×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

La Eta Princo, XIV

XIV

LA KVINA planedo estis tre kurioza. Ĝi estis la plej malgranda el ĉiuj. Tie estis ĝuste nur necesa spaco por loki unu stratlanternon kaj unu lanterniston. La eta princo ne sukcesis klarigi al si, por kio povas utili lanterno kaj lanternisto sur planedo sen domo kaj loĝantaro. Tamen li pensis:

"Povas esti, ke tiu viro estas stulta. Tamen li estas ia malplimulte, ol la reĝo, la malmodestulo, la negocisto kaj la ebriulo. Almenaŭ lia laboro havas sencon. Kiam li eklumigas sian lanternon, estas kvazaŭ li naskigus unu plian stelon - aŭ floron. Kiam li estingas sian lanternon, estas kvazaŭ la stelon aŭ la floron li endormigus. Bela okupo. Estas vere utila, ĉar estas bela! " Kiam li alvenis sur la planedon, li respekte salutis la lanterniston:

"Bonan tagon! Kial vi ĵus estingis vian lanternon? " "Estas laŭ ordono," respondis la lanternisto. "Bonan tagon!" "Kio estas ordono? " "Ĝi estas: mi devas estingi mian lanternon. Bonan vesperon! " Kaj li denove eklumigis ĝin.

"Sed kial vi ĵus denove eklumigis ĝin? " "Estas laŭ ordono," respondis la lanternisto. "Mi ne komprenas," diris la eta princo. "Estas nenio por kompreni," diris la lanternisto. "Ordono estas ordono. Bonan tagon!" Kaj li estingis sian lanternon.

Poste li viŝis sian frunton per ruĝe kvadratita naztuko.

"Terura okupo ĝi estas. En la pasinteco estis bone. Matene mi estingis, kaj vespere mi eklumigis. Mi havis la ceteron de la tago por ripozi kaj la ceteron de la nokto por dormi. " "Kaj ĉu de tiam la ordono estis ŝanĝita? " "La ordono ne estis ŝanĝita," diris la lanternisto. "Ja precize pro tio ĝi estas terura. De jaro al jaro la planedo ĉiam pli kaj pli rapide turniĝis, sed la ordono neniam ŝanĝiĝis! " "Kaj kio do?" diris la eta princo.

"Do, ĉar nun ĝi turniĝas po unu fojo ĉiuminute, mi ne havas plu eĉ sekundon por paŭzi. Mi eklumigas kaj estingas po unu fojo ĉiuminute! " "Tio estas vere stranga! La tago ĉe vi daŭras unu minuton! " "Tio tute ne estas stranga!" diris la lanternisto.

"Ni konversaciis jam unu monaton. " "Unu monaton? " "Jes. Tridek minutoj estas tridek tagoj! Bonan vesperon!" Kaj li denove eklumigis sian lanternon.

La eta princo rigardis lin kaj ekamis tiun lanterniston tiel fidelan al la ordono, kiun li ricevis. Li rememoris pri la sunsubiroj, kiujn li mem iam provis vidi, alilokante sian seĝon. Li volis helpi al sia amiko:

"Aŭskultu!... Mi konas metodon, per kiu vi povos ripozi, kiam vi volas..." "Mi ĉiam volas," diris la lanternisto. Ĉar oni povas esti samtempe kaj fidela kaj mallaborema.

La eta princo daŭrigis:

"Via planedo estas tiel malgranda, ke vi povas ĉirkaŭiri ĝin per tri paŝegoj. Vi nur devas malrapide paŝi por ĉiam resti sub la suno. Kiam vi volos ripozi, vi paŝos..., kaj la tago daŭros tiel longe, kiel vi volos. " "Tio ne tro helpos al mi," diris la lanternisto. "Ĉar pli ol kion ajn alian en vivo mi ŝatas dormi. " "Malbonŝance," diris la eta princo. "Malbonŝance," diris la lanternisto. "Bonan tagon!" Kaj li estingis sian lanternon.

