×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

La Eta Princo, XI

XI

LA DUA planedo estis loĝata de malmodestulo.

"Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!" de malproksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis la etan princon.

Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas admirantoj.

"Bonan tagon," diris la eta princo. "Vi surhavas strangan ĉapelon. " "Ĝi estas por saluti," respondis la malmodestulo. "Por saluti, kiam oni min aklamas. Bedaŭrinde, neniam iu pasas tie ĉi. " "Ĉu vere?" diris la eta princo, kiu ne komprenis.

"Klapfrapu viajn manojn unu kontraŭ la alia," konsilis la malmodestulo. La eta princo kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo modeste salutis, levante sian ĉapelon.

"Tio ja estas pli amuza, ol la vizito ĉe la reĝo," pensis la eta princo. Kaj li denove kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo denove salutis, levante sian ĉapelon.

Post kvin minutoj de tiu ekzercado la eta princo laciĝis pro monotoneco de la ludo.

"Kaj kion fari," li demandis, "por ke la ĉapelo falu?" Sed la malmodestulo ne aŭdis. La malmodestuloj ĉiam aŭdas nur laŭdojn.

"Ĉu vi vere multe admiras min?" li demandis la etan princon.

"Kion signifas admiri? " "Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo la plej bela, plej bele vestita, plej riĉa, kaj plej inteligenta homo. " "Sed vi estas sola sur via planedo! " "Faru al mi tiun ĉi plezuron! Tamen admiru min! " "Mi admiras vin," diris la eta princo, levante iom siajn ŝultrojn, "sed kiel tio povas interesi vin? " Kaj la eta princo foriris.

"La grandpersonoj certe estas tre strangaj," li nur pensis dumvoje.


XI XI XI XI

LA DUA planedo estis loĝata de malmodestulo. THE SECOND planet was inhabited by a haughty man.

"Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!" This is a visit from an admirer! " de malproksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis la etan princon. cried the haughty man from a distance as soon as he saw the little prince.

Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas admirantoj. Indeed, for the haughty, other people are admirers.

"Bonan tagon," diris la eta princo. "Vi surhavas strangan ĉapelon. " "You're wearing a strange hat." "Ĝi estas por saluti," respondis la malmodestulo. "It's to say hello," replied the haughty man. "Por saluti, kiam oni min aklamas. "To greet when I am greeted. Bedaŭrinde, neniam iu pasas tie ĉi. " "Ĉu vere?" diris la eta princo, kiu ne komprenis.

"Klapfrapu viajn manojn unu kontraŭ la alia," konsilis la malmodestulo. "Clap your hands against each other," advised the haughty man. La eta princo kunfrapis siajn manojn. The little prince clapped his hands together. La malmodestulo modeste salutis, levante sian ĉapelon.

"Tio ja estas pli amuza, ol la vizito ĉe la reĝo," pensis la eta princo. "That is more amusing than the visit to the king," thought the little prince. Kaj li denove kunfrapis siajn manojn. And he clapped his hands together again. La malmodestulo denove salutis, levante sian ĉapelon. The haughty man saluted again, raising his hat.

Post kvin minutoj de tiu ekzercado la eta princo laciĝis pro monotoneco de la ludo. After five minutes of this exercise the little prince grew tired of the monotony of the game.

"Kaj kion fari," li demandis, "por ke la ĉapelo falu?" "And what to do," he asked, "to make the hat fall off?" Sed la malmodestulo ne aŭdis. But the haughty man did not hear. La malmodestuloj ĉiam aŭdas nur laŭdojn. The haughty always hear only praises.

"Ĉu vi vere multe admiras min?" "Do you really admire me much?" li demandis la etan princon.

"Kion signifas admiri? " "What does it mean to admire?" "Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo la plej bela, plej bele vestita, plej riĉa, kaj plej inteligenta homo. " "To admire means to recognize that I am the most beautiful, most beautifully dressed, richest, and most intelligent human being on the planet." "Sed vi estas sola sur via planedo! " "But you're alone on your planet!" "Faru al mi tiun ĉi plezuron! "Give me this pleasure!" Tamen admiru min! " However, admire me! " "Mi admiras vin," diris la eta princo, levante iom siajn ŝultrojn, "sed kiel tio povas interesi vin? " "I admire you," said the little prince, shrugging his shoulders a little, "but how can that interest you?" Kaj la eta princo foriris.

"La grandpersonoj certe estas tre strangaj," li nur pensis dumvoje. "The adults are certainly very strange," he only thought along the way.