Leporoj kaj ranoj
Unufoje kunvenis leporoj kaj komencis lamenti: “Ho, kia malfeliĉa nia vivo!
Nin pereigas homoj, kaj hundoj, kaj agloj kaj ceteraj bestoj. Pli bone tuj morti, ol vivi timante kaj suferante. Ni dronigu nin! " Kaj leporoj saltadis al lago. La ranoj ekaŭdis leporojn kaj ĉiuj sin ĵetis en akvon. Lu leporo rimarkinte tion diris: "Haltu, amikoj! Atendu nin dronigi, jen rena vivaĉo, verŝajne, estas pli malbona ol nia: ili eĉ nin timas".