"Tiu ĉi," pensis la eta princo daŭrigante sian vojaĝon, "estus malestimata de ĉiuj aliaj: la reĝo, la malmodestulo, la ebriulo kaj la negocisto. Tamen li estas la sola, kiu ne ŝajnas al mi ridinda. Eble, ĉar li okupiĝas pri io alia, ol pri si mem. " Li suspiris pro bedaŭro kaj pensis:

"Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas spaco por du personoj..." La eta princo ne kuraĝis konfesi al si mem, ke li ŝatis tiun ĉi benitan planedon precipe pro la mil kvarcent kvardek sunsubiroj en ĉiu tago.


XIV XIV XIV XIV

LA KVINA planedo estis tre kurioza. THE FIFTH planet was very curious. Ĝi estis la plej malgranda el ĉiuj. It was the smallest of all. Tie estis ĝuste nur necesa spaco por loki unu stratlanternon kaj unu lanterniston. There was just enough space to place one street lamp and one lantern. La eta princo ne sukcesis klarigi al si, por kio povas utili lanterno kaj lanternisto sur planedo sen domo kaj loĝantaro. The little prince could not explain to himself what a lantern and a lantern-maker on a planet without a house and population could be used for. Tamen li pensis: However, he thought:

"Povas esti, ke tiu viro estas stulta. "It may be that this man is stupid. Tamen li estas ia malplimulte, ol la reĝo, la malmodestulo, la negocisto kaj la ebriulo. Yet he is a minority less than the king, the haughty, the merchant, and the drunkard. Almenaŭ lia laboro havas sencon. Kiam li eklumigas sian lanternon, estas kvazaŭ li naskigus unu plian stelon - aŭ floron. When he lights his lantern, it is as if he has given birth to one more star - or a flower. Kiam li estingas sian lanternon, estas kvazaŭ la stelon aŭ la floron li endormigus. When he puts out his lantern, it is as if he were putting the star or the flower to sleep. Bela okupo. Nice occupation. Estas vere utila, ĉar estas bela! " It's really useful because it's beautiful! " Kiam li alvenis sur la planedon, li respekte salutis la lanterniston: When he arrived on the planet, he greeted the lantern respectfully:

"Bonan tagon! Kial vi ĵus estingis vian lanternon? " Why did you just turn off your flashlight? " "Estas laŭ ordono," respondis la lanternisto. "It is by order," replied the lantern-maker. "Bonan tagon!" "Kio estas ordono? " "Ĝi estas: mi devas estingi mian lanternon. “It’s: I have to put out my lantern. Bonan vesperon! " Kaj li denove eklumigis ĝin. And he turned it on again.

"Sed kial vi ĵus denove eklumigis ĝin? " "But why did you just turn it on again?" "Estas laŭ ordono," respondis la lanternisto. "It is by order," replied the lantern-maker. "Mi ne komprenas," diris la eta princo. "I don't understand," said the little prince. "Estas nenio por kompreni," diris la lanternisto. "There's nothing to understand," said the lantern-maker. "Ordono estas ordono. "An order is an order. Bonan tagon!" Kaj li estingis sian lanternon.

Poste li viŝis sian frunton per ruĝe kvadratita naztuko. Then he wiped his forehead with a red checkered handkerchief.

"Terura okupo ĝi estas. “It’s a terrible occupation. En la pasinteco estis bone. In the past it was good. Matene mi estingis, kaj vespere mi eklumigis. In the morning I went out, and in the evening I turned on the light. Mi havis la ceteron de la tago por ripozi kaj la ceteron de la nokto por dormi. " I had the rest of the day to rest and the rest of the night to sleep. " "Kaj ĉu de tiam la ordono estis ŝanĝita? " "And has the order been changed since then?" "La ordono ne estis ŝanĝita," diris la lanternisto. "Ja precize pro tio ĝi estas terura. "That's exactly why it's terrible. De jaro al jaro la planedo ĉiam pli kaj pli rapide turniĝis, sed la ordono neniam ŝanĝiĝis! " From year to year the planet rotated faster and faster, but the order never changed! " "Kaj kio do?" diris la eta princo.

