Leciono 13. Personaj Detaloj
Leciono 13.
Personaj Detaloj H Ne, ne, ne!
Tio estas tro. P Kio estas tro?
H La demandaro.
Kial vi donis ĝin al mi? Tio estas malŝparo de tempo. P Kiel, kara?
H Ĝi postulas tro da detaloj.
P Donu ĝin al mi... Dankon... Hm.
Nomo... adreso... loko kaj dato de naskiĝo... jes, en ordo. Aĝo. Vi skribis nenion sub 'aĝo'. H Kompreneble ne.
Mian aĝon montras la dato de mia naskiĝo. P Jes, sed ankaŭ sub 'sekso' vi skribis nenion.
H Mia nomo montras mian sekson.
P Mi tamen konsilas al vi, fini la taskon.
Oni demandas pri via nacio, deveno, familio, profesio, religio... H Sendube vi donas al mi bonan konsilon, sed ĉu mi havas la sanktan devon, rakonti la tutan historion de mia vivo?
Nu, se jes: (moke) Mi estas angla, sed mia avino, kiu mortis antaŭ kvin jaroj, naskiĝis kaj plenkreskis en Kimrujo; do parte mi devenas de la kimra popolo. Certe mia avo - P Kara, tute ne necesas -
H Ho, nun vi konsentas, ke tio ne necesas!
Kaj kio pri religio? Ĉu mi estas kristano, islamano, adepto de Budhismo, ĉu mi kredas aŭ ne kredas je Dio - tio estas mia propra afero. P Jes, kara, vi tute pravas, sed -
H Sed vi konsilas al mi fini la taskon, ĉu ne?
P Efektive ne, ĉar mi ĵus rimarkis, ke jam pasis la limdato por resendo de la demandaro.