×

Vi använder kakor för att göra LingQ bättre. Genom att besöka sajten, godkänner du vår cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.15. Plukleriĝo ĝis la 18-a vivojaro

2013.08.15. Plukleriĝo ĝis la 18-a vivojaro

Plukleriĝo ĝis la 18-a vivojaro

Ĉirkaŭ 75.000 gejunuloj en Aŭstrio frekventas post ilia deviga lerneja tempo neniun daŭrigan lernejon kaj ankaŭ ne trovis metilernan laborlokon aŭ laborokupon. Al multaj mankas bazaj scioj pri matematiko kaj germana lingvo. La eksperta konsilantaro por integriĝo tial postulas por tiuj gejunuloj "kleriĝan devon" ĝis la 18-a vivojaro. Centra punkto de la raporto de la eksperta konsilantaro estas ke gejunuloj al kiuj mankas sufiĉe da scioj en kulturteknikoj kiel legado, skribado kaj kalkulado, devu frekventi lernejon pli longe.

Anstataŭ la tradicia 9-jara lerneja frekventodevo la raporto proponas tial "kleriĝan devon". Gejunuloj kiuj estas malfortaj lernantoj, kiuj je la fino de la deviga lerneja kariero ne trovas metilernan laborlokon aŭ neniun alian laborlokon, ricevu instruadon tiel longe plu ĝis ili estos atingintaj la minimuman kleriĝan nivelon.

Restas ankoraŭ nedecidite kiel tio aspektu detale. Ankaŭ la ekonomio plendas jam delonge pri malbone kleriĝintaj ekslernejanoj. Gejunuloj kiuj ne plenumas en la aĝo inter 16 kaj 24 jaroj iun profesian kleriĝon aŭ lernejan kleriĝon, laŭ la opinio de la ekspertoj kun alta probableco fariĝos senlaboruloj kaj devos vivteni sin per la sociala helpo.

Krome gepatroj kies infanoj lezas la 9-jaran lernejan devon, pagu pli altan punmonon. Ĝis nun la puno sumiĝis je 220 eŭroj. Tiun sumon nun oni volas duobligi. Ĉi-tempe 8.000 gelernantoj ĉiujare forlasas la lernejon sen fina ekzameno. La kvoto de enmigrintoj estas ĉe tio konsiderinde pli alta ol ĉe junaj enlandaj denaskuloj.

Tiun proponon subtenas ankaŭ la landestro de Supra Aŭstrio. Ankaŭ li pledas por laŭenhava reformo de la lernejo. Li ankaŭ pledas por revalorigo de la baza lernejo. La kompetenteco en legado, skribado kaj kalkulado devus havi pli da signifo, ĉu en la instruplano, ĉu per plilongigo de la daŭro de la baza lernejo.

Ankaŭ li klare subtenas la ideon pri "kleriĝa devo" anstataŭ la lerneja devo. "Ni ne povas akcepti ke 7 procentoj de la gelernantoj sen migra fono kaj 26 procentoj de la gelernantoj kiuj havas fonon de enmigrintoj, atingas neniun pluan kleriĝon ol tiun de la deviga lernejo aŭ eĉ forlasas la lernejon sen fina ekzameno". Laŭ la landestro en Aŭstrio oni enkonduku anstataŭ la lerneja devo ĝis la 15-a vivojaro kleriĝan devon ĝis la 18-a vivojaro.

2013.08.15. Plukleriĝo ĝis la 18-a vivojaro 15/08/2013. Educação continuada até aos 18 anos