"Do, ĉar nun ĝi turniĝas po unu fojo ĉiuminute, mi ne havas plu eĉ sekundon por paŭzi. “So, because now it spins once every minute, I don’t even have a second to pause. Mi eklumigas kaj estingas po unu fojo ĉiuminute! " I turn it on and off once a minute! " "Tio estas vere stranga! La tago ĉe vi daŭras unu minuton! " The day with you lasts one minute! " "Tio tute ne estas stranga!" "That's not strange at all!" diris la lanternisto. said the lantern-maker.

"Ni konversaciis jam unu monaton. " "We've been talking for a month now." "Unu monaton? " "Jes. Tridek minutoj estas tridek tagoj! Thirty minutes is thirty days! Bonan vesperon!" Kaj li denove eklumigis sian lanternon.

La eta princo rigardis lin kaj ekamis tiun lanterniston tiel fidelan al la ordono, kiun li ricevis. The little prince looked at him and fell in love with that lantern man so faithful to the order he had received. Li rememoris pri la sunsubiroj, kiujn li mem iam provis vidi, alilokante sian seĝon. He remembered the sunsets he himself had once tried to see, relocating his chair. Li volis helpi al sia amiko:

"Aŭskultu!... Mi konas metodon, per kiu vi povos ripozi, kiam vi volas..." I know a way you can rest when you want to ... " "Mi ĉiam volas," diris la lanternisto. "I always want to," said the lantern-maker. Ĉar oni povas esti samtempe kaj fidela kaj mallaborema. Because one can be both faithful and lazy at the same time.

La eta princo daŭrigis:

"Via planedo estas tiel malgranda, ke vi povas ĉirkaŭiri ĝin per tri paŝegoj. “Your planet is so small that you can go around it in three strides. Vi nur devas malrapide paŝi por ĉiam resti sub la suno. You just have to step slowly to always stay under the sun. Kiam vi volos ripozi, vi paŝos..., kaj la tago daŭros tiel longe, kiel vi volos. " When you want to rest, you will step ..., and the day will last as long as you want. " "Tio ne tro helpos al mi," diris la lanternisto. "That won't help me much," said the lantern-maker. "Ĉar pli ol kion ajn alian en vivo mi ŝatas dormi. " "Because more than anything else in life I like to sleep." "Malbonŝance," diris la eta princo. "Unfortunately," said the little prince. "Malbonŝance," diris la lanternisto. "Bonan tagon!" Kaj li estingis sian lanternon.

"Tiu ĉi," pensis la eta princo daŭrigante sian vojaĝon, "estus malestimata de ĉiuj aliaj: la reĝo, la malmodestulo, la ebriulo kaj la negocisto. "This one," thought the little prince, continuing his journey, "would be despised by all the others: the king, the arrogant, the drunkard, and the merchant." Tamen li estas la sola, kiu ne ŝajnas al mi ridinda. Yet he is the only one who does not seem ridiculous to me. Eble, ĉar li okupiĝas pri io alia, ol pri si mem. " Maybe because he’s engaged in something other than himself. " Li suspiris pro bedaŭro kaj pensis: He sighed in regret and thought:

"Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. “That’s the only one I could make friends with. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. But his planet is really too small. Sur ĝi ne estas spaco por du personoj..." There is no space for two people on it ... " La eta princo ne kuraĝis konfesi al si mem, ke li ŝatis tiun ĉi benitan planedon precipe pro la mil kvarcent kvardek sunsubiroj en ĉiu tago. The little prince did not dare to confess to himself that he liked this blessed planet especially because of the one thousand four hundred and forty sunsets in each day.