×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.


image

La Eta Princo, II

II

Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere interparoli, ĝis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo, kio okazis antaŭ ses jaroj. Io en la motoro rompiĝis. Kaj, ĉar estis kun mi nek mekanikisto nek pasaĝeroj, mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinkeblan akvon apenaŭ por semajno.

La unuan vesperon mi do endormiĝis sur la sablo, mil mejlojn for de kiu ajn loĝigita loko. Mi ja estis multe pli izolita ol ŝip-rompulo sur floso meze de oceano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagiĝe vekis min kurioza voĉeto:

"Mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton! " "Kion? " "Desegnu por mi ŝafeton! " Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tute eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min. Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis fari.

Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj senkuraĝigis min de pentrista kariero jam kiam mi estis sesjara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi nenion lernis desegni.

Do mi rigardis tiun aperaĵon per okuloj tute rondaj pro miro. Ne forgesu, ke mi troviĝis mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Nu, mia hometo ŝajnis al mi nek vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, aŭ timo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de dezerto, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Kiam mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:

"Sed... kion vi faras ĉi tie? " Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre gravan:

"Mi petas... desegnu por mi ŝafeton! " Kiam mistero tro impresas, oni ne kuraĝas malobei. Eĉ se tio ŝajnas al mi absurda ĉi tie, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko kaj en danĝero de morto, mi tamen elpoŝigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, historion, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni. Li respondis al mi:

"Ne gravas. Desegnu por mi ŝafeton!" Ĉar ŝafon mi neniam desegnis, Mi refaris por li unu el la du solaj desegnoj. Kiujn mi kapablis fari: tiu de la fermita boao.

Kaj en mirego mi aŭdis la hometon respondi al mi:

"Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas tre danĝera kaj elefanto okupas tro multe da spaco. Ĉe mi ĉio estas tute eta. Mi bezonas ŝafeton. Desegnu por mi ŝafeton!" Do, mi desegnis.

Li atente rigardis kaj poste diris:

"Ne! Tiu ĉi estas jam tre malsana. Faru alian! " Tiam mi desegnis denove:

Mia amiko ĉarme ridetis kun indulgo:

Vidu mem...ĉi tio estas ne ŝafeto", sed virŝafo. Ĝi havas kornojn...

Do mi rekomencis desegni. Sed, kiel la antaŭaj, ĝi estis rifuzita:

Tiu ĉi estas tro maljuna. Mi volas ŝafeton, kiu longe vivu." Tiam mi senpacienciĝis kaj, ĉar mi volis senprokraste komenci la malmuntadon de mia motoro, mi skizaĉis ĉi tiun lastan desegnon.

Kaj mi ĵetis tiujn ĉi vortojn:

"Jen estas la kesto. La ŝafeto, kiun vi volas, troviĝas interne. " Sed mi tre suspriziĝis, vidante la vizaĝon de mia juna kritikisto ekbrili pro ĝojo: "Ĝuste tia mi volis ĝin! Ĉu vi kredas, ke tiu ŝafeto bezonos multe da herbo? " "Kial? " "Tial, ĉar ĉe mi ĉio estas tute eta..." "Certe sufiĉos. Mi donis al vi tute etan ŝafeton. " Li klinis sian kapeton al la desegno:

"Ne tiel etan... Ha! Ĝi endormiĝis..." Kaj tiel mi konatiĝis kun la eta princo.


II II II II

Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere interparoli, ĝis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo, kio okazis antaŭ ses jaroj. So, I lived alone, without anyone with whom I could really converse, until a breakdown of my engine on a Sahara desert, which happened six years ago. Io en la motoro rompiĝis. Something in the engine broke. Kaj, ĉar estis kun mi nek mekanikisto nek pasaĝeroj, mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan riparon. And, as neither mechanic nor passengers were with me, I prepared myself to try on my own to accomplish a difficult repair. Temis por mi pri vivdemando. It was a matter of life for me. Mi havis trinkeblan akvon apenaŭ por semajno. I had drinking water barely for a week.

La unuan vesperon mi do endormiĝis sur la sablo, mil mejlojn for de kiu ajn loĝigita loko. So the first evening I fell asleep on the sand, a thousand miles from any inhabited place. Mi ja estis multe pli izolita ol ŝip-rompulo sur floso meze de oceano. I was much more isolated than a shipwreck on a raft in the middle of the ocean. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagiĝe vekis min kurioza voĉeto: So imagine my surprise when a curious little voice woke me up during the day:

"Mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton! " "I beg you ... draw me a lamb!" "Kion? " "What?" "Desegnu por mi ŝafeton! " "Draw me a lamb!" Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. I jumped up as if struck by lightning. Mi insiste frotis miajn okulojn. I rubbed my eyes insistently. Mi bone rigardis. I looked good. Kaj mi vidis tute eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min. And I saw a very extraordinary little man looking at me gravely. Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis fari. Here is the best portrait of him that I later managed to make.

Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava ol la modelo. But of course my design is indeed much less delightful than the model. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj senkuraĝigis min de pentrista kariero jam kiam mi estis sesjara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi nenion lernis desegni. But I’m not to blame: The adults discouraged me from a painting career as early as I was six years old, and, apart from closed and open boas, I learned nothing to draw.

Do mi rigardis tiun aperaĵon per okuloj tute rondaj pro miro. So I looked at that apparition with eyes all round with astonishment. Ne forgesu, ke mi troviĝis mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Don’t forget that I was a thousand miles away from any inhabited place. Nu, mia hometo ŝajnis al mi nek vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, aŭ timo. Well, my little man seemed to me neither wandering, nor dying of fatigue, hunger, thirst, or fear. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de dezerto, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. He did not look like a child lost in the middle of the desert, a thousand miles away from any inhabited place. Kiam mi fine sukcesis paroli, mi diris al li: When I finally managed to speak, I said to him:

"Sed... kion vi faras ĉi tie? " "But ... what are you doing here?" Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre gravan: And then he repeated, quite gently, as a very important matter:

"Mi petas... desegnu por mi ŝafeton! " "Please ... draw me a lamb!" Kiam mistero tro impresas, oni ne kuraĝas malobei. When a mystery is too impressive, one does not dare to disobey. Eĉ se tio ŝajnas al mi absurda ĉi tie, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko kaj en danĝero de morto, mi tamen elpoŝigis paperfolion kaj fontoplumon. Even if that seems absurd to me here, a thousand miles away from any inhabited place and in danger of death, I nevertheless took out a sheet of paper and a fountain pen. Sed mi tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, historion, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni. But then I remembered that I had learned mainly geography, history, calculus, and grammar; and (with a bit of a bad mood) I told the man I didn't know how to draw. Li respondis al mi:

"Ne gravas. "It doesn't matter. Desegnu por mi ŝafeton!" Ĉar ŝafon mi neniam desegnis, Mi refaris por li unu el la du solaj desegnoj. Because I never drew a sheep, I redid for him one of the two unique designs. Kiujn mi kapablis fari: tiu de la fermita boao. Which I was able to do: that of the closed boa.

Kaj en mirego mi aŭdis la hometon respondi al mi: And in astonishment I heard the man answer me:

"Ne! "No! Ne! No! Mi ne volas elefanton en boao. I don't want an elephant in a boa. Boao estas tre danĝera kaj elefanto okupas tro multe da spaco. Boao is very dangerous and an elephant takes up too much space. Ĉe mi ĉio estas tute eta. For me, everything is very small. Mi bezonas ŝafeton. I need a lamb. Desegnu por mi ŝafeton!" Draw me a lamb! " Do, mi desegnis. So, I drew.

Li atente rigardis kaj poste diris: He looked intently and then said:

"Ne! "No! Tiu ĉi estas jam tre malsana. This one is already very ill. Faru alian! " Tiam mi desegnis denove: Then I drew again:

Mia amiko ĉarme ridetis kun indulgo: My friend smiled charmingly with indulgence:

Vidu mem...ĉi tio estas ne ŝafeto", sed virŝafo. See for yourself ... this is not a lamb, ”but a ram. Ĝi havas kornojn... It has horns ...

Do mi rekomencis desegni. So I started drawing again. Sed, kiel la antaŭaj, ĝi estis rifuzita: But, like the previous ones, it was refused:

Tiu ĉi estas tro maljuna. This one is too old. Mi volas ŝafeton, kiu longe vivu." I want a lamb that lives long. " Tiam mi senpacienciĝis kaj, ĉar mi volis senprokraste komenci la malmuntadon de mia motoro, mi skizaĉis ĉi tiun lastan desegnon. Then I got impatient and, as I wanted to start disassembling my engine immediately, I sketched this last drawing.

Kaj mi ĵetis tiujn ĉi vortojn: And I threw out these words:

"Jen estas la kesto. "Here is the box. La ŝafeto, kiun vi volas, troviĝas interne. " The lamb you want is inside. " Sed mi tre suspriziĝis, vidante la vizaĝon de mia juna kritikisto ekbrili pro ĝojo: "Ĝuste tia mi volis ĝin! But I was very surprised to see my young critic's face glow with joy: "That's exactly how I wanted it! Ĉu vi kredas, ke tiu ŝafeto bezonos multe da herbo? " Do you think that lamb will need a lot of grass? " "Kial? " "Why?" "Tial, ĉar ĉe mi ĉio estas tute eta..." "That's why everything is so small for me ..." "Certe sufiĉos. "It simply came to our notice then. Mi donis al vi tute etan ŝafeton. " I gave you a tiny lamb. " Li klinis sian kapeton al la desegno: He bowed his head to the drawing:

"Ne tiel etan... Ha! "Not so small ... Ha! Ĝi endormiĝis..." It fell asleep ... " Kaj tiel mi konatiĝis kun la eta princo. And so I met the little prince.