Leciono 9. La Marbordo
Leciono 9.
La Marbordo H Petro, ĉu vi ŝatas la marbordon?
P Jes, Helena, mi tre ŝatas la marbordon.
H Ĉu plaĉas al vi naĝi?
P Jes, Helena, plaĉas al mi naĝi; sed ne nun eble baldaŭ.
H Ĉu vi ŝatus esplori la strandon?
Serĉi konkojn? P Ne, Helena, mi ne ŝatus esplori la strandon.
Mi volas kuŝi sur la sablo en la sunbrilo. H Sed Petro, ĉie vi povus kuŝi en la sunbrilo.
P Ne, Helena, tio ne estas tute ĝusta.
Sur la strato mi ne povus kuŝi en la sunbrilo. Preskaŭ nenie mi povus kuŝi en la sunbrilo. H Ankaŭ tio ne estas tute ĝusta.
En la ĝardeno vi povus kuŝi en la sunbrilo, en la kamparo vi povus kuŝi en la sunbrilo. P Jes, Helena, sed mi ne estas en la ĝardeno, kaj mi ne estas en la kamparo, mi estas ĉi tie; kaj ĝuste ĉi tie, sur la sablo en la sunbrilo mi deziras kuŝi.
H Petro, ĉu vi dormas?
P Ne, Helena, mi ne dormas.
H Ĉu vi aŭdas la mevojn?
P Kompreneble mi aŭdas la mevojn.
H Ĉu vi volas naĝi nun?
P Ankoraŭ ne.
H Ankoraŭ ne!
Vi neniam volas fari ion! P Kaj vi ĉiam volas fari ion.
Mi ne intencas naĝi nun. H Ĉu iam vi intencos?
P Mi jam diris al vi, ke mia intenco estas baldaŭ naĝi.
H Sed baldaŭ ni devos foriri.
Se mi restos tro longe for de la hejmo, mia patrino plendos. P Peston al via patrino!
Helena! H Jes?
P Ĉu mi ofendis vin?
H Jes.
P Mi bedaŭras.
Tio ne estis intenca. H Vi tamen ofendis min.
P Sed ne intence.
Pardonu min. H Nu, Petro, mi kredas, ke vi ne intencis ofendi min, kaj mi pardonos vin, se... vi tuj naĝos kun mi.
P Do, bone, ni naĝu...