aparte multajn gutetojn kaj aerosolojn. Tamen tiu supozo ĝis nun ne estis esplorita. However, this assumption has not been investigated so far. Nova, ankoraŭ ne publikigita studaĵo nun ekkonigas: Laŭ la rezultoj ne faras grandan diferencon ĉu iu parolas aŭ kantas. Pli decida laŭ tio estas la laŭteco. More decisive according to this is the loudness.

Por la prilumigo britaj medicinistoj kaj inĝenieroj invitis 25 kantistojn al eksperimento, inter ili estis kantistoj de diversaj ĝenroj kies voĉalteco situis de soprano ĝis baso. For the illumination, British doctors and engineers invited 25 singers to an experiment, among them were singers of various genres whose vocal pitch was from soprano to bass. Ĉiuj partoprenantoj devis kanti aŭ paroli la kanton "Ĉion bonan al vi" en diversaj laŭtecoj. All the participants had to sing or speak the song "All the best to you" in different volumes. Dume la esploristoj registris kiom da gutetoj kaj aerosoloj la partoprenantoj eligis tra buŝo kaj nazo. Por certigi ke la rezultoj ne falsiĝis, la eksperimento okazis en operacia salono kun speciala aeruma tekniko kiu malebligas ke partikloj estas movataj tra la aero. To ensure that the results were not falsified, the experiment took place in an operating theater with a special ventilation technique that prevents particles from being moved through the air.

Laŭ la mezurado ne faras diferencon ĉu iu nur spiras aŭ mallaŭte kantas aŭ parolas kun 50 ĝis 60 decibeloj. According to the measurement, it makes no difference whether someone just breathes or softly sings or talks at 50 to 60 decibels. La eligitaj kvantoj da gutetoj kaj aerosoloj ĉiam estis similaj. The released amounts of droplets and aerosols were always similar. Ĉe tio eĉ ne necesis ke la partoprenantoj flustris. It was not even necessary for the participants to whisper. 50 ĝis 60 decibeloj korespondas al la laŭteco de normala konversacio.

Ĉe aerosoloj temas pri etaj gutetokernoj kies diametro estas pli malgranda ol kvin mikrometroj. Tial ili estas tiel malpezaj ke post elspirado ili ne rekte falas al la grundo, sed ke ili disvastiĝas tra pli grandaj distancoj kun la aero. That is why they are so light that after exhaling they do not fall directly to the ground, but that they spread over greater distances with the air. Malgraŭ ilia eteco aerosoloj povas transporti kronvirusojn kaj tiel kaŭzi infektojn. Despite their smallness, aerosols can transport corona viruses and thus cause infections.

Nur ĉe la plej laŭtaj mezuradoj kun 90 ĝis 100 decibeloj entute montriĝis diferenco inter kantado kaj parolado. Only at the loudest measurements with 90 to 100 decibels in total was there a difference between singing and speaking. La laŭteco tamen havis signife pli fortan influon. Loudness, however, had a significantly stronger influence.

Dum laŭta kantado aŭ parolado la partoprenantoj produktis - mezurite laŭ la volumeno - almenaŭ 20-oble pli da aerosoloj ol dum mallaŭta kantado aŭ parolado. During loud singing or speaking the participants produced - measured by volume - at least 20 times more aerosols than during soft singing or speaking. Por kompari: Ĉu iu laŭte parolis aŭ laŭte kantis, tio kaŭzis diferencojn de aerosoloj nur je la 1,5- ĝis 3,4-oblo. To compare: Whether someone spoke loudly or sang loudly, this caused differences in aerosols only by the 1.5- to 3.4-fold.

Neniu menciinda influo pri la mezurrezultoj aliflanke montriĝis ĉu kantis viroj aŭ virinoj aŭ laŭ kiu ĝenro la kantistoj kantis. On the other hand, no noteworthy influence on the measurement results was shown whether men or women sang or according to which genre the singers sang. Kaj oni povis konstati ke la kvanto da gutetoj kiujn iu elspiras, varias de homo al homo. And it was possible to state that the amount of droplets that someone exhales varies from person to person. Ĉiukaze validas: Ju pli laŭte oni parolas aŭ kantas, des pli da gutetoj estas eligataj, sendepende ĉu temas pri kantado aŭ parolado. In any case, the following applies: The louder one speaks or sings, the more droplets are emitted, regardless of whether it is singing or speaking.