×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Amikoj plilongigas la vivon

Amikoj plilongigas la vivon

Pasigi tempon kun amikoj, laborkolegoj aŭ kun la familio, tio estas feliĉo kaj estas bone investita tempo. Kaj tiu "investo" eĉ provizas pluson sur nia konto de vivotempo. Estis foje knabo kiu havis mafacilan karakteron. Lia patro donis al li sakon da najloj kaj diris al li ke li enmarteligu ĉiufoje najlon en la ĉirkaŭĝardenan lignan barilon, kiam li perdos la paciencon aŭ kiam li estos havinta disputon kun iu alia. Je la unua tago la knabo martelis 37 najlojn en la barilon. Dum la sekvaj semajnoj li lernis regi sin pli bone kaj la nombro de najloj kiujn li batis en la barilon ĉiutage reduktiĝis.

La knabo lernis ke estas pli simple regi sin mem ol daŭre bati najlojn en barilon. Tiam alvenis la tago dum kiu la knabo batis eĉ ne unusolan najlon en la barilon. Li iris al sia patro kaj diris al li, ke hodiaŭ li ne martelis najlon en la barilon. Je tio respondis lia patro ke li nun forprenu najlon el la ĉirkaŭĝardena barilo kiam li sukcesos regi siajn emociojn kaj resti pacienca.

Multaj tagoj pasis sed tiam la filo povis raporti al la patro ke li forprenis ĉiujn najlojn el la barilo. La patro gvidis la filon al la barilo kaj diris: "Filo mia, tion vi bone faris, sed vidu kiom da truoj vi postlasis. La barilo neniam plu aspektos kiel antaŭe. Se vi disputas kun iu kaj diras vundigajn vortojn, tiam vi ĉiam postlasos vundojn kiel ĉi tiujn truojn.

Vi povas vundigi homon per tranĉilo kaj poste eltiri la tranĉilon, sed vi ĉiam postlasos vundon. Estas sensignife kiom ofte vi petas pardonon pro tio, la vundo restas. Vundo kiu estas kaŭzita per vortoj doloras preskaŭ same malagrable kiel korpa vundo. Amikoj estas raraj juveloj, ili igas vin ridi kaj ili subtenas vin. Ili estas ĉiam pretaj aŭskulti vin se vi bezonas ilin. Ili ĉiam staras malantaŭ vi kaj malfermas sian koron. Montru al viaj amikoj kiom vi amas ilin." Principe amikaj interrilatoj estas la plej grava posedaĵo kiun vi havas, ĉar ili donacas vivotempon. Donacu vian tempon, kaj ĝi revenos duoble. Pasigi sian tempon kun amikoj kaj parencoj: Tio estas feliĉo, tio estas vivo.

Homoj kiuj sentas sin feliĉaj, plej ofte estas pli sanaj kaj pri tio decidas nek riĉeco nek prestiĝo sed amikoj kaj amanta partnero. Vidvoj mortas pli frue, solvivantoj malsaniĝas pli ofte. Por vivi pli longe necesas havi plurajn amikojn kaj ne nur vivopartneron. Pro tio gravas flegi amikecojn kaj investi tempon por ili. Sed tiu investo revenos kaj alportos al vi pli da feliĉo kaj pli longan vivon.

Amikoj plilongigas la vivon Друзья продлевают жизнь