×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.


image

La Eta Princo, III

III

Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni, de kie li devenas. La eta princo, kiu metis al mi multajn demandojn, neniam ŝajnis aŭdi la miajn. Estas ja vortoj hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi ĉion.

Tiel, kiam la unuan fojon li ekvidis mian aviadilon (mi ne desegnos mian aviadilon, ĉar temas pri desegnaĵo tre malfacila por mi), li demandis al mi:

"Kio esta tiu ĉi aĵo? " "Tio ne estas aĵo. Tio flugas. Tio estas aviadilo. Tio estas mia flugmaŝino. " Kaj mi fieris sciigi lin, ke mi flugas. Tial li ekkriis:

"Kio? Do vi falis el la ĉielo? " "Jes," mi diris modeste. "Ha! Tio estas miriga! " Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris, ĉar mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacilaĵojn. Poste li aldoni:

"Tiel do, vi ankaŭ venas de la ĉielo! De kiu planedo vi estas? " Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia ĉeesto, kaj mi demandis: "Do, vi venas el alia planedo, ĉu ne? " Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis, rigardante mian aviadilon:

"Estas vere, ke per ĉi tio oni ne povas veni de tre malproksime..."

Kaj li enprofundiĝis en revado, kiu longe daŭris. Poste li elpoŝigis mian ŝafeton kaj absorbiĝis en admiradon de sia trezoreto.

Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri "aliaj planedoj". Mi do penis por pliinformiĝi pri tio:

"De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via "ĉe mi"? Kien vi volas forporti mian ŝafeton? " Post pormedita silento li respondis: "La kesto, kiun vi donis al mi, ege taŭgas, ĉar dumnokte ĝi fariĝos ĝia dometo. " "Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al vi ankaŭ ŝnuron por alligi ĝin dumnokte. Kaj fosteton. " Tiu propono ŝajne ŝokis la etan princon: "Ĝin alligi? Kia stranga ideo! " "Sed, se vi ne alligos ĝin, ĝi iros ĉien ajn kaj perdiĝos..." Kaj mia amiketo denove ekridis"

"Sed kien do vi kredas, ke ĝi iros? " "Ien ajn. Rekte antaŭen..."

Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:

"Ne gravas. Ĉe mi estas tiel malvaste! " Kaj, eble iom melankolie, li aldonis: "Rekte antaŭen, oni ne povas iri tre malproksimen..."


III III III III

Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni, de kie li devenas. It took me a long time to understand where he came from. La eta princo, kiu metis al mi multajn demandojn, neniam ŝajnis aŭdi la miajn. The little prince, who asked me many questions, never seemed to hear mine. Estas ja vortoj hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi ĉion. There are indeed words spoken by chance that have gradually revealed everything to me.

Tiel, kiam la unuan fojon li ekvidis mian aviadilon (mi ne desegnos mian aviadilon, ĉar temas pri desegnaĵo tre malfacila por mi), li demandis al mi: So when he first spotted my plane (I won’t be drawing my plane because it’s a very difficult drawing for me), he asked me:

"Kio esta tiu ĉi aĵo? "What is this thing?" " "Tio ne estas aĵo. "" That's not a thing. Tio flugas. That flies. Tio estas aviadilo. That's an airplane. Tio estas mia flugmaŝino. This is my plane. " Kaj mi fieris sciigi lin, ke mi flugas. "And I was proud to let him know I was flying. Tial li ekkriis: Therefore he exclaimed:

"Kio? "What? Do vi falis el la ĉielo? So you fell from the sky? " "Jes," mi diris modeste. "Yes," I said modestly. "Ha! Tio estas miriga! That's amazing! " Kaj la eta princo tre gracie ekridis. "And the little prince laughed very gracefully. Mi ekkoleris, ĉar mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacilaĵojn. I got angry because I want my difficulties to be taken seriously. Poste li aldoni: Then he added:

"Tiel do, vi ankaŭ venas de la ĉielo! “So, you come from heaven too! De kiu planedo vi estas? What planet are you from? " Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia ĉeesto, kaj mi demandis: "Immediately I saw a flicker of explanation of the mystery of his presence, and I asked: "Do, vi venas el alia planedo, ĉu ne? "So, you come from another planet, don't you?" " Sed li ne respondis al mi. "But he did not answer me. Li trankvile kapskuetis, rigardante mian aviadilon: He shook his head calmly, looking at my plane:

"Estas vere, ke per ĉi tio oni ne povas veni de tre malproksime..." "It's true that with this you can't come from very far ..."

Kaj li enprofundiĝis en revado, kiu longe daŭris. And he sank into a dream that lasted a long time. Poste li elpoŝigis mian ŝafeton kaj absorbiĝis en admiradon de sia trezoreto. Then he took my lamb out of his pocket and was absorbed in admiring his little treasure.

Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri "aliaj planedoj". Imagine how much I was intrigued by this allusion to "other planets." Mi do penis por pliinformiĝi pri tio: So I tried to find out more about it:

"De kie vi venas, etulo mia? "Where are you from, my little one?" Kie estas tiu via "ĉe mi"? Where is your "with me"? Kien vi volas forporti mian ŝafeton? Where do you want to take my lamb? " Post pormedita silento li respondis: "After a meditated silence he replied: "La kesto, kiun vi donis al mi, ege taŭgas, ĉar dumnokte ĝi fariĝos ĝia dometo. “The box you gave me is very suitable, because at night it will become its cottage. " "Kompreneble. "" Of course. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al vi ankaŭ ŝnuron por alligi ĝin dumnokte. And, if you will be kind, I will also give you a rope to tie it up at night. Kaj fosteton. And a post. " Tiu propono ŝajne ŝokis la etan princon: "That proposal seemed to shock the little prince: "Ĝin alligi? "Tie it up? Kia stranga ideo! What a strange idea! " "Sed, se vi ne alligos ĝin, ĝi iros ĉien ajn kaj perdiĝos..." "But if you don't tie it, it'll go anywhere and get lost ..." Kaj mia amiketo denove ekridis" And my little friend laughed again. "

"Sed kien do vi kredas, ke ĝi iros? "But where do you think it will go?" " "Ien ajn. "" Anywhere. Rekte antaŭen..." Straight ahead ... "

Tiam la eta princo gravmiene rimarkis: Then the little prince remarked gravely:

"Ne gravas. "It doesn't matter. Ĉe mi estas tiel malvaste! I'm so cramped! " Kaj, eble iom melankolie, li aldonis: "And, perhaps a little melancholy, he added: "Rekte antaŭen, oni ne povas iri tre malproksimen..." "Straight ahead, you can't go very far ..."