×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Legu, Aŭdu, Vidu, Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 01 (Pri verkoj en Esperanto)

Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 01 (Pri verkoj en Esperanto)

Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu,

la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi librojn, muzikon, poemojn,

ion ajn el la kreemaj mensoj de Esperantujo.

Mi estas Laŭrenco,

kaj jen la verkoj pri kiuj ni parolos hodiaŭ:

Biciklo de eterno, de Sten Johansson

Dumnokta aviado, de William Auld

kaj Fajron sentas mi interne, de Ulrich Matthias

“Biciklo de eterno” estas amuza rakonteto,

kiu gajnis la unuan premion de prozo

en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1992.

Ĝi temas pri poŝtisto kiu hazarde trovas sin en posedo

de antikva biciklo kun fabelaj, netrueblaj pneŭoj.

--kiu ne multe gravas,

ĉar la koro de la historio troviĝas

en la ridetigaj priskriboj kaj mezrilataj detaloj,

ekzemple pri la vivo de Onklino Selma, kiu, laŭ la rakonto,

“sin sekve divorcis de tri edzoj,

estris akuŝejon, infanejon, lernejon,

kaj virinan malliberejon,

kaj krome fondis entreprenon kiu produktis forcepsojn.”

Kaj en rakonto pri biciklopneŭoj kompreneble oni parolas pri riparoj,

sed jen kiel faris tion Johansson.

“La amikino Rozita Berg aperis sur roza, eleganta novaĵo pagita de ŝia patro,

kies monujo konkuris kun li mem koncerne dikecon.

Tion, parenteze dirite, faris ankaŭ la mia,

tio estas, ĝi konkuris ne kun la ventro de direktoro Berg,

sed kompreneble kun mia propra staturo.

Sur mi ĉiam estis facile kalkuli ripojn.

Kalkuli ripojn mi cetere planis dum tiu ĉi feriado provi ankaŭ sur Rozita,

kaj eble post reciproka ripkalkulo ni povus meti la unuan riparon sur la duan

por sperti, ĉu tia adicio povus plezurigi nin,

sed mi nun rimarkas, ke mi devojiĝas de la temo...”

Ĉiuokaze konklude, lia riparagado, estis pli mekanika ol li volis.

Fine mi nur iom malĝojetis pro tio,

ke ni pli aŭ malpli certe lernis ĉu la mitaj pneŭoj vere ekzistas aŭ ne.

Ĉu bona mito ne bezonas iom da nesciebla enigmo?

Sed mi ne volas, ke vi lernu de mi

anstataŭ persone ĝui tiun ĉarman rakonton,

do mi esperas, ke vi legos “Biciklo de eterno”.

Sekve, por la poemo de William Auld,

al la poeziangulo!

Dumnoka aviado

de William Auld

Silent'

krom nur mallaŭta zumo,

kiu l'orelojn ne molestas.

Obskur'

krom ke fantoma lumo

en la kajuto fosforeskas.

Senmovaj ŝvebas tuŝ-proksime

la astroj, kiel mil lampiroj.

En nova mondo mi pilgrime

flugas en voj' de l' pioniroj

Belaj imagoj, ĉu ne?

Ĝi estas simpla, sen ornamoj,

sed sufiĉas por plene aktivigi la sensojn kaj pentri vivan bildon.

Mi aparte ŝatas la vorton "tuŝ-proksime".

Kaj tio de la astroj kiel mil lampiroj,

se ŝajnas al vi iom kliŝa tiu komparo

--kaj eble ĝi ja estas, sed

evitu nur aŭdi la vortojn kiel rekonitan dirmanieron

kaj vidu ilin, tra la vitro de la kajuto,

lampiregoj, lampiretoj,

blankaj, flavaj, nenombreblaj,

kaj ĉiuj ŝvebante nur iomete for de la fingroj.

Laste el la eketitoj por hodiaŭ, Fajron sentas mi interne

estas ofte menciita kaj rekomendita ekzemplo de leginda Esperanta literaturo,

do mi sentis min kvazaŭ devigita legi ĝin.

