×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Fabeloj, Hans Christian ANDERSEN, La princino sur pizo

La princino sur pizo

Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li renkontis jen unu jen alian malfacilaĵon. Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre ĉagrena, kion oni povos bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro estis ja edziĝi kun vera princino.

Ian vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris kaj senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi.

Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi havis! De ŝiaj haroj kaj de la vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute trafluis ŝiajn ŝuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum ŝi staris ĉi-tie en la pluvego ŝi diris, ke ŝi estas vera princino.

Nu, ĉi-tion ni facile ekscios! pensis la maljuna reĝino; ŝi nenion diris sed iris en la dormoĉambron, kaj forpreninte la tutan litaĵon ŝi metis pizon sur la fundon de la lito. Ŝi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn ŝi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu ekzistas.

En ĉi-tiu lito la princino devis dormi nokte. Je l' mateno oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

"Ho, malbonege!" la princino respondis, "mi preskaŭ ne ripoziĝis la tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio troviĝis en la lito."

"Mi kuŝis sur ia malmolaĵo, kaj mia tuta korpo fariĝis bruna kaj blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!"

Nun oni povis kun certeco scii, ke ŝi estas vera princino, ĉar la pizon ŝi estis eksentinta eĉ malgraŭ la dudek matracoj kaj la dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo kiu ekzistas. Neniu ol vera princino povus posedi tian mirindan sentemecon!

Post ĉi-tio la princo edziĝis kun ŝi, ĉar li ja sciis, ke lia edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de la reĝo. Tie ĝi troviĝas ankoraŭ nun se neniu ĝin forŝtelis.

La princino sur pizo The princess on a pea

Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera princino. There was once a prince, and he wished to marry a princess; but she should be a real princess. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li renkontis jen unu jen alian malfacilaĵon. To find such a princess he made many and long journeys all over the world; but everywhere he came he encountered one and the other difficulty. Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. There were certainly enough princesses, but whether they were true princesses he could not find out at once; at each of them he found something false. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre ĉagrena, kion oni povos bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro estis ja edziĝi kun vera princino.

Ian vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris kaj senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. In the evening the weather became extremely ugly; thunderstorms and thunderstorms rained down and down from the sky. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi.