×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

La Eta Princo, XVI

XVI

LA SEPA planedo estis do Tero.

Tero ne estas ajneca planedo! Oni nombras sur ĝi cent dek unu reĝojn (sen forgesi la nigrajn - kompreneble! ), sep mil geografojn, naŭcent mil negocistojn, sep milionojn kaj duono da ebriuloj kaj tricent dek unu milionojn da malmodestuloj, tio estas: duo da miliardoj da grandpersonoj.

Por doni al vi ideon pri la dimensioj de Tero, mi diros al vi, ke, antaŭ ol oni inventis elektron, estis necese vivteni sur ĉiuj ses kontinentoj veran armeon de kvarcent sesdek du mil kvincent dek unu lanternistoj.

De malproksime tio faris belegan efekton. La movoj de tiu armeo estis regulaj kiel tiuj de operbaleto. Unuavice venis la lanternistoj de Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Poste, eklumiginte siajn lanternojn, ili iris dormi. Tiam la lanternistoj de Ĉinio kaj Siberio siavice ekpartoprenis en la baleto. Kaj ankaŭ ili malaperis en la kulisojn. Tiam venis la vico de la lanternistoj el Rusio kaj Hindujo. Kaj la vico de tiuj de Afriko kaj Eŭropo. Kaj tiuj el Sud-Ameriko. Kaj ili neniam eraris pri siaj vicoj por eniri sur la scenejon. Estis grandioze.

Nur la lanternisto de la unusola lanterno ĉe Nordpoluso kaj lia kolego ĉe Sudpoluso vivis malzorge kaj pigre: ili laboris po du fojoj ĉiujare.


XVI XVI XVI XVI

LA SEPA planedo estis do Tero. THE SEVENTH planet was therefore Earth.

Tero ne estas ajneca planedo! Earth is not just any planet! Oni nombras sur ĝi cent dek unu reĝojn (sen forgesi la nigrajn - kompreneble! There are one hundred and eleven kings on it (not to mention the black ones - of course! ), sep mil geografojn, naŭcent mil negocistojn, sep milionojn kaj duono da ebriuloj kaj tricent dek unu milionojn da malmodestuloj, tio estas: duo da miliardoj da grandpersonoj. ), seven thousand geographers, nine hundred thousand businessmen, seven and a half million drunks and three hundred and eleven million arrogant people, that is, two billion adults.

Por doni al vi ideon pri la dimensioj de Tero, mi diros al vi, ke, antaŭ ol oni inventis elektron, estis necese vivteni sur ĉiuj ses kontinentoj veran armeon de kvarcent sesdek du mil kvincent dek unu lanternistoj. To give you an idea of the dimensions of the Earth, I will tell you that, before electricity was invented, it was necessary to maintain on all six continents a real army of four hundred and sixty-two thousand five hundred and eleven lantern-makers.

De malproksime tio faris belegan efekton. From a distance this made a beautiful effect. La movoj de tiu armeo estis regulaj kiel tiuj de operbaleto. The movements of this army were as regular as those of an opera ballet. Unuavice venis la lanternistoj de Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Poste, eklumiginte siajn lanternojn, ili iris dormi. Then, lighting their lanterns, they went to sleep. Tiam la lanternistoj de Ĉinio kaj Siberio siavice ekpartoprenis en la baleto. Then the lanterns of China and Siberia in turn took part in the ballet. Kaj ankaŭ ili malaperis en la kulisojn. And they, too, disappeared behind the scenes. Tiam venis la vico de la lanternistoj el Rusio kaj Hindujo. Then came the turn of the lantern-makers from Russia and India. Kaj la vico de tiuj de Afriko kaj Eŭropo. Kaj tiuj el Sud-Ameriko. Kaj ili neniam eraris pri siaj vicoj por eniri sur la scenejon. And they never made a mistake in their ranks to get on stage. Estis grandioze.

Nur la lanternisto de la unusola lanterno ĉe Nordpoluso kaj lia kolego ĉe Sudpoluso vivis malzorge kaj pigre: ili laboris po du fojoj ĉiujare. Only the lighthouse keeper at the North Pole and his colleague at the South Pole lived carelessly and lazily: they worked twice a year.