Ĉapitro 7.3 – Komenco de la unua tago
Kabe: Bone, kie ĝi okazos?
Ina: En la granda prelegejo.
Kabe: Kiel trovi tiun?
Ina: Kiam vi eliras tiun ĉi ejon, iru dekstren ĝis la fino de la konstruaĵo, dekstren denove, rekten dum eble 100 metroj, kaj estas flava domo je la maldekstra flanko de la vojo. En ĝi vi trovos ŝildojn pri ĉiuj ejoj de IJK.
Kabe: Dankon… Mi sendos mesaĝon per poŝtelefono, se mi ne trovos.
Ina: Ha, bona ideo. Ĝis tie!
Kabe: Ĉaŭ!