Leciono 20. Aĉeti
Leciono 20.
Aĉeti
H Ĉu vi havas la liston, kara?
P Jes, kompreneble.
H Donu ĝin al mi, mi petas... Dankon... Hm.
Sapo, lesivpulvoro, dentopasto, ciro, maizflokoj, kremo - Kio? Tabako? Alumetoj? Sed ĉu vi ne ĉesis fumi?
P Cigaredojn, jes.
Mi ĉesis fumi cigaredojn. Sed anstataŭe mi decidis fumi pipon. Se mi tute ĉesus fumi, mi fariĝus vere malbonhumora. Almenaŭ pipo ne estas tiel malsaniga, kiel cigaredoj.
H Temas ne pri sano, sed pri mono.
P (rapide) Kion vi opinias pri tiuj roboj?
H Tiu ruĝa estas bela... Ĝin mi preferas laŭ stilo, sed ne laŭ koloro.
Se la koloro estus alia, mi tre ŝatus ĝin. Pri la tabako - -
P Ĉu vi ne diris, ke vi volas aĉeti ŝtofon?
Ĉu vi mezuris, kiom vi bezonas?
H Jes, mi bezonas sufiĉe grandan pecon: ĝi devas esti longa du metrojn, kaj unu metron larĝa.
Sed tiajn varojn mi preferas aĉeti en la urbocentro, en granda magazeno. En la malgrandaj butikoj la prezoj estas tro altaj.
P Jes, ĉi tie ĉio estas tro multekosta.
Oni trovas pli favorajn prezojn en la superbazaro. Ni iru tien.
H Ĉu ni trafu la buson?
P Ne, ĝi kostas tro.
Kontrolu la liston denove.
H Karotoj, ovoj, pano, butero, margarino, inko, poŝtmarkoj... Aĥ, vidu, komencis pluvi.
Se ni iros al la superbazaro, ni malsekiĝos.
P Do ĉu tamen ni aĉetu ĉi tie, en la malgrandaj butikoj?
H Kial ne?
Finfine oni ne povas kalkuli ĉiun pencon.
P Ĝuste.
Jen la tabakbutiko, trans la strato. Ni eniru!