Ĉapitro 8.2 – Gardanĝeloj? Ĉu vi ŝercas?
Ina: Ŝajnas, ke vi tamen iom dormetis… Ili ja klarigis, ke temas pri homoj, kiuj jam havas multe da IJK-spertoj kaj pretas helpi al IJK-novuloj. Do, la nomo “gardanĝelo” estas ŝerca, sed la ideo estas serioza kaj bona, miaopinie.
Kabe: Kaj kiel kontakti tiujn anĝelojn? Per iu IJK-preĝo eble…
Ina: Provu! Se ne funkcias, vi povas iri al la ĉambro ‘La ĉielo' post la tagmanĝo. Kabe: Bonege, unue manĝo, poste ĉielen al la anĝelinoj.