Kaj finfine...

nu, tuj post fini ĝin mi dirus, ke mi ne aparte ŝatis ĝin;

sed ĉar pasis kelkaj semajnoj de tiam kaj ankoraŭ mi foje pensas pri ĝi,

evidente mi ŝuldas al la libro rekonsideron.

Nu, ni parolu pri ĝi.

Jen la intrigo.

Manfred estas junulo kiu sentas sin socie izolata,

pri kio li kulpigas sian patron,

kiu respondas ĉiun malobeon perforte.

Li daŭre malsukcesas trovi aŭ amikojn aŭ koramikinon,

ĝis li lernas Esperanton,

malkovras siajn memfidon kaj pozitivecon,

tamen denove fiaskas ĉe la amoserĉado kaj perdas la esperon.

--kio povus esti riĉa, kortuŝa historio,

se Manfred ne estus tiel ĉagrena.

Mi forte volis sidigi lin,

skui lin per la ŝultroj kaj diri

“Vidu, ĉu povas esti,

ke mankas al vi amikoj ne pro ke via patro iom batis vin,

sed pro ke vi opinias la plejparton de la homoj bagatelamaj simpluloj

-–krom kelkaj ĉarmaj virinoj,

kiam vi mem estas iomete pli interesa ol etikedo de nutraj informoj.”

Honeste, laŭtitole li sentas fajron interne,

sed ĝi brulas ege malhele--

fajro pro kio?

Liaj ŝattemoj estas voli paroli, esti batita,

kaj plibonigi la mondon,

sed kiel? De kio?

Kiu scias. La legantoj ne.

Parenteze mi volas aldoni ke jes,

la patro de Manfred estas malagrablega malrespekindulo.

Sed Manfred ne estas kliento de psikoterapiisto,

li estas ĉefrolulo de romano.

Tamen –- mi poste pensis –-

eble ĝuste tio estis la intenco.

Eble tiu libro estsa tragedio,

kaj Manfred la malfeliĉa protagonisto kiu,

kaŭze de lia senfina kulpigado de sia patro, de la aliuloj,

sed neniam de si mem --

ade malsukcesos komunike kaj koramikine.

Kaj ĉu ni ĉiuj ne estas fojfoje Manfred?

La bonaĵo de la rakonto estas, ke Manfred estas kredebla, honesta persono.

Eĉ se iu malŝatas lin, ĉu ni ne lin kompatu?

Kaj ĉu ni ne volas tion, kion plej volas li, tio estas,

ke ĉiu povu libere kaj sentime esprimi siajn profunde internajn sentojn?

Do, fine, ĉu mi rekomendus legi Fajron sentas mi interne?

Nu, menciindas, ke la skribstilo kaj lingvouzo estas klaraj kaj simplaj,

eble ĝis eksceso.

Tial, se vi trovas aliajn tekstojn tro malfacilaj

sed vi ankoraŭ volas cerbumi pri vera literaturo,

aŭ se la ĉeftemoj ŝajnas al vi persone trafaj,

sendube estus valorplena tempouzo legi ĝin.

Se ne, ne mankos al vi multe, se vi lasas ĝin for.

Nu, ni alvenis al la fino de ĉi tiu epizodo de Legu, Aŭdu, Vivu.

Nun mi volus respondi demandojn

kaj diri al vi kiel kaj kiam estos la sekvonta epizodo,

sed tiu estis la unua, prova epizodo,

aŭ kiel oni diras en multaj lingvoj, la piloto.

Tial mi ankoraŭ ne scias pri la sekvunta epizodo,

do mi petas vin ĉiujn:

sendu al mi sugestojn, komentojn, demandojn,

proponojn de libroj, muzikaĵoj, de io ajn,

kion vi volus vidi en dua epizodo.

Se ĝi estas verko aŭ projekto en Esperanto kaj ĝi intereas vin,

mi volas paroli pri ĝi tie ĉi,

ĉe Legu, Aŭdu, Vivu.

Dankon pro vidi.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE