×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

La Eta Princo, IX

IX

MI KREDAS, ke li forŝteliĝis dank'al migrado de sovaĝaj birdoj. Matene antaŭ la foriro li bone ordigis sian planedon. Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn. Tiajn li posedas du. Kaj ili estis tre oportunaj por varmigi la matenmanĝon. Li posedis ankaŭ unu estingitan vulkanon. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili brulas modere kaj regule, sen erupcio. Vulkanaj erupcioj estas kiel kamen-bruloj. Kompreneble, sur nia Tero ni estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn. Tial ili kaŭzas al ni amasojn da zorgoj.

La eta princo iom melankolie ankaŭ elradikigis la lastajn baobabajn ŝosojn. Li pensis, ke li neniam revenos. Sed dum tiu mateno ĉiuj tiuj kutimaj laboroj ŝajnis al li ege dolĉaj. Kaj, kiam lasfoje li estis akvumanta kaj per ĝia kloŝo kovronta la floron, li eksentis en si ploremon.

"Adiaŭ" li diris al la floro.

Sed ĝi ne respondis.

"Adiaŭ," li denove diris.

La floro ektusis, sed ne pro sia malvarmumo.

"Mi estis stulta," ĝi fine diris al li. Pardonu min. Penu esti feliĉa! " La respondo sen riproĉoj vere mirigis lin. Li restis senmova, tute konfuzita, tenante la levitan kloŝon. Li ne komprenis ĉi tiun trankvilan dolĉecon.

"Jes, jes, mi amas vin," diris al li la floro. "Estis mia kulpo, ke vi ne sciis pri tio. Neniel gravas. Sed vi estas same stulta kiel mi. Penu feliĉiĝi... Lasu tiun kloŝon! Mi ne plu volas ĝin. " "Sed la vento..." "Mia malvarmumo ne estas tiom forta... La freŝa nokta aero estos por mi saniga. Mi estas floro. " "Sed la bestoj..." "Ja necesas, ke mi toleru du-tri raŭpojn, se mi volas koni papiliojn. Oni diras, ke ili estas tiel belaj! Se ne, kiu do vizitos min? Vi mem estos malproksime. Koncerne la grandajn bestojn mi nenion timas. Mi havas miajn ungegojn. " Kaj ĝi naive montris siajn kvar dornojn. Poste ĝi aldonis:

"Ne plu prokrastu. Tio min ekscitas. Vi decidis foriri. Foriru!" Ĝi ne volis, ke li vidu ĝin plori. Tiu floro estis tiel fierega...


IX IX IX IX

MI KREDAS, ke li forŝteliĝis dank’al migrado de sovaĝaj birdoj. I BELIEVE he was stolen by the migration of wild birds. Matene antaŭ la foriro li bone ordigis sian planedon. In the morning before leaving he tidied up his planet well. Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn. He carefully scraped his active volcanoes. Tiajn li posedas du. He owns two. Kaj ili estis tre oportunaj por varmigi la matenmanĝon. And they were very handy for warming up the breakfast. Li posedis ankaŭ unu estingitan vulkanon. He also owned one extinct volcano. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili brulas modere kaj regule, sen erupcio. If volcanoes are well scraped, they burn moderately and regularly, without eruption. Vulkanaj erupcioj estas kiel kamen-bruloj. Volcanic eruptions are like chimney burns. Kompreneble, sur nia Tero ni estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn. Of course, on our Earth we are far too small to scrape our volcanoes. Tial ili kaŭzas al ni amasojn da zorgoj. That’s why they cause us a lot of worries.

La eta princo iom melankolie ankaŭ elradikigis la lastajn baobabajn ŝosojn. The little prince, a little melancholy, also uprooted the last of the baobab shoots. Li pensis, ke li neniam revenos. He thought he would never return. Sed dum tiu mateno ĉiuj tiuj kutimaj laboroj ŝajnis al li ege dolĉaj. But during that morning all these usual labors seemed to him exceedingly sweet. Kaj, kiam lasfoje li estis akvumanta kaj per ĝia kloŝo kovronta la floron, li eksentis en si ploremon. And, when he was watering and covering the flower with his bell, he felt himself weeping.

"Adiaŭ" li diris al la floro. "Goodbye," he said to the flower.

Sed ĝi ne respondis.

"Adiaŭ," li denove diris.

La floro ektusis, sed ne pro sia malvarmumo. The flower coughed, but not because of its cold.

"Mi estis stulta," ĝi fine diris al li. "I was stupid," it finally told him. Pardonu min. Penu esti feliĉa! Try to be happy! " La respondo sen riproĉoj vere mirigis lin. “The response without reproach really amazed him. Li restis senmova, tute konfuzita, tenante la levitan kloŝon. He remained motionless, utterly confused, holding the raised bell. Li ne komprenis ĉi tiun trankvilan dolĉecon. He did not understand this quiet sweetness.

"Jes, jes, mi amas vin," diris al li la floro. "Estis mia kulpo, ke vi ne sciis pri tio. “It was my fault you didn’t know about it. Neniel gravas. It doesn't matter. Sed vi estas same stulta kiel mi. But you are as stupid as I am. Penu feliĉiĝi... Lasu tiun kloŝon! Try to be happy ... Leave that bell! Mi ne plu volas ĝin. I don't want it anymore. " "Sed la vento..." "Mia malvarmumo ne estas tiom forta... La freŝa nokta aero estos por mi saniga. "My cold is not so strong ... The fresh night air will be healing for me. Mi estas floro. " "Sed la bestoj..." "Ja necesas, ke mi toleru du-tri raŭpojn, se mi volas koni papiliojn. "I really have to put up with two or three caterpillars if I want to know butterflies. Oni diras, ke ili estas tiel belaj! They are said to be so beautiful! Se ne, kiu do vizitos min? If not, then who will visit me? Vi mem estos malproksime. You yourself will be far away. Koncerne la grandajn bestojn mi nenion timas. As for the big animals, I'm not afraid of anything. Mi havas miajn ungegojn. I have my claws. " Kaj ĝi naive montris siajn kvar dornojn. Poste ĝi aldonis: Later it added:

"Ne plu prokrastu. "Don't delay. Tio min ekscitas. That excites me. Vi decidis foriri. You have decided to leave. Foriru!" Go away! " Ĝi ne volis, ke li vidu ĝin plori. It didn’t want him to see it cry. Tiu floro estis tiel fierega... That flower was so proud ...