×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Jen Nia Mondo, Leciono 5. Ĉe la Floristo

Leciono 5. Ĉe la Floristo

Leciono 5.

Ĉe la Floristo P Jen la butiko!

H Bone!

Mi volas aĉeti planton por via patrino. Plantojn ŝi tre amas. P Kaj ne nur plantojn.

Ŝi tre amas florojn. Mia patro kutime donas al ŝi ruĝan rozon je ŝia datreveno. H Nu!

mi deziras aĉeti ankaŭ florojn. P Kion vi deziras?

Ĉu vi volas aĉeti tulipojn aŭ violojn? H Mi tre amas ruĝan tulipojn, sed la tulipoj en la butiko estas tro palaj.

La violoj estas pli buntaj. Mi volas la grandajn violojn. P Ĉu la tigoj estas firmaj?

H Ho jes!

Kaj la folioj estas tre freŝaj. Mi deziras aĉeti grandan bukedon por via patrino. Kaj ankaŭ hiacintojn mi volas aĉeti – por mia patrino. Ŝi preferas hiacintojn. En la somero mi aĉetas blankajn liliojn por ŝi, kaj en la aŭtuno orajn krizantemojn. P Via patrino havas belan bildon de floroj en la manĝoĉambro.

Mi parolas pri la bildo de narcisoj. H Belaj bildoj tre plaĉas al ŝi.

Ŝi kolektas belajn bildojn, kaj precipe bildojn de floroj. P Kiom kostas la hiacintoj?

H Ili ne tre kostas.

Mi intencas aĉeti du bukedojn. Sed mian monon mi lasis en la aŭto. Ĉu vi havas? P Jen!

Prenu. H Dankon!

P Kaj ankaŭ mi intencas aĉeti florojn – por via mantelo.

H Ho, mia kara!

Vi estas tre bonkora. Do, mi donas al vi kison. P Ni nepre vizitos la florbutikon denove!

H Ha, jen!

La floristo jam volvis la florojn, kaj la planton. P Bone!

H Ĉu vi pagis por la floroj por mia mantelo?

P Jes, mi pagis.

......

P Kaj nun mi volas trinki kafon.

Ĉu ankaŭ vi? H Jes.

P Do, al la kafejo!

H Sed unue fiksu la florojn al mia mantelo.

P En ordo – mi fiksis ilin.

Ĉu vi estas kontenta? H Tre kontenta, mia kara.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE