×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Baza mongajno: La diskuto reviviĝas

Baza mongajno: La diskuto reviviĝas

La kronvirusa pandemio alportis duflankan tragedion: la minacon al la homa sano kaj la minacon al la ekonomia situacio de nacioj. Kiel oni scias, la bezono pri socia izoliĝo haltigis grandan parton de la produktado de servoj kaj varoj, kaj neatendite grandega amaso da homoj troviĝis sen baza mongajno. Kaj kompreneble, malriĉuloj estis plej forte atingitaj de tiu krizo, ĉar ili ne havas rezervon de monrimedoj. En malriĉaj landoj, mizero disvastiĝis rapide kaj atingis nekredeblan kvanton da homoj. Necesis interveno simila al tiu, kiu okazas post grandaj naturkatastrofoj aŭ militoj. Eĉ en la riĉa Usono, la unua ekonomio en la mondo, necesis disdoni monon al la loĝantaro - la registaro tion faris je kvanto de triliono da dolaroj. En Brazilo, ĉirkaŭ 80 milionoj da homoj enskribiĝis por ricevi 600 realojn, kaj la duono de tiuj homoj deklaris, ke ili uzos tiun monon por sin nutri. Montriĝis krome, ke ekzistas parto de la socio, kiu eĉ ne havas dokumentojn kaj ne rajtas enskribiĝi. Ĉi tiuj estas la tiel nomataj “nevideblaj homoj”.

Tiu terura socia situacio venigis sur la podion malnovan diskuton. Ĉu oni devus starigi registaran bazan monhelpon al la plej malriĉa tavolo de la socio, sendepende de pandemioj? La novaĵagentejo BBC-Brazilo publikigis interesan raporton pri tio.

La ideo ne estas nova. Thomas More, en la 16-a jarcento, publikigis la faman libron “Utopio”, en kiu li skribis: “Ŝtelistojn oni kondamnas al kruela, terura turmento, kaj tamen estus preferinde garantii la postvivadon de ĉiu homo, tiel ke neniu troviĝu fronte al la bezono ŝteli kaj poste esti ekzekutita”. Tiu verko enkondukis unuafoje la ideon, ke oni devus doni bazan monkvanton al ĉiu bezonanto. Ĉu utopio?

En la 18-a jarcento, la filozofo Condorcet verkis eseon, en kiu li proponis, ke oni disdonu al malriĉaj familioj bazan monkvanton por postvivado de maljunuloj. En tiu sama jarcento, Thomas Paine proponis similan sistemon de imposto por ke maljunaj homoj ne vivu en mizera stato. En la 20-a jarcento, la respekteginda filozofo Bertrand Russell, en la verko “Vojoj al libereco”, sugestis, ke en estonta tempo “eta monsumo, sufiĉa por bazaj bezonoj, devos esti garantiata al ĉiuj”. Kaj eĉ Milton Friedman, eminenta usona liberala ekonomikisto, proponis en la 20-a jarcento registaran monhelpon al malriĉuloj, cele al digna vivo.

Fakte, la afero ne estas nur teoria. Ĝi iel funkcias, laŭ malsamaj sistemoj, en afrikaj landoj, Kanado, Francujo, Hindujo kaj Suda Koreujo. Eĉ en la brazila urbo Maricá, en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, ekzistas sukcesa tia socia programo. En Alasko, tiu sistemo ekzistas jam de relative longa tempo, kaj centmiloj da homoj ricevas monhelpon proporcian al la valoro de petrolo. De tio rezultis, ke la sociaj malegalecoj en tiu usona ŝtato fariĝis signife malpli pezaj dum la lastaj jardekoj.

Homoj ofte uzas sian tempon por longaj politikaj diskutoj. Eble estas tempo alpreni praktikajn agojn, sendepende de politikaj teorioj, por protekti niajn plej malriĉajn gefratojn.

Baza mongajno: La diskuto reviviĝas Grundlegende Monetarisierung: Die Debatte wird wiederbelebt Basic monetization: The debate is revived Базовая монетизация: дискуссия возобновилась