×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Centjara flutorkestro en Caruaru

Centjara flutorkestro en Caruaru

En la jaro 1924, membroj de la familio Biano, en la nordorienta regiono de Brazilo, formis kuriozan blovorkestron, konsistantan el rustikaj flutetoj kaj perkutinstrumentoj. Tiu iniciato, fare de simplaj popolanoj, firmiĝis kaj tradiciiĝis, tiel ke post preskaŭ cent jaroj, ĝi estas unu el la plej valoraj kulturaĵoj en la lando, en la urbo Caruaru, en la brazila ŝtato Pernambuko. Ekde 1971, ĝi eldonis plurajn muzikdiskojn, kaj ĝia bela sonado estas nuntempe rekonata tra la tuta lando kaj eĉ eksterlande. En 2004 ĝi ricevis premion en la kategorio “Regiona Muziko”, de la Latina “Grammy”, kaj en 2006, ĝi ricevis de la prezidanto de la Respubliko Ordenon de Kulturmerito.

Ankoraŭ nuntempe, multaj el la partoprenantoj en la blovorkestro estas idoj kaj nevoj de la fondintoj. Sebastião Biano, kiu nun estas 101-jaraĝa, partoprenas en ĝi ekde sia infana aĝo, kaj ankoraŭ aktive sin prezentas ludante sian fluteton. Oni karese nomas lin “Majstro”. Kiam li fariĝis 100-jara, li deklaris: “Mi tute ne havis instruiston. Sed estis komenco. Mia patro kondukis min al la plantejo, en la kamparo, kune kun mia frato. Ni kutimis reveni hejmen ludante per kanetoj de kukurbarbusto. Sonis amuza fajfado, kiel plaĉas al infano. Li vidis tion kaj diris: se vi sonigas tian branĉeton, kion vi faros per fluteto?”

Tiu kurioza, fama blovorkestro tamen ne estas sola en la nordoriento de Brazilo. Tiu aparta speco de rustika fluteto fariĝis tre populara en tiu regiono, kaj pluraj similaj muzikensembloj formiĝis. Ĝi devenis de mezepoka Eŭropo, kaj estas tradicie uzata ankaŭ en militistaj blovorkestroj. Ĝi konsistas el tubo kun sep truoj, unu el ili uzata por enblovado. Depende de la pli aŭ malpli longa strukturo de la tubo, la sonado estas pli aŭ malpli akuta. Sed ĝi ĉiam estas iom strida kaj facile rekonebla. Oni povas fabriki la rustikajn nordorientajn flutetojn per ligno, bambuo, kanoj, ostoj kaj eĉ per plasto. Popolanoj ĝenerale ludas ĝin tute intuicie, sen formala muzikedukado.

Fakte, fluto estas certe la plej antikva muzikinstrumento. Arkeologoj trovis praflutojn apud homaj restaĵoj de antaŭ 60000 jaroj, en Eŭropo. Komence, ĝi estis kruda tubo kun truoj, sed ĝi evoluis al rafinitaj muzikiloj el metalo aŭ ligno. Nuntempe ekzistas dudeko da variaĵoj, kaj laŭ ĝia evoluado rezultis ankaŭ aliaj blovinstrumentoj, kiel hobojo kaj fagoto. Ĝi akompanis la historion de la homaro kaj partoprenas en ĉiaspeca muzika produktado, de simfoniorkestroj ĝis infanludiloj, de moderna ĵazo ĝis folkloraj kanzonoj.

Flutoj ĉiam okupis la fantazion de la homaro. Oni povas trovi ĝin en ĉiuj mondopartoj. Ĝi troviĝas ekzemple en la konata (kaj tragika) fabelo “La Flutisto de Hamelin” kaj en la belega opero ”La Magia Fluto“, de Mozart, kiel elemento de kunsentemo kaj frateco. Sed nenio ilustras pli bone la magian efikon de fluto ol la arketipa bildo de orientano, kiu per ĝi sorĉas serpenton.


