Ĉapitro 12.3 – La lasta nokto
Kabe: Ni ambaŭ havis la impreson, ke vi flirtumis kun ni kaj…
Jesi: Tute prave!
Pro tio mi volis paroli kun vi ambaŭ nun. Aŭskultu, mi petas. Mi ofte tre ŝatas plurajn personojn samtempe, ne gravas, ĉu estas viro aŭ virino. Kaj dum IJK okazis, ke mi enamiĝis al vi ambaŭ! Kabe: Kaj ŝajne ni ambaŭ al vi…
Ina: Momenton, mi estas tiom laca, ke mi apenaŭ povas pensi.
Ĉu mi ĝuste komprenis, ke… Jesi: Jeees!
Vidu: Jesi kun ĝojplena vizaĝo desegnis grandan koron en la sablo kaj skribis en ĝi ‘I + J + K”.
Kabe post sekunda pripensado diris “Jen nia IJK” kaj ili ĉiuj ekridis! Fino