×

Vi använder kakor för att göra LingQ bättre. Genom att besöka sajten, godkänner du vår cookie-policy.

Esperanta Retradio 2020, Legi librojn dum la pandemio – Text to read

Esperanta Retradio 2020, Legi librojn dum la pandemio

Mellannivå 2 Esperanto lesson to practice reading

Börja lära dig lektionen nu

Legi librojn dum la pandemio

La tiel nomata “socia izoliĝo” (aŭ “kvaranteno”) onidire kaŭzas mensajn perturbojn. Ŝajnas, ke plej multaj homoj trovas malfacile kunvivi dum longa tempo ekskluzive kun siaj familianoj aŭ... nur kun si mem. Oni devas havi bonajn rilatojn kun si mem por elteni tiun rigoran tempon.

Tio kondukas al serĉado de okupoj, kiuj povas mildigi la izolecon. Interreto estas kompreneble nia granda, ĉiea kamarado. Per ĝi ni parolas al foraj amikoj kaj familianoj, spektas filmojn, raportojn, informojn, prelegojn en reala tempo, kaj eĉ profesie laboras. Kvazaŭ fenestro, kiu estigas la senton, ke ni rigardas kaj travivas la mondon, per ekrano. Sufiĉe kontentiga solvo.

Tamen, libroj devus esti same gravaj kunuloj por homoj en kvaranteno. Legi bonan libron estas unu el la plej riĉigaj travivaĵoj rilate nian mensan sanon. Estus do espereble, ke plej multaj homoj legas pli da libroj dum pandemio, kiam oni devas longe restadi hejme.

Koncerne legadon de libroj, ĉin-usona verkistino Yiyun Li decidis fari radikalan inviton al la monda legema publiko. En la komenco de marto 2020, ŝi skribis:

“En tempo de izoliĝo, kiel multaj el vi, mi serĉis ion indan en mia libroŝranko. Ne necesis longe serĉi - tie staris la libroj de Tolstoj, 'la majstra registrinto de realo', laŭ diraĵo de Stefan Zweig. (...) Mi konjektas, ĉu mi rajtas inviti vin legi kaj pridiskuti 'Milito kaj Paco' kun mi. Mi eltrovis, ke ju pli malcerta estas la vivo, des pli da solideco kaj strukturo la romanoj de Tolstoj donas. (...) ”

Kaj ŝi kreis konton en la konata retejo “Twitter”, kie homoj devus sekvi programon de ĉiutaga legado de po 15 paĝoj de tiu ampleksa verko, dum tri monatoj. Kaj intertempe, la partoprenantoj povus diskuti pri tiu epokfara verko de la genia rusa aŭtoro. Sufiĉe aŭdaca entrepreno! Tiu romanego enhavas pli da 1000 paĝoj kaj la famon, ke ĝi estas laciga, peza legaĵo. Sed por nia surprizo, pli ol 3000 homoj enskribiĝis en tiun liston. Kiom da ili atingos la finon de tiu “maratono”, mi ne scias.

“Milito kaj Paco” temas pri la vivo en Rusujo, en la tempo de Napoleono. Ĝi ŝajne estis tradukita al Esperanto de la rusa pioniro Ivan Ŝirjaev, sed lia manuskripto bedaŭrinde perdiĝis. Ĉi tiun informon konfirmas la Historio de la Esperanta Literaturo, de Minaja kaj Silfer.

Tiu iniciato pensigis min pri nia Esperanta komunumo. Ĉu ni legas pli da libroj, dum la kvaranteno? Se ni devus organizi grupan legadon de libro en nia lingvo, kiun verkon ni elektus? Ĉu ni elektus mamute grandan libron, aŭ simple klasikaĵon, kiun ĉiu Esperantisto devus koni? Ĉu similan legoprogramon ni povus fari por etaj grupoj de amikoj, kiuj virtuale interŝanĝus siajn kritikojn kaj analizojn pri elektita grava verko?

La Esperanta Sumoo, iniciatita de la konata aktivulo Hori Jasuo, kunigas sesfoje en ĉiu jaro centojn da legemuloj, sed en ĝi ĉiu partoprenanto mem elektas sian libron. Ankaŭ tiu estas heroa agado, sendepende de pandemio. Ni ne forgesu: sendepende de pandemio, legi librojn estas esence grave.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE