×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.


image

La Eta Princo, I

I

Iam, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro, titolita ”Travivitaj rakontoj”.

Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston. Jen kopio de la desegno:

En la libro oni diris: ”La boaoj glutas sian rabaĵon unuglute, senmaĉe.

Sekve ili ne plu povas moviĝi kaj dormas dum sia sesmonata digestado.”

Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en ĝangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon.

Mian desegnon numero Unu. Jen kiel ĝi estis:

Mi montris mian ĉefverkon al granduloj kaj ilin demandis, ĉu mia desegno timigis ilin.

Ili al mi respondis: ”Kial ĉapelo timigus?”

Mia desegno ne prezentis ĉapelon.

Ĝi prezentis boaon, kiu digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enhavon de la boao, por komprenigi al granduloj. Ili ĉiam bezonas klarigojn. Jen kiel aspektis mia desegno numero Du:

La granduloj konsilis, ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj aŭ malfermitaj aŭ ne, kaj prefere interesiĝu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko.

Kaj tiel, en mia sesjara aĝo, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkuraĝiĝis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la granduloj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili klarigojn.

Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn.

Mi flugis iom ĉie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Ĉinion de Arizono. Tio estas tre taŭga, se oni vojeraris nokte.

Tiel, dum la daŭro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj.

Mi multe vivis ĉe granduloj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili.

Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi iom klarvida, iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi ĉiam konservis.

Mi volis scii, ĉu tiu ĉi vere estas komprenema. Sed ĉiam oni respondis al mi: ”Ĝi estas ĉapelo.” Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adaptiĝis al ties komprenpovo. Mi priparolis briĝon, golfludon, politikon kaj kravatojn. Kaj la grandulo estis ja kontenta koni homon tiel konvenan.


I ICH I je EU

Iam, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro, titolita ”Travivitaj rakontoj”. Once I was six years old, I saw a beautiful picture in a book about the forest, titled "Survived stories". Une fois, quand j'avais six ans, j'ai vu une belle image dans un livre sur la jungle, intitulé "Histoires vécues". Certa vez, quando eu tinha seis anos, vi uma bela foto em um livro sobre a floresta primitiva, intitulado "Histórias de sobrevivência".

Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston. That picture featured a boa constrictor swallowing a predator. Essa foto mostrava uma jiboia engolindo um predador. Jen kopio de la desegno: Hier eine Kopie der Zeichnung: Here's a copy of the drawing: Aqui está uma cópia do desenho:

En la libro oni diris: ”La boaoj glutas sian rabaĵon unuglute, senmaĉe. In dem Buch heißt es: „Boas schlucken ihre Beute in einem Zug, ohne zu kauen. In the book it was said: "The boil swallows its spoil unwalledly, in a hurry. No livro foi dito: "Boas engolem suas presas de um só gole, sem mastigar.

Sekve ili ne plu povas moviĝi kaj dormas dum sia sesmonata digestado.” Folglich können sie sich während ihrer sechsmonatigen Verdauung nicht mehr bewegen und schlafen.“ As a result, they can no longer move and sleep during their six-month digestion. ”

Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en ĝangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon. Seitdem habe ich viel über die Abenteuer im Dschungel nachgedacht und mit einem Buntstift habe ich es geschafft, meine erste Zeichnung zu machen. Since then I have meditated a lot on the adventures in the jungle and with a crayon I managed in turn to make my first drawing.

Mian desegnon numero Unu. My drawing number one. Jen kiel ĝi estis: Here's how it was:

Mi montris mian ĉefverkon al granduloj kaj ilin demandis, ĉu mia desegno timigis ilin. Ich zeigte Erwachsenen mein Meisterwerk und fragte sie, ob meine Zeichnung ihnen Angst mache. I showed my masterpiece to greats and asked them if my drawing scared them.

Ili al mi respondis: ”Kial ĉapelo timigus?” They replied, "Why should a hat be frightening?"

Mia desegno ne prezentis ĉapelon. My drawing did not feature a hat.

Ĝi prezentis boaon, kiu digestadas elefanton. It featured a boa constrictor digesting an elephant. Do, mi desegnis la enhavon de la boao, por komprenigi al granduloj. So, I designed the contents of the boa to make it understandable to adults. Ili ĉiam bezonas klarigojn. They always need explanations. Jen kiel aspektis mia desegno numero Du: Here's what my drawing number Two looked like:

La granduloj konsilis, ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj aŭ malfermitaj aŭ ne, kaj prefere interesiĝu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko. The elders advised me to set aside drawings of boas either open or not, and to be more interested in geography, history, calculus, and grammar.

Kaj tiel, en mia sesjara aĝo, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. And so, at the age of six, I gave up a great painting career. Mi senkuraĝiĝis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. I was discouraged because of the failure of my design number One and my drawing number Two. Neniam la granduloj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili klarigojn. The great ones never fully understand themselves and it is tiring to give the children explanations over and over again.

Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn. So I had to choose another craft and learn to fly airplanes.

Mi flugis iom ĉie tra la mondo. I flew a bit all over the world. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. And I totally agree that geography has benefited me a lot. Mi scipovis unuavide distingi Ĉinion de Arizono. I was able to distinguish China from Arizona at first sight. Tio estas tre taŭga, se oni vojeraris nokte. This is very suitable if you are traveling at night.

Tiel, dum la daŭro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj. So, for the rest of my life, I had a lot of contacts with a lot of serious people.

Mi multe vivis ĉe granduloj. I lived a lot with adults. De tre proksime mi vidadis ilin. I saw them up close. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili. And that did little to improve my opinion of them.

Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi iom klarvida, iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi ĉiam konservis. When I met someone among them who seemed a little clairvoyant to me, I once tried with my drawing number one, which I always kept.

Mi volis scii, ĉu tiu ĉi vere estas komprenema. I wanted to know if this one is really understanding. Sed ĉiam oni respondis al mi: ”Ĝi estas ĉapelo.” Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. But I was always told, "It's a hat." Then I spoke to him neither of boas, nor of primeval forests, nor of stars. Mi adaptiĝis al ties komprenpovo. I adapted to his understanding. Mi priparolis briĝon, golfludon, politikon kaj kravatojn. I talked about bridge, golf, politics and ties. Kaj la grandulo estis ja kontenta koni homon tiel konvenan. And the big man was glad to know such a good man.