Parto 7 - Longa vojaĝo
Antaŭ iom da tempo mi faris longan kaj interesan vojaĝon kun amiko.
Ni ekveturis de ĉi tie per trajno al la flughaveno. Poste ni flugis dum 11 (dek unu) horoj! Kiam ni alvenis ni estis lacaj sed tre gajaj. Ni devis stari en longa vico por montri la pasporton kaj vizon. La kontrolado pasis senprobleme. Finfine en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio - kia mirinda urbego! Ial nia ĉina amikino ne estis en la flughaveno por renkonti nin. "Kion fari nun?" ni pensis. Multaj viroj kriis "Taksio, taksio? Ĉar ni ne vidis iujn busojn ni decidis preni taksion. Ni montris adreson al unu taksiŝoforo kaj li afable helpis pri la pakaĵo. Bedaŭrinde ni ne komprenis kion li diris kaj li ne komprenis nin... Post preskaŭ unu horo en la taksio ni alvenis kaj nia amikino salutis nin kun granda rideto. Montriĝis ke ŝi ne povis veni al la flughaveno ĉar ŝia frateto estis iom malsana kaj ŝiaj gepatroj laboris. Ho, mi havis vere bonan tempon en Pekino kun miaj geamikoj! Iam mi ŝatus reveni...