Centjara flutorkestro en Caruaru Centennial flute orchestra in Caruaru 카루아루의 100주년 플루트 오케스트라

En la jaro 1924, membroj de la familio Biano, en la nordorienta regiono de Brazilo, formis kuriozan blovorkestron, konsistantan el rustikaj flutetoj kaj perkutinstrumentoj. In 1924, members of the Biano family, in the northeastern region of Brazil, formed a curious wind orchestra consisting of rustic flutes and percussion instruments. 1924년에 브라질 북동부 지역의 비아노 가족 구성원은 투박한 플루트와 타악기로 구성된 기이한 브라스 밴드를 결성했습니다. Tiu iniciato, fare de simplaj popolanoj, firmiĝis kaj tradiciiĝis, tiel ke post preskaŭ cent jaroj, ĝi estas unu el la plej valoraj kulturaĵoj en la lando, en la urbo Caruaru, en la brazila ŝtato Pernambuko. This initiative, by ordinary people, has been consolidated and traditionalized, so that after almost a hundred years, it is one of the most valuable cultural objects in the country, in the city of Caruaru, in the Brazilian state of Pernambuco. 단순한 사람들에 의한 이 이니셔티브는 통합되고 전통이 되었기 때문에 거의 100년 후에 브라질 Pernambuco 주의 Caruaru 시에서 이 나라에서 가장 귀중한 문화적 대상 중 하나가 되었습니다. Ekde 1971, ĝi eldonis plurajn muzikdiskojn, kaj ĝia bela sonado estas nuntempe rekonata tra la tuta lando kaj eĉ eksterlande. Since 1971, it has released several music albums, and its beautiful sound is now recognized all over the country and even abroad. 1971년부터 여러 장의 음반을 내놓았고 현재 그 아름다운 소리는 국내는 물론 해외에서도 인정받고 있다. En 2004 ĝi ricevis premion en la kategorio “Regiona Muziko”, de la Latina “Grammy”, kaj en 2006, ĝi ricevis de la prezidanto de la Respubliko Ordenon de Kulturmerito. 2004년에는 라틴어 "그래미"로부터 "지역 음악" 부문 상을 받았으며, 2006년에는 공화국 대통령으로부터 문화 공로 훈장을 받았습니다.

Ankoraŭ nuntempe, multaj el la partoprenantoj en la blovorkestro estas idoj kaj nevoj de la fondintoj. 오늘날에도 브라스 밴드의 많은 참가자는 창립자의 자녀와 조카입니다. Sebastião Biano, kiu nun estas 101-jaraĝa, partoprenas en ĝi ekde sia infana aĝo, kaj ankoraŭ aktive sin prezentas ludante sian fluteton. Sebastião Biano, who is now 101 years old, has been taking part in it since his childhood, and still actively presents himself by playing his flute. 올해 101세인 Sebastião Biano는 어린 시절부터 참여해 왔으며 여전히 플루트 연주를 적극적으로 선보입니다. Oni karese nomas lin “Majstro”. He is affectionately called "Master". 그들은 그를 "마스터"라고 다정하게 부릅니다. Kiam li fariĝis 100-jara, li deklaris: “Mi tute ne havis instruiston. When he turned 100, he declared: “I had no teacher at all. 그는 100세가 되었을 때 이렇게 말했습니다. “나는 스승이 전혀 없었습니다. Sed estis komenco. But it was a start. 그러나 그것은 시작이었습니다. Mia patro kondukis min al la plantejo, en la kamparo, kune kun mia frato. My father took me to the plantation, in the countryside, with my brother. 아버지는 저를 동생과 함께 시골에 있는 농장으로 데려가셨습니다. Ni kutimis reveni hejmen ludante per kanetoj de kukurbarbusto. We used to come home playing with pumpkin bushes. 우리는 집에 와서 호박 덤불을 가지고 놀곤 했습니다. Sonis amuza fajfado, kiel plaĉas al infano. It sounded like a funny whistle, as a child likes. 아이가 좋아하는 재미있는 휘파람 소리가 들렸습니다. Li vidis tion kaj diris: se vi sonigas tian branĉeton, kion vi faros per fluteto?” He saw this and said, "If you sound such a twig, what will you do with a flute?" 그는 그것을 보고 말했습니다: 만약 당신이 그런 나뭇가지 소리를 내면, 피리로 무엇을 하시겠습니까?"

