6 - Nokta rutino de Jane kaj Fred
Rakonto 6 – Nokta rutino de Jane kaj Fred A) Jane kaj Fred estas lacaj nokte. Ili vespermanĝas kune je la sepa horo. Ilia filo manĝas vespermanĝon kun ili. Ili ripozas kaj spektas televidon kune. Ilia filo spektas ankaŭ televidon. Ili enlitigas sian filon je la oka horo. Jane havas varman banon. Fred duŝas sin kaj brosas siajn dentojn. Jane legas libron, sed endormiĝas. Fred ankaŭ baldaŭ endormiĝas. B) Fred kaj mi estas lacaj nokte. Ni vespermanĝas kune je la sepa horo. Nia filo vespermanĝas kun ni. Ni repozas kaj spektas televidon kune. Nia filo spektas ankaŭ televidon. Ni enlitigas nian filon je la oka horo. Mi havas varman banon. Fred duŝas sin kaj brosas siajn dentojn. Mi legas libron, sed endormiĝas. Fred ankaŭ baldaŭ endormiĝas. Demandoj: 1) Fred kaj Jane estas lacaj. Ĉu Fred kaj Jane estas lacaj? Jes, ili estas lacaj. 2) Ili vespermanĝas je la sepa horo. Ĉu ili manĝas vespermanĝon je la sesa horo? Ne, ili ne manĝas vespermanĝon je la sesa horo. Ili manĝas je la sepa horo. 3) Ili havas filon. Ĉu ili havas filinon? Ne, ili ne havas filinon, sed ili havas filon. 4) Ilia filo spektas televidon kun ili. Ĉu ilia filo spektas televidon? Jes, ilia filo spektas televidon kun ili. 5) Li enlitiĝas je la oka horo. Ĉu ilia filo enlitiĝas je la naŭa? Ne, li enlitiĝas je la oka horo. 6) Jane havas varman banon. Ĉu Jane duŝas? Ne, Jane ne duŝas. Ŝi havas varman banon. 7) Fred duŝas sin kaj brosas siajn dentojn. Ĉu Fred brosas siajn dentojn? Jes, Fred duŝas sin kaj brosas siajn dentojn. 8) Jane legas libron. Ĉu Jane legas libron? Jes, ŝi legas libron.