Tiu kurioza, fama blovorkestro tamen ne estas sola en la nordoriento de Brazilo. This curious, famous wind orchestra, however, is not alone in the northeast of Brazil. 그러나이 호기심 많고 유명한 브라스 밴드는 브라질 북동부에 혼자가 아닙니다. Tiu aparta speco de rustika fluteto fariĝis tre populara en tiu regiono, kaj pluraj similaj muzikensembloj formiĝis. 이 특별한 유형의 소박한 플루트는 그 지역에서 매우 인기를 얻었으며 여러 유사한 음악 앙상블이 형성되었습니다. Ĝi devenis de mezepoka Eŭropo, kaj estas tradicie uzata ankaŭ en militistaj blovorkestroj. 중세 유럽에서 왔으며 전통적으로 군용 브라스 밴드에서도 사용됩니다. Ĝi konsistas el tubo kun sep truoj, unu el ili uzata por enblovado. 그것은 7개의 구멍이 있는 튜브로 구성되어 있으며 그 중 하나는 송풍에 사용됩니다. Depende de la pli aŭ malpli longa strukturo de la tubo, la sonado estas pli aŭ malpli akuta. 다소 긴 튜브 구조에 따라 사운드가 다소 예리해집니다. Sed ĝi ĉiam estas iom strida kaj facile rekonebla. 그러나 그것은 항상 약간 날카롭고 쉽게 알아볼 수 있습니다. Oni povas fabriki la rustikajn nordorientajn flutetojn per ligno, bambuo, kanoj, ostoj kaj eĉ per plasto. 소박한 북동쪽 피리는 나무, 대나무, 갈대, 뼈, 심지어 플라스틱으로도 만들 수 있습니다. Popolanoj ĝenerale ludas ĝin tute intuicie, sen formala muzikedukado. 사람들은 일반적으로 정식 음악 교육 없이 완전히 직관적으로 연주합니다.

Fakte, fluto estas certe la plej antikva muzikinstrumento. 사실 플루트는 확실히 가장 오래된 악기입니다. Arkeologoj trovis praflutojn apud homaj restaĵoj de antaŭ 60000 jaroj, en Eŭropo. 고고학자들은 유럽에서 6만년 전 인류의 유해 옆에서 피리를 발견했습니다. Komence, ĝi estis kruda tubo kun truoj, sed ĝi evoluis al rafinitaj muzikiloj el metalo aŭ ligno. 처음에는 구멍이 뚫린 투박한 관이었지만 금속이나 나무로 만든 세련된 악기로 발전했다. Nuntempe ekzistas dudeko da variaĵoj, kaj laŭ ĝia evoluado rezultis ankaŭ aliaj blovinstrumentoj, kiel hobojo kaj fagoto. 현재는 20가지 변주곡이 있으며, 그 발전에 따라 오보에, 바순 등의 다른 관악기들도 생겨났습니다. Ĝi akompanis la historion de la homaro kaj partoprenas en ĉiaspeca muzika produktado, de simfoniorkestroj ĝis infanludiloj, de moderna ĵazo ĝis folkloraj kanzonoj. 인류의 역사와 함께하며 심포니 오케스트라에서 어린이 장난감, 모던 재즈에서 민요에 이르기까지 모든 종류의 음악 제작에 참여하고 있습니다.

Flutoj ĉiam okupis la fantazion de la homaro. 플루트는 항상 인류의 상상력을 차지했습니다. Oni povas trovi ĝin en ĉiuj mondopartoj. 그것은 세계의 모든 부분에서 찾을 수 있습니다. Ĝi troviĝas ekzemple en la konata (kaj tragika) fabelo “La Flutisto de Hamelin” kaj en la belega opero ”La Magia Fluto“, de Mozart, kiel elemento de kunsentemo kaj frateco. 예를 들어 잘 알려진 (그리고 비극적인) 동화 "하멜린의 피리 부는 사나이"와 모차르트의 아름다운 오페라 "마술 피리"에서 연민과 형제애의 요소로 찾을 수 있습니다. Sed nenio ilustras pli bone la magian efikon de fluto ol la arketipa bildo de orientano, kiu per ĝi sorĉas serpenton. 그러나 피리로 뱀을 불러내는 동양인의 전형적인 이미지보다 피리의 주술적 효과를 더 잘 보여주는 것은 없습니다.